La IJFonduso estas fonduso kreita de Itala Esperantista Junularo por reklami kaj stimuli la partoprenon al la Festivalo fare de junaj geesperantistoj el landoj malproksimaj el Italujo, aŭ konsiderataj ekonomie malavantaĝitaj.

Regularo

IEJ 3 lokojn destinas premie, kiuj estos donitaj al gejunuloj plenumantaj la ĉisubajn kondiĉojn:

Aĝo. Devas esti malpli ol 30 jaroj. La aĝo kalkuliĝas je la 1a de marto 2017.
Deveno. La gejunuluoj devas veni de landoj el la kategorioj 2, 3 aŭ 4*.

La gajnintoj rajtos partopreni senpage la Internacian Junularan Festivalon kiel memzorgantoj, interŝanĝe aktive kunhelpante la organizantojn por pretigi kaj mastrumi la agaĵojn tagajn kaj noktajn de la Festivalo.
Al la memzorgaj partoprenantoj oni lasas la zorgon ekstere proviziĝi je la manĝoj, dume por la tranoktadoj oni disponigos lokojn malene (por tende) kaj ene (por dormsake) de la kongresejo.

Limdato por prezenti sian kandidatiĝon: 7-a de februaro 2017.

Aliĝo

Por prezenti sian kandidatiĝon, sufiĉas sendi retmesaĝon al ijf.admin@esperanto.it kun teme “IJFonduso 2017 – NOMO DE LA ALIĜANTO”, kien alskribendas:

- plena nomo.
- naskiĝdato.
- devenlando.
- loĝlando.
- priskribo je sia nuna kondiĉo.
- priskribo je siaj esperantistaj spertoj: ĉu kaj ekde kiam oni lernis Esperanton, kiujn renkontiĝojn oni partoprenis, ktp.


*
1 Andoro, Aŭstrujo, Belgujo, Britujo, Katalunujo, Danujo, Finnujo, Francujo, Germanujo, Irlando, Italujo, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monaka Princlando, Norvegujo, Nederlando, San-Marino, Svedujo, Svisujo, Vatikanurbo.
2 Ĉeĥujo, Grekujo, Hispanujo, Islando, Kipro, Malto, Portugalujo, Slovakujo, Slovenujo.
3 Aŭstralio, Brunejo, Estonujo, Honkongo, Hungarujo, Israelo, Japanujo, Kanado, Kataro, Kroatujo, Kuvajto, Latvujo, Litobujo, Nov-Zelando, Polujo, Singapuro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono.
4 Ĉiuj aliaj.