Esperanto-eldonejo en Pizo disponigas lokojn por lernoservistoj - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Esperanto-eldonejo en Pizo disponigas lokojn por lernoservistoj
Pizo (PI), Toskanio, 2010-10-19

Ĉu vi ŝatus labori en dinamika kaj internacia medio? Ĉu vi deziras lerni pri projektado kaj efektivigado de eŭropskalaj projektoj? Disponeblas du lokoj por lernoservistoj ĉe la eldonejo Edistudio, en Pizo, jam agnoskita ejo por lernoservado de la universitato de Pizo.

Ĉefaj trajtoj de la ideala kandidato:
- bonega regado de minimume du el la jenaj lingvoj: Esperanto, la itala, la angla, la franca, la germana
- iniciatemo kaj kapablo labori memstare, post taŭga antaŭpretiga periodo
- intereso pri eldonprojektoj, pri la mondo de neregistaraj kaj neprofitcelaj asocioj, pri interkulturaj kaj interlandaj projektoj

Avantaĝoj:
- vi ĝuos profesian lernosperton
- vi havos interlandajn kontaktojn kun kulturaj asocioj por pretigi komunajn projektojn
- vi kapablos pretigi eŭropajn kaj naciajn projektojn, kulturajn festivalojn, internaciajn seminarojn kaj tiel plu, kaj vi scios kiuj estas la ĉefaj vojoj por akiri subvenciojn
- vi ĝuos malgrandan elspezrepagon

Edistudio
Edistudio estas piza eldonejo fondita en 1977. Ĝi jam publikigis multenombrajn librojn, revuojn, kasedojn, KD-ojn kaj DVD-ojn, multaj el kiuj en la internacia lingvo Esperanto. Menciindas la eldonado de tradukitaj verkoj de famegaj verkistoj kaj poeziistoj, inter kiuj William Shakespeare, Giovanni Verga kaj Umberto Eco. Ĝi situas en la mezo de la piza ofickvartalo, en la lok. Montacchiello, kaj ĝi provizas laborejon taŭgan por gastigi lernoservistojn kaj kunvenojn inter pluraj partneroj.

Se vi interesiĝas, skribu al stage@edistudio.it, aldonante mallongan sinprezenton, motivaĵleteron kaj tabelo de studkariero (preferatas la formato Europass).
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia