Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »

• Itala Kongreso de Esperanto
Internacia Junulara Festivalo (IJF)
IJF 2012 en Cervia (Emilio-Romanjo, Italio)!

IJF 2012 okazos ekde la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 2012 en la urbo Cervia, belega loko en Romanjo, rekte ĉe la Adriatika maro. Estas antaŭviditaj belegaj ekskursoj, mojosaj programeroj, kaj kuna amuziĝo. Informiĝu kaj aliĝu tuj!

Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej ŝatataj junularaj renkontiĉoj en la tuta Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantan bonetoson, miksaĵo de amikemo, ĝuado, malsameco-respekto. Partoprenas kaj fluparolantoj kaj komencantoj, kaj vi ege facile amikumos kun italianoj kaj eksterlandanoj. Eblas partopreni kiel plenpaganto aŭ memzorganto.

Ĉiujare IEJ elektas temon por la Festivalo, pri kiu oni prelegas, diskutrondas, laborgrupas. La distra programo pritrakteblas en programeroj dumtagaj kaj dumnoktaj. Dumtage eblas elekti kursojn pri dancado, pentrado, memdefendo, kaj tiel plu. Ĉ okazas kursoj pri la itala, Esperanto kaj aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresintoj. Dum la vespera programo okazas koncertoj, teatraĵoj, internacia vespero, dumnokta promenado en la urbo, kaj tiel plu. Krome funkcias dum la tuta nokto la trinkejo, la dancejo kaj la gufujo.

Fine, helpe de la lokaj komunumestroj, ni klopodas vizitigi la plej allogajn turismajn belaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime oni eskursas unufoje duontage kaj unufoje tuttage.

Kiel konate, nenio estas farenda dum la festivalo: ĉiu mem decidas kiamaniere (mal)ŝpari sian tempon!

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook

36-a Internacia Junulara Festivalo de Esperanto: Cervia (Romanjo, Italio), 4-a - 10-a de aprilo 2012
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia