| | Testi aggiuntivi facoltativi |
Kiam Anna en sia sepa jaro vizitis la unuan klason, iun tagon ŝi petis de mi preĝ-libron.
- Kial? - mi demandis.
- Ĉar ankaŭ Gustavo havas.
- Povas esti, - mi respondis - sed mi neniam aŭdis, ke tiel etaj knabinoj havus preĝ-libron.
Kion fari, mi iris aĉeti preĝ-libron.
Mi trovis multe da diversaj preĝ-libroj, malgrandajn, belajn librojn kun mola koverto, orkoloraj [or-koloraj] paĝoj kaj ankaŭ grandajn librojn kun belaj, simplaj literoj. Mi aĉetis tiun, kiu estis la malplej kosta, por ke [= affinché] la infano lernu la ŝparemon [ŝpar-em/o], precipe en tiaj seriozaj aferoj. Mi skribis la nomon de Anna en la libron kaj posttagmeze transdonis ĝin al ŝi. Ŝi ege ekĝojis [ek-ĝoji], prenis la libron kaj diris:
- Ĝi estas ĝuste tia, kia tiu de Gustavo.
Mi eksidis, kaj iomete meditadis pri la okazo, kaj poste - la dioj pardonu min! - mi iris al la pordo kaj enokulumis tra la ŝlosiltruo [en-okul-um/is tra la ŝlos-il-tru/o = feci l'occhiolino dal buco della chiave].
Anna staris meze de la ĉambro, antaŭ la granda spegulo. Kun la libro antaŭ si, ŝi kantis fals-voĉe. De tempo al tempo ŝi rigardis al la spegulo, ĉu ŝia zono bone kuŝas. [zono = cintura; kuŝ/i = giacere, ma in questo caso "cascare"]
Subite mi surprizis ŝin per pordmalfermo, kaj eniris:
- Kara Anna - mi diris - preĝlibro estas io multe pli serioza, ol vi imagas. Oni ne staru antaŭ spegulo por kanti el tia libro. La preĝ-libro ne estas por ludi per ĝi. Kiam vi estos pli aĝa, la instruist-onklino montros al vi, kio estas esence preĝ-libro.
Anna sidis serioza kaj silenta. Ŝi rigardis sincere al mi kaj decid-voĉe diris:
- Mi volas diri al vi nur unu aferon: oni ne eniras ĉambron antaŭ ol frapi [= bussare]
Mi ne kredas, ke Anna estas jam matura por religiaj problemoj.
Hasse Z.
El la sveda: Andreo Gauder
El "Paŝoj al plena posedo", de William Auld
Adaptigita kaj mallongigita fare de Manuel Giorgini.
|
|
|