| Arĥivo de novaĵoj | Furora sukceso de la maja Montara Junulara Semajnfino |
Ekde la 14-a ĝis la 16-a de majo 2010 okazis la 2-a MJS (Montara Junulara Semajnfino), esperanta renkontiĝo organizita de la IEJ-estraro en la belega urbeto Montescheno (VB), en la nordorienta Piemonto: la sukcesa pasintjara sperto instigis IEJ repliki tiun-ĉi E-okazaĵon, kiu eniris plenrajte la ĉiujaran programon kutime pretigitan de la junaj italaj esperantistoj.
Sendube, la plej grava MJS-tago - alivorte, la plej kompleta kaj intensa - estis la dua, ĉar ĉiuj partoprenantoj atingis finfine la la renkontiĝejon dum la sabata mateno: la alveno de ĉiuj aliĝintoj al MJS ebligis komenci kaj plenumi la stimulajn grupajn spertojn kiuj okazis dum la tuta tago.
Fakte, okazis ekskurso tra la ĉirkaŭaj vilaĝeroj pli-malpli proksime de Montescheno, kaj tre agrabla montara pikniko dum necesa, refortiga paŭzo; post reveno al la loĝejo, malfrue en la posttagmezo, komenciĝis longa, riĉa kaj malferma estrarkunsido, kiu interrompiĝis por la vespermanĝo kaj rekomenciĝis poste. Dum la kunsido, oni aliris plurajn problemojn kaj decidojn, estantajn kaj estontajn.
Dimanĉe, dum la mateno, eblis al iuj kamparanumi kaj al iuj dommastrumi - kune kaj amuze, kompreninde! Dum la tagmanĝo oni konversaciis pri la E-movado, ĝia historio kaj ĝia nuna stato, per interesa kaj riĉiga opinia interŝanĝo, precipe por la neestraranoj (kondiĉo kiun anas eĉ la skribantino).
Poste, alvenis la adiaŭa kaj hejmrevena momento, kiu lasis en mi, kaj miaopinie ankaŭ en la ceteraj partoprenintoj al MJS, teruran nostalgion…
Ĝis la venontjara MJS!
Raportis: Sara Spanò
|
|
|