Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Iniciatoj de IEJ
Tertremo en Abruco

Okaze de la tertremo kiu frapis la italan regionon Abruco en 2009, ni kolektis pli ol du mil eŭroj, kiuj estos baldaŭ liveritaj al du projektoj celantaj la rekonstruadon de la regiono.

Tralegu la lastajn novaĵojn!

Esperantistoj ne pasigas sian tutan tempon renkontiĝante dum la kongresoj kaj klaĉetante per sia bela verda lingvo.

IEJ ankaŭ klopodas, ekzemple, providi praktikan kaj financan subtenon al italiaj junuloj kiuj deziras partopreni Esperanto-eventojn ekster Italio. Danke al la kontribuo de la italia Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj, vi rajtas partopreni aranĝojn kaj eventojn en specifaj landoj ĝuante duonigon de la vojaĝkostoj!

Sed Esperanto ankaŭ signifas reciprokan helpon, interkomprenadon kaj kunlaboremon. Tial, en pluraj okazoj, IEJ klopodis ekestigi grupojn da esperantistaj volontuloj por bonfarado. Ekzemple, okaze de la tertremo kiu frapis la italian regionon Abruco dum la jaro 2009 (kaj pro kiu la tiama Internacia Junulara Festivalo estis nuligita), IEJ organizis internacian monkolekton por subteni rekonstruadon; estis kolektitaj pli ol du mil eŭroj kaj multegnombraj esprimoj de solidareco al la frapitaj popoloj el la tuta Esperantio.

Fine, Esperanto ebligas internacian konatigon de la plej legindaj italiaj verkoj. Ĉu vi ne komprenas? Temas pri italiaj komiksoj, kiel Diabolik kaj Ratman, esperantigitaj kaj publikigitaj de IEJ kiel kolektindaj belaspektaj libretoj! Se vi interesiĝas, partoprenu la venontan foiron Lucca Comics, en la itala urbo Lucca, kaj vizitu nian tiean budon.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia