| RSS-fluo |
La novaĵoj de Itala Esperantista Junularo ankaŭ trafoliumeblas per RSS-fluo (Really Simple Syndication, aŭ "Vere Simpla Abonrilato"). Temas pri teĥniko, kiu ebligas tujan ricevadon de la ĵus publikigitaj novaĵoj en sian komputilon, per poraj programoj aŭ retaj servoj. Tiel la aboninto ĉiam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpaĝojn por kontroli ĉu estas ĝisdatigoj. Tiuj, kiuj mastrumas blogon aŭ retejon, povas ankaŭ profiti la RSS-fluon por facile publikigi la lastajn novaĵojn de IEJ en siaj paĝoj.
La retadreso de nia RSS-fluo en Esperanto estas:
http://iej.esperanto.it/rss-eo.php
Algluu la adreson en vian RSS-legilon, aŭ klaku ĝin por atingi la legeblecojn proponitajn de via retumilo.
Ĉu vi regule vizitas vian agorditan ekpaĝon ĉe iGoogle (http://www.google.com/ig)? Nun eblas pliriĉigi ĝin per la novaĥoj de IEJ. Serĉu la ligilon "Add feed or gadget", kaj algluu la adreson de nia RSS-fluo, indikita ĉi-supre.
|
|
|