| Arĥivo de novaĵoj | Estis serĉitaj la novaĵoj publikigitaj en la provinco VB - Verbano-Cusio-Osolvalo.
IEJ anoncas Montaran Junularan Semajnfinon de la 20-a ĝis la 22-a de majo |
Post la sukcesaj pasintjaraj Montaraj Junularaj Semajnfinoj (MJS), IEJ ankaŭ ĉijare anoncas montaran aranĝon. La renkontiĝo okazos de la 20-a ĝis la 22-a de majo en Montescheno, en Piemonto - facilege atingebla de eksterlando! (Plulegi...)
Furora sukceso de la maja Montara Junulara Semajnfino |
Tre sukcesis la 2-a MJS (Montara Junulara Semajnfino), esperanta renkontiĝo organizita de la IEJ-estraro en la belega urbeto Montescheno (VB), en la nordorienta Piemonto, ekde la 14-a ĝis la 16-a de majo 2010. (Plulegi...)
IEJ anoncas Montaran Junularan Semajnfinon de la 14-a ĝis la 16-a de majo |
Post la sukcesa pasintjara Montara Junulara Semajnfino (MJS), IEJ ankaŭ ĉijare anoncas montaran aranĝon. La renkontiĝo okazos de la 14-a ĝis la 16-a de majo en Montescheno, en Piemonto - facilege atingebla de eksterlando! (Plulegi...)
Finiĝas Montara Junulara Semajnfino, inaŭguriĝas nova estraro de IEJ |
Sukcese pasis, en la Alpoj inter la norditala regiono Piemonto kaj Svisio, la unua Montara Junulara Semajnfino (MJS), tritaga montgrimpa aranĝo mastrumata de la Itala Esperantista Junularo. Dum la aranĝo ankaŭ okazis la jara asembleo de IEJ, dum kiu estis aprobitaj la morala kaj financa raporto de la eksiĝanta estraro kaj estis elektita la nova estraro. (Plulegi...)
Eĉ pli bela ol IJF... IEJ anoncas MJS-n! |
Post la nuligo de IJF, kaj celante okazigi la jaran asembleon post mallonga tempo kaj samtempe antaŭenpuŝi novspecan E-renkontiĝon (jam delonge planita), IEJ oficiale anoncas sian M.J.S. - Montara Junulara Semajnfino. (Plulegi...)
|
|
|