Novaĵoj en Ligurio - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la regiono Ligurio.

  IJF 2011 fermiĝas kun 72 partoprenantoj
Pornassio (IM), Ligurio, 2011-04-26

Fermiĝis kun 72 partoprenantoj Internacia Junulara Festivalo 2011. Dum la renkontiĝo elektiĝis la nova estraro de IEJ: Gianfranca Gastaldi (prezidantino), Tommaso Manzon (vicprezidanto), Elina Koryak (kasistino), Pierre Caliari (vickasisto), Michele Guerriero, Michael Boris Mandirola kaj Andrea Resta. Ĉiuj informoj haveblas en la estrara paĝo(Plulegi...)

  Paskferio en Italio: favora ŝanco por francoj, hungaroj kaj germanoj!
Pornassio (IM), Ligurio, 2011-02-07

Danke al interkonsento inter niaj landaj asocioj, se vi estas junulo el Francio, Hungario aǔ Germanio, vi havas la eksterordinaran eblecon partopreni al IJF senpage! Malkovru tuj kiel, kontaktante respektive JEFO, HEJ aǔ GEJ. Ĉiujn informojn pri IJF vi trovos en la pria retpaĝaro.

  IJF 2011 okazos en Pornassio (Ligurio), de la 20-a ĝis la 26-a de aprilo
Pornassio (IM), Ligurio, 2010-11-23

La estraro de Itala Esperantista Junularo oficiale elektis lokon por Internacia Junulara Festivalo en 2011. La plej ŝatata renkontiĝo de Esperantio okazos de la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 en Pornassio, en la provinco de Imperia, en la norditala ĉemara regiono Ligurio. La festivala urbo facile atingeblas pertrajne kaj de Italio, kaj de la tuta Eŭropo. Jam eblas aliĝi rete! Ankaŭ eblos aliĝi dum JES kaj aliaj vintraj aranĝoj. (Plulegi...)

  15-lingva koncerto de JoMo en Chiavari
Chiavari (GE), Ligurio, 2009-09-26

En Chiavari (Ligurio) okazis koncerto de JoMo, nome Jean-Marc Leclercq, franca esperantisto kiu listiĝis en la Gines-libro de Rekordoj, sursceniginte koncerton 26-lingvan. (Plulegi...)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia