Esperanto ĉe la komiksa foiro Lucca Comics 2009: la rakonto de Francesca - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Esperanto ĉe la komiksa foiro Lucca Comics 2009: la rakonto de Francesca
Luko (LU), Toskanio, 2009-11-09

Ni volonte publikigas mallongan raporton de Francesca, kiu, kun aliaj junaj aktivuloj de IEJ, ebligis ankaŭ ĉijare la starigon de informiga budo pri Esperanto kaj pri esperantlingvaj komiksoj okaze de la itala komiksa festivalo Lucca Comics 2009.

"Ankaŭ ĉijare Esperanto, esperantistoj, Esperanto-komiksoj kaj Esperanto-informoj ĉeestis en la plej fama foiro pri bildstrioj kaj ludoj en la tuta Italio, kaj ege konata ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj: "Lucca Comics&Games".

Prizorgate de la ĉiam laŭdindaj kaj dankindaj Lukanoj kaj de aliaj (ne)junuloj el (ne)Toskanio, la Esperanto budo proponis informojn, muzikon, kalendaretojn, kolekton de bildstrioj ktp; ĉio, kompreneble, priesperanta aŭ esperantlingva. Kelkaj homoj venis, petis informojn, babiladis kaj promesis lerni la lingvon; multegaj prenis la informajn flugfoliojn kaj la kalendaretojn, kiujn ni disdonis en la ĉirkaŭaĵoj, kaj metis ilin en la poŝojn de siaj mirindaj, buntaj kaj fantaziaj komiksaj vestaĵoj.

Rimarkindas la ĉeesto de Andrea Rossetto (desegnisto de la historieto "Rat-man kaj Esperanto") kaj de Alfredo Castelli (aŭtoro de la reverkado de "Diabolik - La Reĝo de Teroro"), kiuj renkontis la publikon kaj subskribis kopiojn de la unuaj du eldonaĵoj de Projekto RoMEo: "Rat-Man: la rakontoj de Rat-Man tradukitaj en Esperanton" kaj la tute nova "Diabolik: La reĝo de la teroro". Ĉu venontjare oni prezentos la trian?"

Oni priparolas la okazintaĵojn ankaŭ en la itala forumo de Esperanto, ĉi-paĝe.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia