IEJ anoncas Montaran Junularan Semajnfinon de la 20-a ĝis la 22-a de majo - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Arĥivo de novaĵoj
  IEJ anoncas Montaran Junularan Semajnfinon de la 20-a ĝis la 22-a de majo
Montescheno (VB), Piemonto, 2011-04-29

Post la sukcesaj pasintjaraj Montaraj Junularaj Semajnfinoj (MJS), IEJ ankaŭ ĉijare anoncas montaran aranĝon. La renkontiĝo okazos de la 20-a ĝis la 22-a de majo en Montescheno, en Piemonto - facilege atingebla de eksterlando!

La ejo • MJS okazos en Montescheno (provinco de Verbania, norda Piemonto, Italio), 750 metrojn super marnivelo, en domo (strato Progno, 11) disponigata de estrarano de IEJ. Disponeblas plimalpli 15 dormlokoj, kaj pliaj lokoj por memzorgantoj kun dormosako. La ejon ĉirkaŭas belegaj arbaroj, kaj estas antaŭviditaj pluraj eblecoj por promeni tra la montoj dum la festivalo. La plej proksima stacidomo, Villadossola, troviĝas 7 kilometrojn for; Domodossola troviĝas 15 kilometrojn for. La interesitoj povos ĝui aŭtomobilan trasportadon laŭ malgranda kotizo.

La tempo • MJS okazos dum la semajnfino ekde la 20ª ĝis la 22ª de majo 2011. Oni alvenos vendrede (vespere), kaj foriros dimanĉe (posttagmeze).

La kotizo • La aliĝkotizo nur celas repagi la elspezojn por manĝoj, kaj egalas 20 eŭrojn.

La programo • MJS komenciĝas per vespermanĝo, je la 20ª de majo. Vespere okazos muziko kaj gufujo, kie eblos trinki teon kaj klaĉeti. Je la 21ª de majo okazos la ĉefa montara ekskurso; vespere okazos rolludoj, gufujo kaj malfermita kunsido de la estraro de IEJ. Je la 22ª de majo okazos la lasta ekskurso, kaj la programo finiĝos per tagmanĝo.

Aliĝo • Estos akceptataj aliĝoj el junuloj malpli ol 30-jaraĝaj, ĝis elĉerpiĝo de la lokoj. Italianoj devas esti anoj de IEJ, aŭ ĉiuokaze aliĝi surloke. Depende de la kvanto de liberaj lokoj, oni akceptos ankaŭ aliĝojn de la plenkreskuloj (pli ol 30-jaraĝaj), laŭ la ordo laŭ kiu ili alvenis al IEJ.

Partoprenu kun ni! Tuj kontaktu la retadreson iej@esperanto.it por pluinformiĝi kaj aliĝi :-)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia