Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
• Internaciaj junularaj interŝanĝoj
Komiksoj en Esperanto
     » Rat-Man
     » Diabolik
     » Lupo Alberto
     » Reta mendilo
Lupo Alberto en Esperanto
En 2010, post la sukceso de Rat-Man en esperanto (2007) kaj de Diabolik en Esperanto (2009), la teamo de projekto RoMEo plenumis tradukon de nova itala komikso.

Ĉifoje temas pri Lupo Alberto, la plej fama lupo en Komiksujo!

Ĝi ekestis antaŭ pli ol tridek jaroj kiel kreaĵo de Guido Silvestri, plumnome Silver; kaj ĝi nun tiom famas, ke ĝi eĉ havas sian vikipedian paĝon. Alberto jam dekomence enamiĝis al la kokino Marta, kun kiu li klopodas amindumi ĉiumaniere; ankaŭ konatas lia amikeco kun Henriko la Talpo kaj liaj bataloj kontraŭ la gardhundo Moseo.

Projekto RoMEo, kunlabore kun la pisa eldonejo Edistudio, kun Itala Esperantista Junularo kaj (unuafoje) kun Torino Esperanto-Centro, omaĝe al Lupo Alberto eldonis 144-paĝan komikslibron kun la unuaj bildstrioj kaj la plej amuzaj rakontoj el la bestobieno; kromaj redakciaj paĝoj enkondukas la kreinton Silver kaj la ĉefajn rolulojn de la rakonto, kaj ankaŭ gastigas du tute novajn bildetojn - unu el kiuj proponis Silver mem - kiuj mencias Esperanton.

Eblas aĉeti la komikslibron kontraŭ 7,50 eŭroj per nia reta mendilo (por mendoj el Italio), per Edistudio, per T.E.C. kaj ĉe la ĉefaj italiaj kaj alilandaj Esperanto-okazaĵoj.

Se vi deziras informiĝi pri niaj sendokostoj al ekster Italio, aŭ havas aliajn demandojn, ne hezitu kontakti nin ĉe iej@esperanto.it.

Ĉu mi rajtas trafoliumi?
Jes ja! Alklaku la kovrilon kaj la enan paĝon por pligrandigi!

Lupo Alberto en Esperanto Ena paĝo de Lupo Alberto en Esperanto


SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook

36-a Internacia Junulara Festivalo de Esperanto: Cervia (Romanjo, Italio), 4-a - 10-a de aprilo 2012
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia