| | Testi aggiuntivi facoltativi |
| "El al saŭno!" (lezione 9) |
Se vi foje vizitos Finnlandon, vi ne povos ne iri en saŭnon, ĉar iu amiko certe invitos vin. Sed ĉu vi scias, kio atendas vin? En iuj lokoj oni eĉ donas diplomojn al eksterlandanoj, kiuj kuraĝas saŭn-umi. Tio amuzas la finnlandanojn, por kiuj la saŭnumado estas kutimo, kvankam ĝi ĉiam estas ankaŭ festo. Sed kio estas finfine saŭnumado?
En malvarma lando, antaŭ la malkovro [scoperta] de elektro kaj aliaj modernaj agrabligaĵoj [agrabl-ig-aĵ/oj = cose che rendono comodo, comodità], oni ne povis sin senvesti aŭ lavi ie ajn, sen ke oni malvarm-umiĝis [malvarm-um-iĝ/i = prendere il raffreddore] aŭ suferis. Tial oni kutimis konstrui dometon el ligno, kaj grandegan fajrejon el ŝtonoj en la dometo. Kiam la fajro brulis en la fajrejo dum pluraj horoj, ĝi igis [rendeva] la ŝtonojn ege varmaj, tiel ke akvo sur ili bolis, kaj en apudaj ujoj same varmiĝis akvo [l'acqua si scaldava]. La fumo de la fajrejo ne eliris, sed restis en la dometo ĝis la fino de la varmigado. La muroj, plafono [soffitto] kaj seĝoj - ĉio fariĝis [diventava] varmega kaj brile nigra. Ĉio por ĉiam ekhavis la odoron de fumo, kiu tute ne estas malbona odoro. En tia varmega dometo (70-100 °C) oni povis lavi la tutan korpon, naski [dare alla luce: "nascere" è nask-iĝ/i] infanojn, kuraci, fumaĵi [affumicare] viandon kaj fari multon alian. sed por modernaj homoj tia fuma kaj nigra loko ne plu estas praktika.
Nuntempe oni banas sin en malgranda ligna ĉambreto, kiun oni varmigas per elektro aŭ fajro. La fumo eliras el la ĉambro. En unu angulo estas brule varmaj ŝtonoj. Oni kuŝas aŭ sidas en la varmo sur longa ligna sidejo, kaj ripozas multe da tempo. Oni kutime lavas sin en apuda ĉambreto, aŭ se estas lago, maro aŭ rivero proksime, oni somere ŝatas naĝi post la saŭnumado. Oni povas saŭnumi ankaŭ en publikaj saŭnoj, kiuj havas grandan naĝejon. ekzistas aŭ apartaj saŭnoj, aŭ specialaj horoj por viroj, virinoj kaj familioj aparte. En la saŭnon oni ĉiam iras sen vestoj, sed por la naĝejo oni plej ofte vestas sin per ban-kostumo, se ĉeestas [sono presenti] ne-familianoj.
En Finnlando oni konstruas ankaŭ malgrandajn saŭnojn, aparte por ĉiu familio en urbaj domoj. Oni povas saŭnumi en tendo aŭ en ruldomo [roulotte] aŭ eĉ sub la neĝo. Preskaŭ ĉiu familio havas propran saŭnon. Ankaŭ infanojn oni lavas en la saŭno, ekde la aĝo de nur kelkaj tagoj. Laŭ la finnlandanoj, saŭno estas unu el la plej grandaj bonaĵoj en la vivo, kaj tial ili invitas - sed ne devigas! [ma non obbligano!] - siajn gastojn al la saŭno. Saŭnumado havas tre bonan efikon al la sano. Nur unu konsilo: Ne iru en la saŭnon kun botelo! Kunigi [accoppiare, accorpare, unire] alkoholon kun saŭno kaj naĝado estas danĝere.
La plej ĝentila preĝo en la mondo:
- Venu Dio, la saŭno pretas.
[Eeva Kilpi, finna verkistino]
Por tiuj, kiuj ŝatas saŭnon, ekzistas la rondo "Amikoj de Saŭno".
Kontaktu Pentti Makkonen, Ansapolku 1, FI-40630, Jyväskylä, Finnlando.
El la revuo "Kontakto". n-ro 165 (1998:3).
|
|
|