La itala nacia gazeto "La Repubblica" parolas pri Esperanto - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Eventeo - Novaĵ-retejo tutmonda
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
La itala nacia gazeto "La Repubblica" parolas pri Esperanto
Redaktejo, 2009-11-12

Ĵaŭdon, la 12-a de novembro 2009, la ĉefa itala taggazeto, "La Repubblica" ("La Respubliko"), publikigis dukolumnan artikolon pri Esperanto. Sub la titolo "Nun Esperanto renaskiĝas interrete", ĝi prezentis skizan sed precizan raporton pri la nuntempa uzado de Esperanto (ne nur en Interreto), kaj ankaŭ enhavis intervjuojn al samideanoj Renato Corsetti kaj Michela Lipari.

Subskribis la tekston, kiu aperis en la kulturaj paĝoj de la gazeto, la ĵurnalisto Dario Pappalardo.

Ora l'esperanto rinasce in Internet (La Repubblica)


La kerna aserto de la artikolo estas ke Esperanto, kvankam ne rapide disvastiĝinta laŭ la deziroj de siaj pioniroj, hodiaŭ travivas duan naskiĝon danke al la eblecoj disponigitaj de la modernaj komunikiloj, kiel Interreto. Por kapti la atenton de la leganto, la ĵurnalisto komencas per rekta mencio de la subskribkolektado por enkonduki Esperanton en usonajn lernejojn, kaj pri la abundo de esperantistaj paĝoj ĉe Tvitero, Jutubo kaj Vikipedio.

La artikolo evidentigas, ke Esperanto tutfacile lerneblas per Interreto danke al la retejo Lernu; ĝi ankaŭ substrekas la gravajn servojn ofertitajn rete de Itala Esperantista Junularo, kiu, ĉe la adreso iej.esperanto.it, proponas senpagan kurson de Esperanto per retpoŝto, listigas ĉiujn Esperanto-eventojn en Italio kaj vendas la esperantigojn de famaj italaj komiksoj. Rezulte de la mencio de la retadreso sur la gazeto, la retejo de IEJ spertis duobliĝon de la averaĝa kvanto da vizitoj, kaj pluraj homoj aliĝis la Esperanto-kurson tie proponitan.

La artikolo enhavas intervjuojn al Renato Corsetti, laŭ kiu la nombro da esperantistoj tutmonde kalkuleblas je 2-3 milionoj, kaj Michela Lipari, kiu substrekas la gravecon de lingva demokratio kaj ankaŭ mencias, por tiuj kiuj interesiĝas pri la kreinto Zamenhof, la eseon "Zamenhof-Strato", kiun ŝi mem tradukis en la italan kaj publikigis ĉe ne-esperantista eldonejo antaŭ kelkaj monatoj. S.ino Lipari ankaŭ mencias la uzadon de Esperanto ekster la Reto, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko kaj Ĉinio, en teatro kaj literaturo.

Fine, la artikolo skize resumas la lastajn proponojn pri la enkonduko de Esperanto kiel pontlingvo je eŭropa nivelo; ĝi rekte mencias la leĝproponojn de la eŭropaj parlamentanoj Gianfranco dell'Alba (en 2004) kaj Ljudmila Novak (dum januaro 2009).
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia