Brusson

Brusson foto

Veduta di Brusson dalle colline

Brusono (Brusson en la itala, Breutson en la aostavala dialekto , BritseBrützu en la valza lingvo) estas itala komunumo en Aosta Valo, en valo nomata Val d’Ayas, ĉe la piedoj de Monto Rosa. La komunumo konsistas el la ĉefloko nomata “Trois Villages”, aglomerato el 3 originaj vilaĝoj (Fontaine, Pilaz kaj Pasquier), de kie devenas ankaŭ la nomo de la regiona ŝoseo kiu ĝin trairas (rue Trois Villages). Fama turisma loko je 1338 metroj super la marnivelo, sed karakterizata de klimato seka kaj dolĉa dum la tuta jaro pro suna lokiĝo, ĝi tre plaĉas kaj al ŝatantoj de historia kaj pejzaĝa turismo (specife mezepoka historio) kaj al tiuj kiuj praktikas vintrajn sportojn, kiel la nordian skiadon kiu furoras inter la sportemuloj de tiu ĉi loko. Oni opinias ke la nomo de la komunumo devenas de la latina Bruxeum, “or-minejo”, laŭ la minejoj ĉirkaŭ la Lagoj de Frudiera, ekspluatitaj unue de la popolo Salasoj kaj, post ilia eksterminado, de la Romianoj. El tiuj ĉi minejoj la plej fama kaj historie plej signifa estas la tiel nomita Tchamousira aŭ Ciamusira (de la franca Chamousière, montranta lokon kie troviĝas la ĉamoj – chamois) kiu donas la nomon al la ejo kiu gastigos la ĉi-jaran eventon.

Historio

Sude elstaras la arboplena Testa Comagna, antikva signalejo kaj gvatejo. La hodiaŭa loko ŝajnas nerekonebla se komparata kun sia pasinta historio: antikvatempe la orminejoj altiris la popolojn Salasojn kaj poste la Romianojn, laŭ atestoj de kelkaj trovitaĵoj elfositaj en 1911. Strange, la mezepokaj fontoj ne ligas la nomon de la vilaĝo al la ĉeesto de tiu metalo.

La Mez-Epoko estis sendube la plej grava periodo por Brusono.
La Valo de Ayas iĝis parto de la vasta Mandement de Graines, teritorio kiu konsistis el la vilaĝoj ĉe Challand-Saint-Anselme, Brusson, Ayas kaj granda parto de Gressoney-La-Trinité.
En 515 p.K. la burgonja reĝo Sigismondo la Sankta renkonstruis la abatejon de Sankta Maŭricio de Agauno en Vallese, de la jaro 350 kaj fondita de Sankta Teodoro episkopo: li donis al ĝi terenojn kaj nemoveblaĵojn, inter ili la kastelon de Graines en Ayas, unu el la plej gravaj kasteloj de Aosta Valo.

La kastelo troviĝas ĉe la pinto de roko, ĉe la enirejo de la Valego de Freudière, en pozicio taŭga por kontroli la tutan Valon de Ayas kaj la aliron al la alta Valo de Gressoney.

La kastelo troviĝas ĉe la pinto de roko, ĉe la enirejo de la Valego de Freudière, en pozicio taŭga por kontroli la tutan Valon de Ayas kaj la aliron al la alta Valo de Gressoney.

Dum longa tempo monaĥoj administris tiujn ĉi lokojn: la kastelo de la 11a jarcento estis unu el la posedaĵoj de la abatejo de Sankta Maŭricio de Agaune (sanktulo, Patrono de la komunumo), sed oni “luigis” ĝin al la senjoroj de Challant en la 12a jarcento post kiam la monaĥoj donis al tiu ĉi familio la investadon de la antaŭa Senjorio de Graines.
La senjoroj de Challant administris fidele tiun ĉi feŭdon kaj kontribuis saĝe al la evoluigo de komercaj aktivaĵoj, ĝis 1727, kiam Viktorio Amedeo de Savojo ĝin donis al la Abatejo kaj ordonis al Georges François Octave de Challant esti feŭdulo de la abato, tiel ke la popolo ne rimarku la ŝanĝojn. La kastelon oni cedis tute en 1786, kontraŭ granda monsumo.

La sekvajn jarojn Brusson evoluis ne malsimile ol aliaj komunumoj de Aosta Valo: fine de la 19a jarcento alvenis la unuaj feriantoj; oni travivis la dramon de la Unua Mondmilito en kiu pluraj familioj havis siajn filojn en la tranĉeoj, kaj la dramon de la hispana gripo.

Dum la faŝisma reĝimo, oni italigis la nomon kiu iĝis Brussone; dum la dua mondmilito multaj junuloj sendiĝis por militservi. Fine, en 1945, ĉesis la jaroj de la plej dura mizer-kondiĉo kaj komenciĝis tiuj de la prospero: la vilaĝo iĝis la famkonata turisma loko hodiaŭa.

Brusson,_AO,_Italy

Teritorio

Brusson estas parto de la teritorio de la Valo de Ayas en la provinco de Aosto, landlimas norde kun Kantono Valezo (Svislando), oriente kun la valo de la Lys, sude kun la valo de la Dora Baltea kaj okcidente kun la Valtournenche.
Montpintoj altaj pli ol 4000 metrojn, apartenantaj al montogrupo de Monto Rosa, ĉirkaŭas la valon; de iuj el ili naskiĝas glaĉeroj kaj riveroj.

Rimarkindas la kulturo Valza, aŭ Valeza, kiu influas la teritorion: tiu ĉi popolo, simila al tiu ĝermana laŭ la vestoj sed dividita de ĝi fare de naturaj bariloj malfacile traireblaj, komencis grandan migradon suden en la 5a jarcento p.K. kaj finis ĝin en 1000. Tiu migrado koncernis la tutan teritorion de la nuntempa Svislando, konata kiel Wallis aŭ Valeza; de tie, post ilia dua migrado, devenis la nomo Walliser por tiuj ĉi popoloj, poste mallongigita en Walser.

Antagnod_vista_da_Barmasc


Aŭtonoma Regiono Aosta Valo

Valle_d'Aosta_map_it

Aosta Valo (Valle d’Aosta en la itala, Vallée d’Aoste en la franca, Val d’Osta en la piemonta) estas la plej eta regiono de Italio kun 3263 km² je surfaco kaj ankaŭ tiu malplej loĝata kun 128021 loĝantoj, kun teritorio preskaŭ plene monta. Ĝi estas itala regiono je speciala statuto kies oficiala titolo havas du nomojn: Regione Autonoma Valle d’Aosta (en la itala) kaj Région Autonome Vallée d’Aoste (en la franca).
La Speciala Statuto, sankciita en la Konstitucio de 1948, permesas al siaj administraj organoj ĝui apartan aŭtonomecon de la centra itala registaro, ne nur pri la regionaj politiko kaj administrado, sed ankaŭ pri kadroj strikte ligitaj al la vivo kaj al la ekonomio de tiu ĉi monta regiono.

Aosta Valo prezentas ankaŭ tre apartan lingvan identecon kiu karakterizas ĝin disde la plejparto de la aliaj italaj regionoj: en ĝi fakte kunvivas harmonie kvar lingvoj. La itala kaj la franca, ĉefe, estas agnoskataj kiel respektive lingvo oficiala kaj lingvo kunoficiala, dum la arpitana kaj la valza estas agnoskataj kaj protektataj kiel minoritataj lingvoj (laŭ la leĝo 482 de 1999). Tiu ĉi lingva harmonio estas facile rekonebla ekzemple en la loknomoj kaj en la stratsignalado.