"Nova Sento in Rete" n. 147 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 147     2000-06-25
> Ne okazos la auxgusta Internacia Laborbrigado en Blera
> Lingvaj kursoj por junaj aktivuloj cxe Konsilio de Euxropo
> Kanzonisto instruas en Istrio
> Kiu deziras partopreni aventuron?


  Contenuto
NE OKAZOS LA AUxGUSTA INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO

Pro burokratiaj kialoj la 6a Internacia Arkeologia Laborbrigado NE OKAZOS. La organizantoj pardonpetas.

Restos la ebleco aligxi al la Eksterordinara IAL de la 1-15 julio, kiu dauxros, siaflanke, GXIS LA 30a DE JULIO.

Pier Luigi Cinquantini

via Dante Alighieri, 2

I- 01010 BLERA (VT)

Tel. Casa - Hejmtel. +39/0761/479503

Tel. Cell. - Kunportebla Tel. +39/335/492337



Lingvaj Kursoj por junaj aktivuloj cxe la Konsilio de Euxropo

Cxiujare la Konsilio de Euxropo (KdE) organizas kelke da trejnaj kaj lingvaj kursoj por aktivuloj de euxropaj junularaj organizoj.

La trejnaj kursoj celas instrui al la partoprenantoj bazajn sciojn pri euxropaj junularaj strukturoj kaj trejni ilin pri organizado de sia laboro internaci-nivele. Kutime la trejnaj kursoj konsistas el sekvaj eroj:

~ trejnkurso "Enkonduko al Euxropaj strukturoj";

~ trejnkurso "Organizado de internaciaj arangxoj";

~ trejnkurso "trejnado por trejnistoj"; kaj diversaj longdauxraj kursoj.

Krom tiuj konstantaj kursoj okazas ankaux aliaj pri plej diversaj, ofte profesiecaj temoj, ekz. pri kiel efike informadi k.s. La kursoj estas kutime unusemajnaj kaj relative malmultekostaj por partoprenonto (cx 350 FF por la programo, lernado kaj restadkostoj). TEJO havis tre bonajn spertojn pri tiuj cxi trejnkursoj, en kiuj oni kutime ankaux lernas kiamaniere trovi subvenciojn por siaj projektoj.

Lerni lingvon diference

Apud la trejnaj kursoj estas t.n. lingvaj kursoj, kies celo estas doni eblecon al junuloj laborantaj je internacia nivelo perfektigi siajn lingvajn konojn pri diversaj lingvoj por pli efika agado internacia.

Kutime por aligxi al kurso necesas baza scio de lernota lingvo. Ekzistas kursoj por la angla, franca, germana, hispana, portugala kaj rusa lingvoj. La kursoj dauxras unu monaton kaj kostos cxirkaux 1000 FF.

Informoj kaj aligxoj

Por cxiu kurso necesas plenigi formularon, kiu sendendas al KER-gvidanto, kiu siavice verkas rekomendan leteron al la Konsilio de Euxropo kaj gxuste la Konsilio de Euxropo faras sian finan decidon pri (mal)akcepto de kandidatoj, rekte informante la kandidatojn pri tio. Ne eblas aligxi rekte: oni devas aligxi pere de sia organizo (niakaze TEJO) kaj oni partoprenas, se akceptite, kiel reprezentanto de tiu organizo.

La cxefaj postuloj por la kandidatoj estas bazaj scioj pri sia internacia organizo, gxiaj celoj kaj agado, propra agado sur la internacia nivelo kaj preteco kaj suficxa posedo por interveni de unu el la du laborlingvoj de KdE: la angla aux la franca.

Pro tio ke informoj pri la kursoj venas ene de la jaro kaj ofte atingas CO-n de TEJO ne suficxe frue kaj sekve foje mankas tempo por infornzi homojn pri certaj kursoj, estas dezirinde ke personoj interesitaj jam antauxe anoncu sin cxe CO de TEJO, indikante pri la elektita kurso kaj kun mallonga priskribo de sia Esperanto-agado kaj la kialoj por aligxi al la kurso.

Pri ajna demando pri la kursoj ne hezitu kontakti CO-n de TEJO:

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ, Rotterdam, Nederlando

Rete: tejo-oficejo@esperanto.org

el tejo-tutmonde jun/2000

fonto: ret-info



Kanzonisto instruas en Istrio

Konata esperanta kanzonisto, instruisto kaj eldonisto Georgo Handzlik instruos venontmonate en Someraj Kursoj de Orbis Pictus (15-22.07.2000) en mezepoka urbeto Motovun en Istrio (Kroatio). Liaj unuaj muzikaj kasedoj ekvojagxis al la mondo el itala eldonejo Edistudio de Brunetto Casini el Pisa.

Certe ke li instruos (progresantan grupon) ankaux kantate kaj kantigante.

La porkomencantan grupon instruos Zlatko Tisxljar (HR/SI), konata ankaux kiel pedagogo, gvidanto de diversaj lernoeksperimentoj kaj unu el la auxtoroj de la Zagreba Metodo.

Ambaux instruistoj kontribuos ankaux al la samtempa kaj samloka OSIEK-konferenco, la unua per koncerto "Ni tostu la verdan fortunon" kaj la dua per prelego "Multlingveco, la natura stato de la homo".

ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx

Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste

tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it

http://users.iol.it/orbispictus



KIU DEZIRAS PARTOPRENI AVENTURON?

Kiu pretas partopreni aventuron, kaj cxeesti la unuan Esperanto-eventon en arabaj landoj, bonvolu kontakti min.

Amike

Renato Corsetti

< corsetti@itelcad.it >

UEA Komisiono por la Arablingva Mondo

PROGRAMO

de la 1-a SEMINARIO EN ARABAJ LANDOJ, AMANO, JORDANUJO, 22/24 - 07 - 2000

"Tutmondigxo kaj la arabaj landoj"

Dum la 22-a kaj la 23-a de julio la seminario okazos en la Regxa Kultur-Centro (Markaz al-Maliki al Thaqafa), Strato Regxino Alja (Malika Alya)

- 22 07 2000

je la 10,30 Inauxguro

je la 10, 45 Trude Sinno, Renato Corsetti, UEA

Prezento pri la situacio de Esperanto en la araba mondo

je la 11,30 Dr. Faisal Al-Refouh, Universitato de Amano

Tutmondigxo kaj kulturaj rilatoj inter arabaj landoj kaj la mondo.

je la 12,45 debato

je la 13,30 pauxzo

je la 15 Attilio Orellana Rojas, UEA

Prezento de Esperanto en la mondo kaj de la celoj de esperantistoj, kun aparta atento al kampanjoj de UN kaj Unesko

je la 16,30 Elisabeth Schwartzer, etnologiisto, Germanujo

Interkultura komunikado en la praktiko

- 23 07 2000

je la 10-a Kamal Chaouachi, Jordanujo

La nargileo kiel socia ilo por interparolado kaj paco historio, etnografia interpreto

je la 11,30 dr. Hasan Shodiev, Universitato de Samarkando, Uzbekistano

Kompara analizo de la uzbeka kaj Esperanto

je la 13,30 pauxzo

ek de la 15-a vizito de Amano

je la 21-a arta programo kun Nargis Shodiev

- 24 07 2000

Komuna sesio kun la partoprenantoj de la antauxkongresa ekskurso en la hotelo Le Meridien.

je la 10-a malfermo de la komuna sesio

je la 10,15 prof. Humphrey Tonkin, Universitato de Hartford, Usono.

titolo anoncota

je la 11,15 prof. Hasan Shodiev, Universitato de Samarkando

Islamo en meza Azio

je la 12,15 Hugh Martin, Britujo, UEA

Komparo inter la araba kaj Esperanto

je la 13,15 konkludoj kaj fermo

je la 15-a komuna veturado por partoprenantoj al la Pac-oazo

Dum la seminaria periodo la membroj de la Araba Komisiono de UEA logxos en la hotelo Mirage, kie mesagxoj por ili estas laseblaj:

Funduq Mirag',

Jabal Al-Weibdeh/Abdali Area, proksime al la moskeo Regxo Abdulla (gxa:miamalik Abdullah), Amman 11118, tel: 00962-6-5682000, Fakso: 00962-6-5688890 ret-posto < mirageh@index.com.jo >
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia