Esperanto en la komiksa foiro Lucca Comics & Games 2010 - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  Esperanto en la komiksa foiro Lucca Comics & Games 2010
Luko (LU), Toskanio, 2010-10-22

Refoje ĉijare la tradician foiron de komiksoj (kaj ne nur) Lucca Comics & Games partoprenos esperantista teamo. Danke al interesiĝo de IEJ-anoj kaj de lokaj FEI-anoj, eblis refoje gajni la ŝancon starigi budon por prezenti la komiksaĵojn de Esperantujo, kaj aparte de Italio: oni fakte prezentos la novan komikson "Lupo Alberto - la unuaj bildstrioj kaj aliaj rakontoj el la bestobieno", eldonita de Edistudio kunlabore kun IEJ kaj CET, krom la jam konatajn komiksojn "Rat-Man" kaj "Diabolik", ĉiuj publikigitaj kadre de projekto RoMEo.

La Esperanto-budon ankaŭ partoprenos, vendredon la 27-a de oktobro je la proksimuma horo 15:30, Andrea "Grillo" Grillenzoni, aŭtoro de originala desegnaĵo publikigita en Lupo Alberto omaĝe al Esperanto, kaj jam konata en la esperantista medio pro siaj bildstrioj publikigitaj en la revuo de Itala Esperanto-Federacio. Grillo estos je dispono de la publiko por subskribi komiksojn.

Do memoru pri la partoprenado de Esperanto en Lucca C&G, de la 27-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2010, ĉe la Esperanto-budo en la Korto de la Svisoj en Luko.

(Daniele BINAGHI)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia