Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
Benvenuto! (Bonvenon!)

Tiu ĉi estas la oficiala retejo de Itala Esperantista Junularo (IEJ). Ni estas junulara asocio kiu privarbas Esperanton en Italio ekde 1947; ni subtenas egalecon inter kulturoj kaj lingvan demokration. Ni estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Se vi deziras plulerni pri IEJ, vizitu la paĝon pri kio estas Itala Esperantista Junularo.

Se vi krome deziras ekkonatiĝi kun la italia movado, eblas lerni pri la venontaj renkontiĝoj, aŭ tutsimple babili kun italiaj kaj tutmondaj amikoj en nia dulingva forumo.

Lastaj novaĵoj
Ĝisdatiĝu pri la novaĵoj de Itala Esperantista Junularo, danke al nia RSS-fluo!
Unua aliĝperiodo por IJF postigita al la 16-a de januaro!
Cervia (RA), Emilio-Romanjo, 2012-01-09
Pro amasa aliĝado, la limdato de la unua aliĝperiodo por Internacia Junulara Festivalo 2012, kiu okazos en Cervia (ĉe Ravenna) ekde la 4-a ĝis la 10-a de aprilo, ŝoviĝis al la 16-a de januaro.

Estrarkunsido de IEJ en Romo
Romo (RM), Latio, 2011-10-14
Tiu ĉi novaĵo nur haveblas en la itala.

IEJ partoprenas komiksan foiron Lucca Comics 2011
Luko (LU), Toskanio, 2011-10-01
Tiu ĉi novaĵo nur haveblas en la itala.
Substrekinde

Internacia Junulara
Festivalo 2012

IJF 2012 en Cervia, Romanjo!

La plej mojosa festivalo en Esperantio ĉijare okazos en la belega norditala ĉemara regiono Romanjo, de la 4-a ĝis la 10-a de aprilo.
Aliĝu nun!

Lupo Alberto en Esperanto!
Lupo Alberto en Esperanto!

Ĉu vi ŝatas italajn komiksojn? Fine eldoniĝis en julio 2010 la E-traduko de la famkonata itala komikso Lupo Alberto. Mendu ĝin per nia retejo!

  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia