| "Suno kaj nubo" (lezione 10) |
La suno vojaĝis tra la ĉielo, gaja kaj glora sur sia fajra ĉaro, siajn radiusojn ĵetante ĉien, koleregigante pluvŝtorm-humoran nubon, kiu grumblis:
«Malŝparulo, tru-manplatulo, forĵetu, forĵetu viajn radiusojn: vi vidos kiom malmultaj restos.»
En la vitĝardenoj, ĉiu vinbero kiu surrebe maturiĝis ŝtelis po unu, aŭ kelkfoje po du radiusojn minute; kaj ĉiuj herbero, araneo, floro, akvoguto prenis sian parton.
«Lasu, lasu ke ĉiuj ŝteladu vin: vi vidos kiom ili vin dankos, kiam vi ne plu havos ŝtelindaĵojn.»
La suno ĝoje daŭrigis sian vojaĝon, pomilione, pomiliarde siajn radiusojn fordonacante, senkalkule.
Nur je subiro, li kalkulis la restantajn radiusojn: kaj, nu vidu, eĉ ne unu mankis. La nubo, prosurprize, solviĝis en hajlon.
Tiam la suno gaje plonĝis en la maron.
• fajro = fuoco
• grumbli = borbottare
• manplato = palmo della mano
• vito = pianta della vite
• rebo = tralcio
• hajlo = grandine
• plonĝi = tuffarsi
De Gianni Rodari.
Tradukis Manuel Giorgini.
|