Itala Esperanto-Federacio festas sian centjariĝon la 20-an de marto en Florenco - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Itala Esperanto-Federacio festas sian centjariĝon la 20-an de marto en Florenco
Florenco (FI), Toskanio, 2010-03-04

Itala Esperanto-Federacio, la hejmo de ĉiuj italaj esperantistoj, festos la 20-an de marto 2010 sian centjariĝon per solena kunveno kunorganizita de la komunumo Florenco, kiu okazos sabaton la 20-an en la Salono de la Du Cent, en la historia Palazzo Vecchio. La aranĝo gajnis subtenon de la Itala Nacia Komisio por Unesko.

La titolo estos "Cent jaroj da Esperanto en Italio: por pli justaj kaj pacemaj rilatoj inter popoloj".

Kiaj ni estis...
9,00 - Malfermo kaj salutoj de la prezidanto de IEF
9,15 - Salutoj de la urbestro kaj aliaj lokaj gravuloj
9,30 - Salutoj kaj komentoj pri la florenca movado, fare de la prezidanto de la florenca E-grupo
10,00 - Massimo Rizzardini, Universitato de Milano: Inter avangardo kaj tradicio. Ideoj, bildoj kaj vortoj sojle de la 20-a jarcento.

11,00 - Kafo por ĉiuj!

Kiaj ni estos...
11,30 - Federico Gobbo, Universitato de Insubria, Interlingvistiko kaj esperantologio en Italio ante kaj onte.
12,00 - Paolo Valore, Universitato de Milano, InKoj. Projekto OJS de la Universitato de Milano.
12,30 - Nicola Minnaja, Komisio Allarme Lingua, Fremdaj lingvoj en la junulara ĵargono - enketo kadre de la Internacia jaro de Lingvoj.
13, 15 – Fabio Bettani, Itala Esperantista Junularo, novaj italoj kaj novaj projektoj: rigardo al la venonta jarcento de IEF.

13,30 - Debato, konkludoj kaj fermo.

Pliaj informoj haveblas ĉe fei@esperanto.it.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia