| Arĥivo de novaĵoj | Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la provinco IM - Imperio.
IJF 2011 fermiĝas kun 72 partoprenantoj |
Fermiĝis kun 72 partoprenantoj Internacia Junulara Festivalo 2011. Dum la renkontiĝo elektiĝis la nova estraro de IEJ: Gianfranca Gastaldi (prezidantino), Tommaso Manzon (vicprezidanto), Elina Koryak (kasistino), Pierre Caliari (vickasisto), Michele Guerriero, Michael Boris Mandirola kaj Andrea Resta. Ĉiuj informoj haveblas en la estrara paĝo. (Plulegi...)
Paskferio en Italio: favora ŝanco por francoj, hungaroj kaj germanoj! |
Danke al interkonsento inter niaj landaj asocioj, se vi estas junulo el Francio, Hungario aǔ Germanio, vi havas la eksterordinaran eblecon partopreni al IJF senpage! Malkovru tuj kiel, kontaktante respektive JEFO, HEJ aǔ GEJ. Ĉiujn informojn pri IJF vi trovos en la pria retpaĝaro.
IJF 2011 okazos en Pornassio (Ligurio), de la 20-a ĝis la 26-a de aprilo |
La estraro de Itala Esperantista Junularo oficiale elektis lokon por Internacia Junulara Festivalo en 2011. La plej ŝatata renkontiĝo de Esperantio okazos de la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 en Pornassio, en la provinco de Imperia, en la norditala ĉemara regiono Ligurio. La festivala urbo facile atingeblas pertrajne kaj de Italio, kaj de la tuta Eŭropo. Jam eblas aliĝi rete! Ankaŭ eblos aliĝi dum JES kaj aliaj vintraj aranĝoj. (Plulegi...)
|
|
|