"Nova Sento in Rete" n. 122 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 122     2000-02-24
> Donu sxancon al la paco: venu al meza oriento
> Kubaj esperantistoj denove antaux la kameraoj
> Novita' sui crediti formativi
> Giancarlo Fighiera en la Malferma Tago de UEA - Rotterdam
> Radio kaj cxirkauxe
> Korespondi deziras afrika knabino


  Contenuto
DONU SxANCON AL PACO. VENU AL LA MEZA ORIENTO!

Zamenhof iam parolis pri "sxipo, kiu portis la admiralan flagon sur la masto". Tiun sxipon oni nomas en Esperanto kaj "flag-sxipo" (laux la angla modelo) kaj "admirala sxipo" (laux la euxrop-kontinenta modelo).

Se al tio oni aldonas ke "admiralo" estas arab-devena vorto en Esperanto ["al-amir" = la estro (de la maro)], ni jam trovigxas en la Meza Oriento kaj en la tuta problemaro de la Universala Kongreso en Telavivo.

Laux la jxargono de Unesko "flag-sxipa evento" estas io, kion en Esperanto ni pli klare nomus "voj-montra evento". La fakto ke Unesko decidis doni al la Universala Kongreso en Telavivo la rajton esti unu el tiuj "voj-montraj eventoj" de la jaro 2000-a, "la Internacia Jaro de Kulturo de Paco", ankaux estas en si mem fakto voj-montra por la esperantistoj.

Same voj-montra estas la fakto, ke reprezentanto de Unesko decidis mem paroli pri tiu temo dum la UK, kaj la fakto, ke la estraro de UEA dedicxis la kongresan temon al "Lingvo kaj Kulturo de Paco".

Kiel vi vidas "paco" estas la centra elemento de cxi tiu kongreso.

Se oni multe parolas pri "paco", la kialo estas ke paco ankoraux ne ekzistas en la mondo kaj precipe ne en la Meza Oriento.

Oni devas dauxre strebi por konservi pacon. Gxi ne estas situacio, kiu mem-konservas sin. Tiu strebado estas unu el la gravaj elementoj de la agado de esperantistoj. Ne necesas doni detalojn, cxar cxiu, ankaux novaj esperantistoj, jam auxdis pri la kunligo inter Esperanto kaj paco, almenaux oni auxdis, ke "nia diligenta kolegaro en laboro paca ne lacigxos".

Paco, aliflanke, kiel mi jam aludis, postulas penan intertraktan laboron, cxar cxiu konsentas pri la gxenerala principo ("Paco kaj Esperanto estas bonaj aferoj"), sed tiu konsento tuj malaperas kiam oni venas al konkretajxoj ("Por atingi pacon, vi devas pagi plimulte vian benzinon", "Por lerni Esperanton vi devas acxeti lernolibron kaj trastudi gxin").

En la kazo de la Meza Oriento la situacio estas tiom komplika, ke apenaux homoj ekster tiu regiono komprenas gxin.

La facilaj skemaj ideoj, kiel "Israelo estas lando moderna kaj demokratia", "Israelo estas lando agresema, kiu ne respektas la homajn rajtojn", "Araboj estas cxiuj teroristoj", "Araboj estas cxiuj viktimoj de la usona politiko pere de Israelo", ne eltenas komparon kun la surloka realo.

La partoprenantoj en la UK povas mem sperti la situacion kaj formi al si personan jugxon. En cxies argumentoj estas parta vero kaj parta malvero.

Cxiuj pravas kaj cxiuj malpravas.

Gxuste pro tio la debatoj dum la UK ebligos senkasxan komparon de tiuj vidpunktoj. Se vi partoprenos, vi rajtos finfine demandi la israelajn esperantistojn pri faktoj kaj opinioj, kaj vi rajtos formi al vi la viajn, preter la simpligitaj opinioj, kiujn pusxas al vi la amas-komunikiloj.

Se vi partoprenos vi havos la eblecon ankaux renkonti la alian flankon, la arabojn kaj en Israelo kaj ekster gxi, kaj ankaux ilin vi povos demandi pri faktoj kaj opinioj. Cxirkaux la kongreso estas pluraj eventoj (antaux-kongresaj ekskursoj, seminario en Amano de arabaj esperantistoj, ktp.), kiuj ebligos al la kongresanoj kompari la vidpunktojn de la du flankoj.

Nia deziro estas, ke la esperantistoj kontribuu per sia cxeesto kaj per siaj ideoj al la pac-procedo, kiu, preskaux kiel la Esperanto-movado mem, stagne antauxeniras. Ni estos tie por diri, ke tiu procedo devas antauxeniri (kaj vi vidos, ke granda procentajxo de la israela logxantaro samopinias, same kiel samopinias granda procentajxo de la araba logxantaro de la cxirkauxaj landoj).

Kompreneble ni ankaux lernos pri lingvo, la nov-hebrea, kies revivig-procedo estas la plej simila inter cxiuj lingvaj fenomenoj al la vivig-procedo de Esperanto mem: de libra lingvo al vera lingvo, kaj ni ankaux lernos pri la araba lingvo, kiu nature prezentas skemecajn trajtojn, el kiuj planlingvistoj (kaj verkantoj de pli-malpli plenaj vortaroj) povos multon lerni.

Ni ankaux lernos pri la socilingvistika situacio en la Meza Oriento, kaj pri gxia ebla kontribuo (kaj malkontribuo) al la pac-procedo, ekzemple, cxu vi scias ke en jordanaj universitatoj oni instruas la nov-hebrean?

Same malmultaj scias, ke la instruado de la araba en israelaj lernejoj estas vasta kaj oni intencas pliefikigi gxin, malgraux la premo de la angla.

Ne estas mia intenco paroli en cxi tiu artikoleto pri la mult-kultureco kaj mult-lingveco de la regiono, nek pri gxiaj turismaj allogajxoj, sed pri tiuj aliaj raportis jam abunde.

Mi volas nur diri, fine, ke, kvankam Israelo estas lando, kiu per sia nura nomo tuj elvokas fortan simpation aux fortan malsimpation, vi ne rajtas simpatii aux malsimpatii sen rektaj informoj. Tiujn vi povos akiri per partoprenado en la unua grandskala Esperanto-eventoj en tiu regiono. La kongreso en Telavivo ne estas nur kongreso en Israelo, gxi estas kongreso, kiu ebligos al vi koni la tutan Mezan Orienton.

Rimarku, fine, ke, cxar esperantistoj (malgraux cxiuj babiloj) vere interesigxas unuarange kaj profunde nur pri disvastigado de Esperanto, kongreso en la Meza Oriento estas ankaux maniero alporti Esperanton al la tuta regiono. Mi komencas ricevi en la ret-posxta listo mesagxojn en vera Esperanto de veraj araboj, kaj la unuaj kontaktoj inter israelaj kaj arabaj esperantistoj komencigxas. Vi eble memoras ke en Montpeliero, vi decidis ke Esperanto estu ponto en cxiuj komplikaj situacioj ankaux inter la nordo kaj la sudo. Tio en la Meza Oriento ekokazas inter mil malfacilajxoj. Venu por helpi ankaux pri tio, kio en sia maniero estos originala kontribuo al la pac-procedo.

Renato Corsetti

< uea@inter.nl.net >



DENOVE ANTAUX LA KAMERAOJ

Hodiaux aperis antaux la televidaj kameraoj S-ro Juan Ramón Rodríguez, Gxenerala Sekretario de Kuba Esperanto-Asocio. denove kiel gasto de la populara, tagmeza televidprogramo "TeVeré".

Tiu naciatinga programo, kies nomo estas vortludo pri la. literoj TV - televido - kaj la esprimo "mi Vin vidos", estas tre populara kaj sxatata, cxar krom anonci la programojn de la tago, cxiam prezentas interesajn temojn pri kulturo, medicino, asocioj, ktp.

La rea apero de estrarano de KEA cxe tiu programo sxuldigxas kaj al la bonaj laborrilatoj kun la tieaj respondeculoj kaj al la prestigxo akirita de KEA en eksterasociaj kaj kulturaj rondoj.

Tri estis la temoj tusxitaj de S-ro Rodríguez: la rezultoj de la jxus okazinta 17-a Nacia Komitatkunsido de KEA (Bv. vidi antauxan mesagxon a la listo), la nuntempa poresperanta agado en Kubo kaj la asocia partopreno en la 10-a Internacia Konferenco pri Lingvistiko kaj Literaturo en Santiago de Kubo. Li vigligis siajn vortojn per montrado de fotoj.

Alberto García Fumero

Kuba Esperanto-Asocio

kubesp@ip.etecsa.cu

(el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)



NOVITÀ SUI CREDITI FORMATIVI

Comunico che è uscita la nuova ordinanza ministeriale che considera anche i crediti formativi per gli esami di maturità. Si tratta precisamente della "Ordinanza Ministeriale" n. 31 prot. 1260/A34 del 4/2/2000. L'art. che interessa è il n. 9.

ART. 9

CREDITI FORMATI VI

1. Per l'anno scolastico 1999/2000, valgono le disposizioni di cui all'apposito Decreto Ministeriale previsto dall'art. 12 del Rego1amento.

2. La documentazione relativa ai crediti formativi deve pervenire all'istituto sede di esame entro il 15.05.2000 per consentirne l'esame e la valutazione da parte degli organi competenti. È ammessa l'autocertificazione. ai sensi e con le modalità di cui al DPR n.40311998, nei casi di attività svolte presso pubbliche amministrazioni. 3. Qualora gli esami preliminari siano prima del 15 maggio i candidati esterni devono essere opportunamente informati perché possano presentare gli eventuali crediti formativi prima della data fissata per l'inizio degli esami stessi.

Accluso anche il citato art. 12 del regolamento del nuovo esame di stato DPR 23 luglio 1998 n. 323:

Art. 12

(Crediti formativi)

1. (Regolamento) Ai fini previsti dal presente regolamento, il credito formativo consiste in ogni qualificata esperienza, debitamente documentata, dalla quale derivino competenze coerenti con il tipo di corso cui si riferisce l'esame di Stato; la coerenza, che può essere individuata nell'omogeneità con i contenuti tematici del corso, nel loro approfondimento, nel loro ampliamento, nella loro concreta attuazione, è accertata per i candidati interni e per i candidati esterni, rispettivamente, dai consigli di classe e dalle commissioni d'esame. I consigli di classe e le commissioni d'esame potranno avvalersi, a questo fine, del supporto fornito dall'amministrazione scolastica e dall'Osservatorio di cui all'articolo 14. Il Ministro della pubblica istruzione individua le tipologie di esperienze che danno luogo al credito formativo con proprio decreto.

2. (Regolamento) Le certificazioni comprovanti attività lavorativa devono indicare l'ente a cui sono stati versati i contributi di assistenza e previdenza ovvero le disposizioni normative che escludano l'obbligo dell'adempimento contributivo.

(Regolamento) Le certificazioni dei crediti formativi acquisiti all'estero sono convalidate dall'autorità diplomatica o consolare.

Per finire può essere utile pure Il DECRETO MINISTERIALE N. 452 del 12 novembre 1998, dove sono illustrate le caratteristiche delle esperienze che possono dare luogo ai crediti formativi.

Decreto Ministeriale n. 452

Roma, 12 novembre 1998

Decreto ministeriale concernente l'individuazione delle tipologie di esperienze che danno luogo ai crediti formativi.

IL MINISTRO DELLA PUBBLICA ISTRUZIONE

VISTA la legge 10 dicembre 1997 n. 425 avente ad oggetto "Disposizioni per la riforma degli esami di Stato conclusivi dei corsi di studio di istruzione secondaria superiore"

VISTO il Regolamento applicativo della citata legge, emanato con DPR 23 luglio 1998 n. 323,

VISTO in particolare l'art. 12 del suddetto Regolamento, concernente i crediti formativi;

CONSIDERATO che i menzionati crediti, consistenti in qualificate esperienze, debitamente documentate, devono risultare coerenti con gli obiettivi educativi e formativi del tipo di corso cui si riferisce l'esame;

CONSIDERATO che i consigli di classe e le commissioni d'esame possono avvalersi ai fini suddetti del supporto fornito dall'Amministrazione scolastica e dall'Osservatorio di cui all'art. 14 del citato Regolamento emanato con DPR 23 luglio 1998 n. 323

CONSIDERATO che ai sensi dell'art. 12 del Regolamento il Ministro della Pubblica Istruzione procede con proprio decreto alla individuazione delle tipologie di esperienze che danno luogo ai crediti formativi;

VALUTATA l'opportunità di recepire e applicare anche con riferimento alla materia dei crediti formativi l'indicazione di gradualità con la quale il legislatore ha inteso caratterizzare le innovazioni previste dalla citata legge 10 dicembre 1997 n. 425:

DECRETA

Art. 1

(Oggetto)

1. Le esperienze che danno luogo all'acquisizione dei crediti formativi, di cui all'art. 12 del Regolamento citato in premessa, sono acquisite, al di fuori della scuola di appartenenza, in ambiti e settori della società civile legati alla formazione della persona ed alla crescita umana, civile e culturale quali quelli relativi, in particolare, alle attività culturali, artistiche e ricreative, alla formazione professionale, al lavoro, all'ambiente, al volontariato, alla solidarietà, alla cooperazione, allo sport.

2. La partecipazione ad iniziative complementari ed integrative non dà luogo all'acquisizione dei crediti formativi, ma rientra tra le esperienze acquisite all'interno della scuola di appartenenza, che concorrono alla definizione del credito scolastico.

3. Per i candidati esterni si tiene conto anche del possesso di altri titoli conseguiti al termine di corsi di studio di livello pari o superiore.

Art. 2

(Valutazione)

1. I consigli di classe per i candidati interni e le commissioni d'esame per i candidati esterni, nella loro autonomia, fissano i criteri di valutazione delle sopra citate esperienze, sulla base della rilevanza qualitativa delle stesse, anche con riguardo alla formazione personale, civile e sociale dei candidati medesimi.

Art. 3

(Aspetti procedurali)

1. La documentazione relativa all'esperienza che da luogo ai crediti formativi deve comprendere in ogni caso una attestazione proveniente dagli enti, associazioni, istituzioni presso i quali il candidato ha realizzato l'esperienza e contenente una sintetica descrizione del l'esperienza stessa.

2. A norma dell'art. 12 comma 3 del Regolamento le certificazioni dei crediti formativi acquisiti all'estero sono convalidate dall'autorità diplomatica o consolare.

3. La documentazione relativa ai crediti formativi deve pervenire all'istituto sede di esame entro il 15 maggio 1999 per consentirne l'esame e la valutazione da parte degli organi competenti.

Art. 4

(Attività di supporto)

1. I Consigli di classe e le Commissioni di esame possono avvalersi del supporto fornito dall'Amministrazione scolastica e dall'Osservatorio di cui all'art. 14 del Regolamento emanato con DPR 23 luglio 1998 n. 323.

Art.5

(Tempi di applicazione)

1. Le disposizioni di cui al presente decreto si intendono riferite all'anno scolastico 1998-99.

Il presente decreto è soggetto ai controlli di legge.

IL MINISTRO

______________

buon lavoro a tutti

LAURA BRAZZABENI

lbrazza@libero.it

(Commissione FEI istruzione)



GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 68 (2000-02-18)

GIAN CARLO FIGHIERA EN LA MALFERMA TAGO

La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo invitas al sia Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 13-an de majo.

La cxefgasto de la 12-a Malferma Tago estos la konata movada aganto, eseisto kaj oratoro Gian Carlo Fighiera el Italio. Post ofico de Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1956-1961) Fighiera faris longan karieron en la internacia turismo kaj kongres-organizado, fine kiel altranga oficisto de Monda Turisma Organizo. Sian multflankan movadan aktivadon li dauxrigis i.a. kiel prezidanto de la eldona societo "Heroldo de Esperanto" ekde 1961, estrarano de UEA kaj en aliaj taskoj. En la Malferma Tago li prelegos pri "La obstakloj kaj sxancoj survoje de Esperanto en la nova jarmilo".

Ankaux cxi-foje ne mankos senpaga loterio, bazaro de esperantajxoj, montrado de Esperanto-filmoj, kafumado kaj teumado. Kiel kutime, la libroservo regalos siajn klientojn per rabatitaj prezoj.

uea



Radio kaj cxirkauxe

Ekzistas TTT-ejo kiu ne nur permesas auxskulti la radion, sed ecx "krei sian propran radiostacion en Interreto". Cxu vi deziras eksperimenti gxin?

Jen la adreso: http://radio.sonicnet.com/splash.asp

Laux informo de "DoItYourNews" en la sabata rubriko pri Muziko kaj diskoj http://www.tin.it/diyn/modifica.html

Vittorio Madella" < vmadella@tin.it >



KORESPONDI DEZIRAS AFRIKA KNABINO

Ekinda Bayela

Zombia, 83

Kimbanseke- kinshasa

demokratio kongo

afriko
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia