Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
 
Testi aggiuntivi facoltativi
"Brif, bruf, braf" (lezione 10)
Du infanoj, en paca korto, lude inventis specialan lingvon por povi paroli inter si, sen ke aliaj komprenu.
"Brif, braf", diris la unua.
"Braf, brof", respondis la dua; kaj ili ekridis.
Sur balkono je la unua etaĝo, ĉarma maljunulo legis la ĵurnalon; ĉe la antaŭa fenestro estis maljunulino, nek bona nek malbona.
"Kiom stultaj estas tiuj infanoj", diris la virino.
Sed la bona sinjoro ne konsentis: "Laŭ mi ne."
"Ne diru ke vi komprenis tion kion ili diris?"
"Mi ja komprenis ĉion. La unua diris: «Kiom bela tago». La dua respondis: «Morgaŭ estos eĉ pli bele».
La virino strangmienumis [storse il naso], sed silentis, ĉar la infanoj ekparolis denove en sia lingvo.
"Maraski, barabaski, pipirimoski", diris la unua.
"Bruf", respondis la dua, kaj ili denove ekridegis kune.
"Ne diru ke vi ankaŭ ĉi-foje komprenis ĉion", diris indigne la maljunulino.
"Fakte mi ja komprenis ĉion", respondis la maljunulo, per rideto. "La unua diris: «Kiom kontentige estas, esti en la mondo», kaj la dua respondis: «La mondo estas belega»."
"Sed ĉu ĝi vere tiom belegas?", insistis la maljunulino.
"Brif, bruf, braf", respondis la maljunulo.

De Gianni Rodari.
Tradukis Manuel Giorgini.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook

36° Festival Giovanile Internazionale di Esperanto: Cervia (Ravenna), 4 - 10 aprile 2012
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia