Finiĝas Montara Junulara Semajnfino, inaŭguriĝas nova estraro de IEJ - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Finiĝas Montara Junulara Semajnfino, inaŭguriĝas nova estraro de IEJ
Montescheno (VB), Piemonto, 2009-05-06

Sukcese pasis, en la Alpoj inter la norditala regiono Piemonto kaj Svisio, en Montescheno, ĉe Domodossola, la unua Montara Junulara Semajnfino (MJS), tritaga montgrimpa aranĝo mastrumata de Itala Esperantista Junularo.

Dum la aranĝo ankaŭ okazis la jara asembleo de IEJ, dum kiu estis aprobitaj la morala kaj financa raporto de la eksiĝanta estraro kaj estis elektita la nova estraro.

La nova prezidanto estas Michael Boris MANDIROLA.

La estraron konsistigas vicprezidanto Fabio BETTANI; kasisto Elina KORYAK; Alla KUDRYASHOVA; Francesca LOMELLO; Francesco LORENZON; Francesco MAURELLI.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia