Esperanto ĉe la komiksa foiro Lucca Comics 2009: la oficiala programo - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Esperanto ĉe la komiksa foiro Lucca Comics 2009: la oficiala programo
Luko (LU), Toskanio, 2009-10-27

La specialaj eldonoj de la komiksoj Rat-Man kaj Diabolik en Esperanto estos prezentataj ĉe la esperantista budo en la Duka Palaco de Luko, dum la tuta komiksa foiro Lucca Comics 2009. Per Daniele Binaghi, estro de la tradukinta Projekto RoMEo, nun haveblas la oficiala kalendaro de E-eventoj en Luko.

Jen la komunikaĵo de Daniele Binaghi:

Projekto RoMEo, Itala Esperanto-Federacio kaj Itala Esperantista Junularo prezentos dum Lucca Comics & Games 2009, ĉe la esperantista budo en la Korto de la Svisoj, en la Duka Palaco de Luko, la du komiksojn kiuj celas konatigi la italan komiksan kulturon al alilandanoj per la internacia lingvo Esperanto: Rat-Man kaj Diabolik: la Reĝo de la Teroro. Ili tion faros per du renkontiĝoj kun la aŭtoroj de la verkoj:

- vendrede posttagmeze, je la 5-a, la Rat-Man-emuloj povos konatiĝi kun Andrea Rossetto, juna komiksartisto, aŭtoro kaj desegnisto de la bildstrieto "Rat-Man kaj Esperanto";

- sabate matene, je la 11-a kaj duono, estos oficiala renkontiĝo kun Alfredo Castelli, fama itala verkisto de komiksoj, kreinto de Martin Mystère kaj aŭtoro de la tekstoj de la renovigo de "La Reĝo de la Teroro", kaj Lorenzo "Lorenz" Altariva, prezidanto de la Klubo Diabolik.

Kunordigos la eventojn Daniele Binaghi, estro de Projekto RoMEo.

Ĉe la Esperanto-budo, krom la menciitajn komiksojn, eblos trafoliumi aliajn publikaĵojn en Esperanto, kaj ankaŭ ricevi informojn pri la lingvo, kreita fine de la 19-a jarcento de la polia okulkuracisto Zamenhof kaj ekde tiam disvastiĝinta tra la tuta mondo.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia