Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Komiksoj en Esperanto
Kiu asertis, ke Esperanto estas malfleksebla kaj nekreiva lingvo? Jam ekde la fino de la dekoka jarcento ekpublikiĝis en Esperantujo ĉiaj beletraj verkoj: ĉu literaturaj tradukoj (la Dia Komedio, la Biblio, la Kalevala...), ĉu romanoj, ĉu eseoj, ĉu originala poezio.

Itala Esperantista Junularo mem donas al Esperanto-literaturo, jaron post jaro, novajn majstroverkojn. Ni jam esperantigis kaj publikigis kelkajn el la plej elstaraj verkoj de la tuta itala literaturo.

Ĉu vi ankoraŭ ne komprenis? Temas pri italaj komiksoj, kiujn IEJ (danke al la aktivemo de Daniele Binaghi kaj de la teamo de Projekto RoMEo) strebas esperantigi kaj konatigi tutmonde!

En 2007 ni publikigis, kunlabore kun JEFO, la dua eksteritala traduko (post la hispanlingva) de RatMan.

En 2009, kun Itala Esperanto-Federacio kaj la eldonejo Edistudio, ni publikigis la komikson Diabolik - La Reĝo de la Teroro (Il Re del Terrore).

La komiksoj ĝis nun eldonitaj de Projekto RoMEo, kunlabore je IEJ kaj eldonejo Edistudio, jenas: Krome, Projekto RoMEo publikigis la esperantlingvan komikson Lasta lekcio en Gotingeno, kun tekstoj kaj akvodezegnoj de Davide Osenda. La verko senpage elŝuteblas kiel PDF-dosiero el la retpaĝo de Projekto RoMEo.
  La mondo de komiksoj en Esperanto
Jen malgranda aro da kovriloj de la plej legindaj komiksoj hodiaŭ aĉeteblaj en Esperantio.

Asteriks ĉe la Olimpiaj Ludoj Lupo Alberto Diabolik - La Reĝo de la Teroro
Tezuka Osamu - La Flambirdo La Aventuroj de Tinĉjo - La Nigra Insulo La Aventuroj de Tinĉjo - La Krabo kun Oraj Pinĉiloj
Rat-Man en Esperanto! La Eta Spiru' - Salutu la Sinjorinon! La Aventuroj de Tinĉjo - Tinĉjo en Tibeto

  Kaj unu lasta kuriozaĵo...
Ĉu vi scias ke eĉ la famkonata itala komikso "Topolino" ("Miĉjo Muso"), la ĉefa Disneja eldonaĵo en Italio, publikigis en 1993 bildrakonton en Esperanto? Lernu pli!
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia