| Arĥivo de novaĵoj | Itala Kongreso de Esperanto (Kasino, ĉe Romo, 08-28 - 09-03): aparte favoraj aliĝkondiĉoj por junuloj |
Ĉu la nuligo de la ĉijara IJF, pro la tertremo, fuŝis viajn planojn feriumi en Italio? Itala Esperanto-Federacio nun ebligas aparte rabatitan aliĝon al Itala Kongreso de Esperanto, okazonta en Kasino (mezvoje inter Romo kaj Napolo) fine de aŭgusto 2009. Por junuloj malpli ol 30-jaraĝaj, la taga kotizo por loĝado kaj manĝado estos nur 16 eŭroj!
La programo de la itala kongreso enhavas seminariojn kaj prelegojn, diskutrondojn kaj debatojn, sed ja ankaŭ amuzajn programerojn kaj ekskursojn al la belegaj ĉirkaŭaĵoj. La oficiala kongresa retejo, kun detalaj informoj pri la programo kaj la aliĝkondIĉoj, estas italakongreso.esperantoitalia.it.
Se vi deziras pliajn informojn pri la malmultekosta loĝebleco por junuloj, nepre kontaktu nian retpoŝtadreson: iej@esperanto.it.
|
|
|