Itala E-Junularo partoprenas la komiksan foiron Lucca Comics 2009 - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Itala E-Junularo partoprenas la komiksan foiron Lucca Comics 2009
Luko (LU), Toskanio, 2009-10-13

Ekde ĵaŭdo, la 29-a de oktobro, ĝis dimanĉo, la 1-a de novembro 2009, Itala Esperanto-Federacio kaj Itala Esperantista Junularo partoprenos per propra budo la festivalon Lucca Comics, tradicia komiksa foiro kiu okazas ĉiujare en la toskania urbo Luko. La esperantista informejo situos, samkiel dum la pasintaj jaroj, ene al la Duka Palaco, inter la informaj budoj de aliaj asocioj neregistaraj kaj volontulaj.

Ĉijare, la programo de nia budo antaŭvidas gravajn okazaĵojn. Andrea Rossetto, desegnisto de mallonga bildrakonto pri Rat-Man kaj Esperanto, kaj Palumbo kaj Castelli, aŭtoroj de la desegnoj kaj historio de Diabolik kiun IEJ eldonis antaŭ jarduono, vizitos la budon kaj markos per sia subskribo sur la komiksojn de la vizitantoj.

Estas cetere antaŭviditaj rapidaj kursoj de Esperanto, kaj dum la tuta periodo estos disdonataj informiloj kaj faldfolioj por la interesantoj. Ĉeestos, kompreneble, ankaŭ la junaj esperantistoj mem, kiuj deĵoros ĉe la budo kaj ĉe la ĉirkaŭaĵoj, por respondi la demandojn de la scivolemuloj kaj anonci la lastajn novaĵojn pri la antaŭvidita programo.

La retejo de IEJ publikigos konstante la plej freŝajn novaĵojn kaj ĝisdatigojn pri la esperantista programo ĉe Lucca Comics.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia