| Arĥivo de novaĵoj | Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la regiono Toskanio.
IEJ partoprenas komiksan foiron Lucca Comics 2011 |
Tiu ĉi novaĵo nur haveblas en la itala.
Esperanto en la komiksa foiro Lucca Comics & Games 2010 |
Refoje ĉijare la tradician foiron de komiksoj (kaj ne nur) Lucca Comics & Games partoprenos esperantista teamo. Estu bonvenaj en Luko (Lucca), Toskanio, de la 27-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro! (Plulegi...)
Esperanto-eldonejo en Pizo disponigas lokojn por lernoservistoj |
Ĉu vi ŝatus labori en dinamika kaj internacia medio? Ĉu vi deziras lerni pri projektado kaj efektivigado de eŭropskalaj projektoj? Disponeblas du lokoj por lernoservistoj ĉe la eldonejo Edistudio, en Pizo, jam agnoskita ejo por lernoservado de la universitato de Pizo. (Plulegi...)
Itala Esperanto-Federacio festas sian centjariĝon la 20-an de marto en Florenco |
Itala Esperanto-Federacio, la hejmo de ĉiuj italaj esperantistoj, festos la 20-an de marto 2010 sian centjariĝon per solena kunveno kunorganizita de la komunumo Florenco, kiu okazos sabaton la 20-an en la Salono de la Du Cent, en la historia Palazzo Vecchio. La aranĝo gajnis subtenon de la Itala Nacia Komisio por Unesko. (Plulegi...)
Esperanto ĉe la komiksa foiro Lucca Comics 2009: la rakonto de Francesca |
Ni volonte publikigas mallongan raporton de Francesca, kiu, kun aliaj junaj aktivuloj de IEJ, ebligis ankaŭ ĉijare la starigon de informiga budo pri Esperanto kaj pri esperantlingvaj komiksoj okaze de la itala komiksa festivalo Lucca Comics 2009. (Plulegi...)
Esperanto ĉe la komiksa foiro Lucca Comics 2009: la oficiala programo |
La specialaj eldonoj de la komiksoj Rat-Man kaj Diabolik en Esperanto estos prezentataj ĉe la esperantista budo en la Duka Palaco de Luko, dum la tuta komiksa foiro Lucca Comics 2009. Per Daniele Binaghi, estro de la tradukinta Projekto RoMEo, nun haveblas la oficiala kalendaro de E-eventoj en Luko. (Plulegi...)
Itala E-Junularo partoprenas la komiksan foiron Lucca Comics 2009 |
De la 29-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2009, Itala Esperantista Junularo partoprenos la komiksan foiron Lucca Comics 2009, en la toskania urbo Luko. La budo de IEJ situos en la Duka Palaco, inter la budoj de la aliaj asocioj. Estas antaŭviditaj, interalie, rapidaj surlokaj kursoj de Esperanto kaj subskribado de la komiksoj Rat-Man kaj Diabolik fare de la aŭtoroj! (Plulegi...)
|
|
|