| Arĥivo de novaĵoj | Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la regiono Abruco.
Gli esperantisti di Disvastigo alla quarta edizione delle Giornate dei Diritti Linguistici a Teramo |
La itala esperantista novaĵagentejo Disvastigo - Lingvoj kaj Kulturo, per Massimo Ripani, partoprenis la kvarajn Tagojn de Lingvaj Rajtoj per furora prelego pri "Ĉuvaŝoj inter oriento kaj okcidento". (Plulegi...)
Monkolekto helpe al Abruco: esperantistoj donacis 2066,12 eŭrojn, transdonotajn al lokaj projektoj |
Post esploro ĉe la bankkonto de Itala Esperantista Junularo kaj Esperanto-Federacio montriĝis ke, danke al la donacemo de esperantistoj, entute kolektiĝis pli ol du mil eŭroj por subteni la rekonstruadon de Abruco. (La sumo estas iom pli alta ol antaŭanoncite, pro alveno de anonimaj donacoj.) (Plulegi...)
Monkolekto 'Helpe al Abruco': limdato postigita al la 15a de majo |
La monkolekto de Itala Esperanto-Federacio kaj Junularo helpe al Abruco, kiu jam atingis bonan kvanton de aliĝoj, estis postigita ĝis la 15-a de majo 2009.
Je la 12-a de majo, je 7:30 ptm, okazos ĉe James Watt Centre en Edinburgo klasikmuzika koncerto pri Brahms, dum kiu IEJ kolektos pliajn donacojn fare de la lokaj studentoj kaj partoprenantoj. (Plulegi...)
IJF 2009, jen la oficiala raporto |
Enretiĝis la oficiala raporto pri la neokazinta IJF 2009 kaj pri la volontula surloka agado de IEJ favore al la loĝantoj de la urboj frapitaj de la tertremo. (Plulegi...)
Konkursoj IIE-IEJ kaj IJFonduso 2009, anoncatas la gajnintoj |
La estraro de Itala Esperantista Junularo oficialigis la listojn de gajnintoj de la konkursoj IIE-IEJ kaj IJFonduso, kiuj celas respektive helpi italajn junulojn kaj eksterlandajn junulojn el ekonomie malavantaĝaj landoj partopreni la Internacian Junularan Festivalon 2009. (Plulegi...)
|
|
|