"Nova Sento in Rete" n. 106 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 106     1999-11-28
> Internacia Seminario en Wetzlar
> Limdatoj por la novjaraj arangxoj en Germanio
> Pasporta servo: lasta ebleco aligxi
> Libri scontati per gli esperantisti
> Nova Kompakt-disko de Eurokka
> Dissendolistoj tutmonde
> Retposxt-programo - ankaux E-e
> El franca leganto: korespondi deziras kaj ebleco gastigi en Alsaco


  Contenuto
Internacia Seminario en Wetzlar

La 43-a Internacia Seminario (IS) okazos inter 27.12.1999 kaj 03.01. 2000 en la historia germana urbo Wetzlar organizate de Germana Esperanto-Junularo. La arangxo atendas do partoprenantojn el la pli junaj generacioj kvankam ankaux cxiamjunuloj povas gxui la etoson de la esperantista junularo.

La programo estas tre ricxa kaj amuza. Preskaux de mateno gxis mateno okazos diversaj interesaj programeroj por kunesti, babiladi, diskuti, ktp.

Cxiunokte okazas diskoteko kaj ne forgesu la faman bufedon de la arangxo.

La partoprenantojn atendas rigardinda urbo kaj cxirkauxajxo kaj okazos ankaux ekskurso al la grandega kaj bela urbo Frankfurt am Main. Dum la organizajxo okazos la transiro al la jaro 2000. La organizantoj preparas grandegan silvestran feston...Informigxi kaj aligxi eblas cxe:

Norbert Piechotta, Randellstr. 3,DE-85540 Haar, Germanio

Rete: is.admin@esperanto.de

IS-pagxo: http://www.esperanto.de/is/1999/is992000.htm

(el Eventoj-174, retposxta versio)

_________________________

La Internacia Seminario è un incontro giovanile organizzato dai giovani esperantisti tedeschi per festeggiare l'anno nuovo. È certamente un'esperienza divertentissima per chi vuole conoscere meglio il mondo esperantista giovanile ed internazionale.

Dall'Italia orientale parte un autobus (vedi articolo seguente); da occidente partono invece varie macchine di giovani partecipanti.

Per ulteriori info contattare la redazione di Nova Sento

Framerio



Limdatoj por la novjaraj arangxoj en Germanio

La 30-an de novembro finigxas la antauxlastaj periodoj por aligxi al 43-a Internacia Seminario en Wetzlar kaj 16-a Internacia Festivalo en Munster okazontaj 27.12.1999-03.01.2000. Post tiu dato altigxas ankaux la prezo de la vojagxo per komuna auxtobusa karavano al tiuj arangxoj, organizata de Orbis Pictus.

Por cxiuj pliaj informoj rilate al ambaux arangxoj kontaktu:

ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx

Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste

tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it



LASTA EBLECO ALIGxI!

PASPORTA SERVO SURVOJE AL 1000 GASTIGANTOJ

La limdato de Pasporta Servo jam pasis, sed eblas ankoraux aligxi dum novembro, kiam ni traktadas la aligxilojn, produktas la mapojn kaj kompilas la adreslibron. Gxis nun (re)aligxis cx. 950 gastigantoj el 76 landoj por eldono 2000. Mankas ankoraux 50 gastigantoj por atingi nian celon: 1000 gastigantoj en eldono 2000.

190 GASTIGANTOJ DE ELDONO 1999 NE JAM KONFIRMIS POR ELDONO 2000!

Kontrolu la liston je < http://home.wxs.nl/~lide/ps/ps_konf2000.htm >. Se mankas gastigantoj en tiu listo kiujn vi konas, instigu ilin konfirmi rapidege! Tiu kiu ne konfirmas antaux la unua de decembro NE aperos en eldono 2000.

Tiu kiu ankoraux volas farigxi gastiganto, fulmrapide plenigu la aligxilon en nia hejmpagxo (vd. sube). Tie ankaux haveblas pli da informoj pri Pasporta Servo.

Derk Ederveen,

kompilanto de Pasporta Servo

pasporta-servo@esperanto.org

________________________

Il Pasporta servo è un servizio della Gioventù Esperantista Mondiale che prevede la possibilità di essere ospitati gratuitamente da quasi 1000 esperantisti in tutto il mondo.

In Italia le persone che hanno confermato la loro disponibilità ad ospitare stranieri sono le seguenti:

Castel di Judica: s-ro Franco LA SPINA, 2g, 3t, 4p, 0f, SxANGxO

Mantova: s-ino Laura BRAZZABENI, 2g, 2t, 4p, 0f, SxANGxO

Molinella: s-ro Jorge TARDUCCI, 2g, 2t, 5p, 0f, SxANGxO

Vicenza: s-ino Lucia PESAVENTO-RANDO, 2g, 5t, 4p, 0f, SxANGxO

Narni: s-ro Gabriele AQUILINA, 2g, 3t, 3p, 0f, KONFIRMO

Padova: s-ro Michele BONDESAN, ?g, ?t, 4p, 0f, SxANGxO

Padova: s-ro Giancarlo RINALDO, 1g, 2t, 5p, 0f, SxANGxO

Pegognaga: s-ro Aldo SIMONAZZI, 2g, 2t, 3p, 0f, SxANGxO

Pisa: s-ro Dario BESSEGHINI, 3g, 7t, 4p, 0f, KONFIRMO

Roma: s-ro Valerio VITULLO, 2g, 3t, 4p, 0f, KONFIRMO

Salorno / Salurn: s-ro Pier Luigi SIMARI, 2g, 3t, 4p, 0f, SxANGxO

Tavoleto: s-ro RÃ1/4diger SACHS, 2g, 3t, 4p, 0f, SxANGxO

Torino: s-ro Francesco AMERIO, 3g, 3t, 5p, 0f, SxANGxO

Se volete aderire all'iniziativa iscrivetevi IMMEDIATAMENTE (sono gli ultimi giorni disponibili) presso il sito: http://home.wxs.nl/~lide/aligxilo.txt o chiedete informazioni alla redazione di Nova Sento.

Framerio



LIBRI SCONTATI PER GLI ESPERANTISTI

Una recensione in rete di un nostro Microbo!

(http://www.stradanove.net/news/testi/index/libri.html )

Il nostro catalogo elettronico con informazioni sui nostri testi multiculturali, di filosofia, spiritualità, narrativa, ecc. e su vari eventi e iniziative: < http://www.kaleidon.it/fara >

Offerta: agli esperantisti, per l'acquisto di almeno 6 volumi a scelta del nostro catalogo, sconto del 30%. Menzionate questa "offerta esperantisti sconto 30% (6 vol.)". Buona lettura!

Alessandro Ramberti

< fara@kaleidon.it >



NOVA KOMPAKT-DISKO

Survoje al la dua jarmilo kun La KOMPANOJ

Kolekto 2000 alproksimigxas de neelturnigxebla dato kaj jen aperas la 8a Kodisko anoncante tiel la baldauxan finon de la kolekto.

Ni ne parolos pri la antauxaj diskoj sed apud la grandaj majstroj Jacques Yvart kun sia disko " kantas Georges Brassens " kaj plej laste Kajto sub " Masko " la amatora kanto-trupo La Kompanoj alportas sian verkon por pliricxigi la kanzonecan Esperanto-kulturon ; ni danku ilin pro tiu jarfina donaco....

Pasintan jaron dum la Universala Kongreso en Montpellier en la spektaklo "Velado renkonte al Georges Brassens kaj aliaj francaj kanzonistoj", La Kompanoj sin konigis antaux la internacia spektantaro. CXi-lasta povis gxui tipe franc-stilajn kanzonojn.

Hodiaux kadre de "Kolekto 2000" aperas KD entenanta nur originalajn kanzonojn kiuj fontas el la Velado, kaj ankaux el antauxaj spektakloj.

La Kompanoj "survoje" ebligos al vi konatigxi kun siaj vidpunktoj pri kontrauxrasismo, humuro kaj amo.

Tiu KD, kiel mejlosxtono markas novan etapon sur ilia vivovojo.

Survoje disponeblas cxe la kutimaj libroservoj aux rekte cxe Vinilkosmo, same kiel la aliaj ko-diskoj de Kolekto 2000 po 79 FRF (12,05 euxroj) + 20 FRF (3,05 euxroj) por sendokostoj al Euxropo (aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin). Kostoj por aboni la tutan kompletan Kolekto 2000 (10 kodiskoj) estas: 600 FRF (91,50 euxroj) + 200 FRF (30,50 euxroj) por la sendokostoj.

La du aperontaj enkadre de Kolekto 2000 (kaj lastaj) estos la kodiskoj de Kore (varietea rok-gruvo), kaj tiu de Kaj Tiel Plu; la kataluna popolmuzika bando fermos la kolekton.

Post Kolekto 2000 aliaj projektoj preparigxas por dauxre gxojigi vian muzikemon, tiel vi povos malkovri tre baldaux subgrundan Esperanto-kompil' prezentanta bandojn punkajn, hardkorajn, grincajn, trasxajn, ktp... kuneldonita de La Blua Papilio kaj Vinilkosmo.

Sekve planatas kadre de alia projekto teknoa kompil' kaj alia rep-hiphopa sen forgesi alian serion kun Dolcxamar, Martin Wiese, Tarcisio Lima, La Mevo, ktp....

Mendojn de ko-diskoj, Rok-gazet'-abonojn, inform- kaj katalogpetojn direktu al:

Vinilkosmo *Esperanto-Muzik-Prod.*, FR-31450 Donneville, Francio

Tel/faks :+33 5 61 81 95 65, Faks : +33 5 34 66 04 15,

Retadres. : vinilkosmo@esperanto.org , aux rok-gazet'@esperanto.org

vizitendaj TTT-ejoj de :

Rok-gazet' : http://www.sciuro.demon.co.uk/rokgazet

KAFE : http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo

KEF : www.esperanto.fi/kef2000.html

La direktoro de Vinilkosmo

Floréal Martorell



Dissendolistoj tutmonde

Lastatempe aperis multaj novaj interretaj dissendolistoj kaj babiladlistoj. Pli-malpli kompletan liston pri ili oni povas trovi cxe:

http://users.glo.de/~gi30995/interreto.html#diss

http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html#dissendlist

http://www.egroups.com/group



Retposxt-programo - ankaux E-e

"Lingomail" estas suficxe bona multlingva retposxt-programo.

Uzante gxin, oni povas sendi pli ol 30 lingvojn, ecx miksitan en unu sola retposxt-mesagxo. Ni uzis gxin en mia laborejo.

Mi plendis al la auxtoro por la manko de Esperantaj literoj. Li respondis, demandis pri la specialaj literoj, kaj post kelkaj monatoj li aldonis Esperanton.

La programo estas trovebla en la adreso: http://www.lingomail.com

Estus bone, se la programistoj ricevos ian reagon ankaux de aliaj samideanoj.

Ecx pli bone, se iuj gazetoj aux radiostacioj recenzos la programon, kaj sendos gxin al la programistoj.

Kaj plie, ni devas lerni cxiam demandi pri Esperanto, postuli la eblecon uzi gxin. Se ni ne hontas, sed sen fari longan kaj tedan propagandon, simple petas tian eblecon, kelkfoje la respondo estos bona.

Cvi Solt

Kibuc Gaaton, Israel

< cvi@esperanto.nu >

(el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)



el franca leganto

KORESPONDI DEZIRAS INFANOJ EL FRANCIO KAJ EBLECO GASTIGI EN ALSACO

Kara Francesco,

Mi bone kaj regule legas viajn mesagxojn (Reta Bulteno NS). Mi dankas vin pro via laboro.

Mi tre sxatas legi gxin , cxar mia edzino kaj mi estas italdevenaj (de gepatroj) kaj interesigxas pri la Esperanto movado en Italio .

Due mi havas gemelojn LINO kaj LUCA baldaux 5 jaroj , kiuj satus havi kontaktojn kun italaj esperantistaj junul(in)oj , por korespondi kaj resti en kontakto kun la itala kulturo , helpe de la gepatroj , kaj post kelkaj jaroj renkontigxi en Italio aux Francio, por praktiki esperanton kaj italan lingvojn.

Eble hazarde estas interesuloj ?

Adreso : BASSO Lino aux BASSO Luca 9,Rue P. Doumer F-68920 WINTZENHEIM Francio.

Poste: Cu ekzistas infan-lernejo (en itala : "asilo" ) ,kun la nomo "Lernejo Cielarka" (arcobaleno) en franca "Arc-en-ciel" ? Mi satus ricevi adreson de ili . (Cxar ilia lernejo nomigxas tiel , kaj la lernejo sercas kontakton kun sam-noma lernejo ).

Se esperantistaj gejunuloj vojagxas tra mia regiono ALZACO (Colmar), ili estas bonvenaj ce nia hejmo, post interkonsento.

Kun samideanaj kaj amikaj salutoj.

Basso Michele

Uea delegito en Colmar

Francio

100623.3022@compuserve.com
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia