La 6-a EsperanTago okazos la 20-an de marto en la urbo Verĉelo! - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  La 6-a EsperanTago okazos la 20-an de marto en la urbo Verĉelo!
Verĉelo (VC), Piemonto, 2010-02-24

Sabaton, la 20-a de marto 2010, en la piemonta urbo Verĉelo okazos la 6-a EsperanTago. Ĉu vi ĵus konatiĝis al Esperanto? Ĉu vi jam perfekte parolas ĝin? Ambaŭokaze, venu amuziĝi kun ni! Atendas vin babilado, abundaj manĝaĵoj, serĉoj kaj surprizoj. Oni renkontiĝos je la 10-a matene en la fervoja stacidomo de Verĉelo, facilege atingebla. Kaj memoru: partopreno estas tute senpaga! Junaj italaj esperantistoj atendas vin!

Programo:
• 10: Alveno en Verĉelon - Bonvenigado de la partoprenantoj en la stacidomo;
• 11: Premiado de la konkurso "Esperanto, Verĉelo kaj Estonteco" en la Salono de la Komunuma Konsilantaro, en la Urbodomo;
• 13: Tagmanĝo kun la junaj partoprenantoj ĉe la restoracio Twenty;
• 15: Muzikumado en la restoracio;
• 17: Promenado en la historia urbocentro;
• 18: Ĝisado en la stacidomo.

Ankaŭ haveblas la oficiala afiŝo; pluinformiĝu ĉe iej@esperanto.it.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia