| | Testi aggiuntivi facoltativi |
| "Faktoj pri Manneken Pis" (lezione 8) |
Antaŭ multaj jarcentoj, urbo Bruselo estis en danĝero. Estis milito. La malamikoj volis enveni la urbon. Ili intencis eksplodigi pordegon en la muro de la urbo, sed malgranda knabeto pisis sur la meĉon (= miccia) de la eksplodigilo, kaj la eksplodo ne okazis. Tiel la knabeto savis la tutan urbon. Pro la dankemo la urbanoj faris, aŭ aĉetis, la statueton "Manneken Pis". La artisto, kiu faris ĝin, nomiĝis Jerome DUQUESNOY [ĵerom dukesnua]. Nur se vi vidus la statuon sen vestoj, vi vidus, ke ĝi estas vera artaĵo, pli bela sen la vestoj ol kun ili. Ankaŭ la filo de Jerome, François ([fransua] 1594-1643), fariĝis (= diventò) skulptisto, tio estas artisto, kiu faras statuojn. Li vivis unue en Bruselo, kie lia patro intruis lin, kaj poste en Romo. Liaj statuoj estas pli seriozaj, ofte religiaj kaj troviĝas en preĝejoj. La statuo Manneken Pis nun signifas por ni mal-seriozecon, liberon, ĝojon kaj pardonemon - mallonge: la bonan vivon kaj akceptemon de la brusel-anoj kaj belgoj. Alta metala barilo (= bar-il/o, "barriera") ĉirkaŭas ĝin tiel, ke la ŝatantoj ne tuŝu nek forprenu ĝin. Ĝi estas tre valora.
PS. Ni ne imitu ĉi tiun ŝtonknabeton. Ni ne pisu en parkoj kaj stratoj antaŭ la aliaj homoj! Provu trovi necesejon! La "piso" de la statuo ne malbonodoras (mal-bon-odor/as).
El la revuo "Kontakto", n-ro 179 (2000:5).
|
|
|