| Arĥivo de novaĵoj | Asembleo de IEJ en Mazaradelvalo |
La estraro de Itala Esperantista Junularo proklamas Eksterordinaran Asembleon je la 20-a de aŭgusto 2012, je la 16-a horo, en la salono Abato de la kongresejo de la 79-a Kongreso de Esperanto en Italujo, tio estas Hotelo Hopps, via Giacomo Hopps 29, Mazara del Vallo. La tagordo temas pri elektado de nova prezidanto. Memorindas, ke ankaŭ eblas voĉdoni delege.
|
|
|