| Arĥivo de novaĵoj | Eĉ pli bela ol IJF... IEJ anoncas MJS-n! |
Post la nuligo de IJF, kaj celante okazigi la jaran asembleon post mallonga tempo kaj samtempe antaŭenpuŝi novspecan E-renkontiĝon (jam delonge planita), IEJ oficiale anoncas sian M.J.S. - Montara Junulara Semajnfino.
La ejo • MJS okazos en Montescheno (provinco de Verbania, norda Piemonto, Italio), 750 metrojn super marnivelo, en domo (strato Progno, 11) disponigata de estrarano de IEJ. Disponeblas plimalpli 15 dormlokoj, kaj pliaj lokoj por memzorgantoj kun dormosako. La ejon ĉirkaŭas belegaj arbaroj, kaj estas antaŭviditaj pluraj eblecoj por promeni tra la montoj dum la festivalo. La plej proksima stacidomo, Villadossola, troviĝas 7 kilometrojn for; Domodossola troviĝas 15 kilometrojn for. La interesitoj povos ĝui aŭtomobilan trasportadon laŭ malgranda kotizo.
La tempo • MJS okazos dum la semajnfino ekde la 1ª ĝis la 3ª de majo 2009. Oni alvenos vendrede, kaj foriros dimanĉe (posttagmeze). La jara asembleo de IEJ okazos sabaton, la 2ª de majo 2009, je la naŭa kaj duono matene.
La kotizo • La aliĝkotizo nur celas repagi la elspezojn por manĝadoj, kaj egalas 25 eŭroj (20 eŭroj por tiuj, kiuj ne profitos la aŭtomobilan trasportadon).
La programo • MJS komencas per tagmanĝo, je la 1ª de majo; posttagmeze okazos ekskurso kaj "interkona posttagmezo", dum kiu okazos prezentadoj kaj rolludoj. Vespere, muziko kaj gufujo, kie eblos trinki teon kaj klaĉeti. Je la 2ª de majo okazos la jara asembleo kaj la ĉefa ekskurso; vespere okazos rolludoj, gufujo kaj la unua kunsido de la nova estraro. Je la 3ª de majo okazos la lasta ekskurso, kaj la programo finiĝos per tagmanĝo.
Aliĝo • Estos akceptataj aliĝoj el junuloj malpli ol 30-jaraĝaj; italaj neIEJanoj rajtos aliĝi loke. Je la 27ª de aprilo, depende de la kvanto de liberaj lokoj, estos akceptataj la aliĝoj de la plenkreskuloj, laŭ la ordo laŭ kiu ili alvenis al IEJ.
Partoprenu kun ni! Tuj kontaktu la retadreson ijf.admin@esperanto.it por aperi en la liston :-)
|
|
|