Novaĵoj en Emilio-Romanjo - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la regiono Emilio-Romanjo.

  IJF 2012 havas propran blogon!
Cervia (RA), Emilio-Romanjo, 2012-03-14

Ĉiuj plej lastaj novaĵoj pri Internacia Junulara Festivalo 2012, okazonta komence de aprilo, ekde nun aperos ankaŭ en la novnova festivala blogo: italajunularafestivalo.blogspot.com!

  Internacia Junulara Festivalo 2012: jen la programo!
Cervia (RA), Emilio-Romanjo, 2012-03-12

Ĉijare ĉeestos multaj spertuloj, bonaj amikoj, kunuloj je adventuroj kaj misadventuroj... por malkovri ĉion, aliru la paĝon pri la programo!

  Librokrucigo dum Internacia Junulara Festivalo 2012!
Cervia (RA), Emilio-Romanjo, 2012-02-27

Dum IJF 2012, kiu okazos en Cervia (ĉe Ravenna) ekde la 4-a ĝis la 10-a de aprilo, Julia Noe prelegos pri librokrucigo (Bookcrossing); ŝi ankaŭ kunportos librokeston por interŝanĝi librojn. Ĉiuj partoprenantoj estas invitataj kunporti librojn por interŝanĝi.

  Unua aliĝperiodo por IJF postigita al la 16-a de januaro!
Cervia (RA), Emilio-Romanjo, 2012-01-09

Pro amasa aliĝado, la limdato de la unua aliĝperiodo por Internacia Junulara Festivalo 2012, kiu okazos en Cervia (ĉe Ravenna) ekde la 4-a ĝis la 10-a de aprilo, ŝoviĝis al la 16-a de januaro.

  Publiko amase partoprenas legadon de la Dia Komedio en Esperanto kaj en la itala
Raveno (RA), Emilio-Romanjo, 2009-09-25

En Raveno, la urbo kie situas la tombo de la itala poeto Dante Alighieri, aranĝiĝis publika legado de la 33-a parto de la Paradizo. La italan legadon kondukis Alessandro Sorrentino, dum la esperantlingvan (laŭ traduko de Dondi) prizorgis Nicola Minnaja. La kvanto da neesperantistaj partoprenantoj estis rimarkinda. (Plulegi...)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia