| Arĥivo de novaĵoj | Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la provinco TN - Trento.
Internacia Junulara Festivalo en Italio: -1 monato! Rabatoj antaŭ la 15-a de marto! |
Ankoraŭ estas malpli ol unu monato antaŭ la Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperantista Junularo, kiu okazos en la belega regiono Trentino, en Italio, de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. La dua aliĝperiodo finiĝas la 15-an de marto! (Plulegi...)
Internacia Junulara Festivalo en Italio bonvenigas ankaŭ familiojn kun beboj kaj infanoj! |
Dum Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos je Pasko en la norditala regiono Trentino, estas antaŭvidita apartan novaĵon: ejo por junaj Esperanto-familioj kun geinfanoj. La infanejon prizorgos nia aktivulino Michela Concialdi, kaj ĝi konsistos el ludiloj, lernolibroj porinfanaj, sed ĉefe muziko kaj... amuziĝo! (Plulegi...)
IJF 2010 en Ronĉenjo (provinco de Trento): malfermiĝas la aliĝoj! |
La estraro de Itala Esperantista Junularo oficiale elektis lokon por Internacia Junulara Festivalo en 2010. La plej ŝatata renkontiĝo de Esperantio okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en Ronĉenjo (Roncegno), en la provinco de Trento. La festivala urbo facile atingeblas pertrajne kaj de Italio, kaj de Meza Eŭropo. Jam eblos aliĝi dum JES en Zakopane. Pliaj informoj kaj reta aliĝilo alvenos antaŭ jarfino. (Plulegi...)
IJF 2010 okazos en Ronĉenjo (provinco de Trento), de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo |
La estraro de Itala Esperantista Junularo oficiale elektis lokon por Internacia Junulara Festivalo en 2010. La plej ŝatata renkontiĝo de Esperantio okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en Ronĉenjo (Roncegno), en la provinco de Trento. La festivala urbo facile atingeblas pertrajne kaj de Italio, kaj de Meza Eŭropo. Jam eblos aliĝi dum JES en Zakopane. Pliaj informoj kaj reta aliĝilo alvenos antaŭ jarfino.
|
|
|