Por ke la gastoj admiru la regionon en kiu okazos la IJF, la organizantoj aranĝos dum la semajno du ekskursojn (unu duontagan kaj alian tuttagan) en lokoj aparte simbolaj, kiel parton de la alternativa taga programo.

Oni donos al vi la eblecon esplori kune al ni multajn lokojn specialajn, karakterizajn kaj nemaltrafeblajn kiujn vi solaj malfacile sukcesus vidi; provu por kredi!

Jen la lokoj, kiujn ni montros al vi dum la ĉi-jara aranĝo:

Unu tago en Capo Palinuro (31a de Marto)

Capo Palinuro

Capo Palinuro estas roka promontoro de la Kampania marbordo, lokata inter la golfo de Velia kaj tiu de Policasto, ene de la regiono nomata Cilento.

Dum la Greka epoko, la promontoro jam estis konata de la navigantoj pro la danĝero de siaj enbuskaj akvofluoj. La rivero, kiu fluas ĉe la malsupraĵoj de Capo Palinuro havas la nomon de marvirino, simbolo de malfidindaj akvoj, Molpè nome la fajna.

En la jaro 540 antaŭ Kristnasko Ioniaj koloniantoj el Focea starigis sur Capo Palinuro vilaĝon kun aneksita mortinturbo.

Hodiaŭ Capo Palinuro estas grava turisma loko, fama pri siaj pejzaĝaj belaĵoj rilataj al la maro kaj sia landinterno kaj pri siaj memoraĵoj historiaj-literaturaj ligitaj al sia propra nomo, kiuj aperas ankaŭ en la Eneado de Vergilio.

Kun sia kristala maro kaj siaj elfajnasablaj rifaj strandoj, Capo Palinuro estas celloko nemaltrafebla por ĉiuj partoprenantoj de IJF 2018.

Duontago en Paestum (1a de Aprilo)

Paestum

Lokata sud-oriente de la Salerna golfo, en la suda parto de la ebenaĵo de Sele, Paestum, estas antikva urbo de la granda Helenujo havante pli ol 2500 jarojn de historio.

La urbo estis fondita de la Helenoj proksimume de la sepa jarcento a.K., tiam ĝi estis nomata Poseidonia. Paestum estis poste okupata de la Lukanjanoj ĝis kiam, dum la jaro 273 a.K., Romo ĝin igis prospera kolonejo, donante al ĝi la nuna nomo.

Krom la kultura valoro, la graveco de Paestum estas ligita al la bonega konserviĝa stato de la riĉaĵoj, unue de la zonmuroj, starigitaj de la Helenoj kaj poste fortigitaj de la Lukanjanoj kaj Romanoj.
Impresas plejparte la vido de tri imponaj temploj enmedigitaj en verda ebenaĵo, kiuj reflektas malsimilan lumon je ĉiu horo kaj sezono. Ili estas la Templo de Hera, (Sesa jarcento a.K.), la Neptuna Templo (Kvina jarcento a.K.), la Templo de Cerere (Sesa jarcento a.K.), kiuj are estas tri elstaraj ekzemploj de la Dora stilo.

Multaj verkistoj, poetoj kaj artistoj kiel Goethe, Shelley, Canova kaj Piranesi estis impresitaj de tia alloga spektaklo, kiu por ili estis inspira fonto.

La Arkeologia Parko de Paestum, eniris en la jaro 1998 la liston de la homaj heredaĵoj de UNESCO, ekde la jaro 2014 estas sendependa muzearo de la ministerio de turismo kaj kulturaj riĉaĵoj kaj aktivoj. En 2016 pli ol 380.000 vizitantoj estis registritaj.