"Nova Sento in Rete" n. 164 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 164     2000-09-24
> La reta pagxo de Itala Esperanto Federacio
> 57a IJK 2001 en Strasburgo
> En 2003 la UK en Gotenburgo
> TEJO seminariis en Balkanio
> Kroata Posxto eldonos Esperantan posxtmarkon
> Nova TTT-ejo de Esperanto-France
> Esperantista iraniano organizza conferenze in Italia per Ottobre


  Contenuto
LA RETA PAGXO DE ITALA ESPERANTO FEDERACIO

Hodiaux mi trarigardis gxin.... Bone farita, iom tro serioza, esenca.

Cxe la punkto pri la diversaj grupoj, jen sxoko.

Tre malmultaj grupoj estas menciataj tie, en kelkaj Regionoj (Marche, Umbria, Basilicata, Calabria, Sicilia, Sardegna) nenia signo de e-grupo. Cxu tio veras?

Mi kredas ke ne: certe en la regiono Marche estas grupo funkcianta pli-malpli, kial gxi ne donas ian informon pri si al

esperanto@esperanto.it ?

Karaj gesamideanoj kiuj posedas komputilon kaj aliron al la reto: gxisdatigu la informojn pri vi mem, tio estas ankaux speco da informado al la ekstera publiko. Ofte ne esperantistoj trarigardas tiun pagxaron, ni donu al ili sxancon trovi nin!

Edvige



57a IJK 2001 en Strasburgo

Jam de unu jaro junaj aktivuloj de Euxropa Unio pretigas okazigon de IJK2001. Dum sia novembra estrarkunsido, TEJO akceptus definitive la inviton, kunordigitan far JEFO. Se tiel okazos, vi gxuos la 57an IJK kerne de Euxropa Unio de la 29a de julio gxis la 5a de auxgusto 2001.

Vi trovos dum la venontaj monatoj informoj en via esperantlingva gazetaro k cxe la tttejo trovebla tra http://purl.oclc.org/net/ijk2001 aux tra http://ttt.esperanto.org/ijk2001 . La organiza teamo estas kontaktebla tra JEFO ( jefo@esperanto.org ) kaj per papera posxto:

Junulara Esperantista Franca Organizo

IJK 2001 - LKK

4 bis rue de la Cerisaie

FR-75004 Paris

Amike,

WALTHER Violette k FAGOT Alain

< AFagot@esperanto.org >

fonto: ret-info



En 2003 la UK en Gotenburgo

Dum la fina ceremonio de la Universala Kongreso de Tel Avivo la estraro de UEA informis, ke gxi decidis akcepti la inviton de Sveda Esperanto-Federacio, ke la UK en la jaro 2003 okazu en Gotenburgo, la dua urbo de la lando. Tio estas la kvara UK en Svedio. La kongreso okazos ene de la urbo mem inter la 26-a de julio kaj 2-a de auxgusto. Pro tio ke la UK la jaron antauxe okazos ekstereuxrope, en Brazilo, oni atendas inter 2500 kaj 3000 kongresanojn. La preparlaboroj jam dauxris dum iom da tempo, sed nun intensigxos.

Aperis en NUN

fonto: ret-info



TEJO SEMINARIIS EN BALKANIO

De la 1-a gxis la 8-a de septembro okazis en Varna (Bulgario) TEJO-seminario kun la temo "Balkana junulara agado por kulturo de paco". La seminario, kiu kolektis 35 gejunulojn el 17 landoj, estis multflanka kaj laux pritakso de gxiaj partoprenantoj tre sukcesa.

La seminarion partoprenis ne nur Esperanto-parolantoj sed ankaux aktivuloj de aliaj neregistaraj junularaj organizoj, por kiuj estis organizita lingva trejnado. Bedauxrinde pro vizaj problemoj pluraj gejunuloj, precipe ekstereuxropanoj, ne povis alveni en Bulgarion. Tiuj problemoj respegulas la balkanan realecon.

Dum la seminario okazis multaj interesaj prezentoj, inter kiuj menciindas prelego pri historio de balkanaj etnaj rilatoj fare de d-ro Valerij Stojanov, vicdirektoro de la Instituto pri historio cxe la Bulgara Nacia Akademio de Sciencoj. Ljubomir Trifonchovski, cxefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro", prelegis pri la balkana kultura kunlaboro ankaux kadre de Esperantio. La regionan kulturon eblis ekkoni i.a. per la filmo "Kapra korno" kaj dum balkana vespero. Eksterbalkanio kaj Esperanto-kulturo estis eroj ankaux de la vesperaj programoj, kiuj kutime finigxis per E-rokmuzika diskejo.

Trejnadon pri junulara agado provizis pluraj TEJO-aktivuloj per prelegoj kaj konkretaj taskoj. Pritraktigxis interalie eksteraj rilatoj, landa agado, informado, strukturoj de Esperantio, kaj financoj. En laborgrupoj la partoprenantoj povis praktike utiligi la ricevitajn sciojn, ekz. por kreo de projektoj kaj organizado de renkontigxoj. Dum liberaj forumoj ili povis mem prezenti siajn temojn, i.a. pri ekologio, UN kaj Balkanio, orienteuxropa ekonomio kaj etna malamo. Aldone la partoprenantoj ankaux ludis simulludon, kies celo estas praktiki toleremon kaj demokration, kaj ekskursis al ekologia kaj civitanrajta organizoj en Varna.

La partoprenantoj trejnigxis en komunikado, eksciis kiun kontakti pri diversspecaj aktivecoj en E-movado kaj TEJO, kaj spertis internan, personan evoluon. Naskigxis multaj novaj projektoj kaj kunlaboro inter pluraj landoj, balkanaj kaj eksterbalkanaj.

Raporto kun fotoj de la seminario troveblos baldaux sur la retpagxo de TEJO < http://www.esperanto.org/tejo > kaj en la detala postseminaria brosxuro, aperonta ene de la venontaj monatoj kaj mendebla cxe TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, < tejo-oficejo@esperanto.org >.

(el raporto verkita de laborgrupo pri Informado dum la seminario)



Kroata Posxto eldonos Esperantan posxtmarkon

Laux la informo de Kroata Posxto, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Kroatio ricevos sian po3stmarkon.

Universala Kongreso de Esperanto estos unu el 19 porokazaj posxtmarkoj en la eldonplano de la Kroata Posxto por la jaro 2001.

En la jaro 1997 Kroata Posxto eldonis posxtmarkon honore al la 1-a kongreso de kroataj esperantistoj. La eldonkvanto de la posxtmarko estis 300.000 ekz. kaj gxi ankoraux estas ricevebla.

S. Stimec

< esperanto@zg.tel.hr >

fonto: ret-info



Nova TTT-ejo de Esperanto-France

La nova TTT-ejo de Esperanto-France nun atingeblas cxe : http://www.esperanto-france.org

fonto: ret-info



Esperantista iraniano organizza conferenze in Italia per Ottobre

un esperantista dell'Iran sarà in Italia in autunno (dopo un soggiorno in Francia) ed è disposto, se invitato dai gruppi locali, a tenere conferenze sul suo paese. in cambio chiede ospitalità per il giorno/i necessari per la conferenza e un contributo per le spese di viaggio in Italia. chi fosse interessato è pregato di comunicare al più presto la disponibilità a laura brazzabeni lbrazza@libero.it

Laura Brazzabeni
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia