"Nova Sento in Rete" n. 169 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 169     2000-10-15
> Du gravaj atentigoj
> Esami di terzo grado a Mestre
> La plej granda Esperanto-katalogo en interreto
> Praktika uzo de Esperanto - 2 retlistoj cxe egroups
> Pirati
> Nova adreso de Giuseppe Castelli


  Contenuto
DU GRAVAJ ATENTIGOJ

____________________

El cirkulero de la direktoro de Itala Instituto de Esperanto (IIE), Carlo Bourlot, mi elcxerpis la jenan tekston.

Framerio

____________________

1- IEF havos malpli ol 1000 aligxintoj en la jaro 2000?

2- IIE-Ekzamenoj dauxre malpliigxas gxis netolereblaj minimumoj

1- Kadre de oportuna kunlaboro IIE-IEF (Artikolo 2 de la Statuto de IIE), mi atentigas pri jeno :

a) La nombro de la membraro de Itala E-Federacio riskas fali sub milo. Gxis hodiaux mankas trideko da aligxoj por atingi tiun kvanton. Restante sub milo, IEF perdos (almenaux) unu Komitatanon "A".

Tial, sxajnas oportune, ke cxiu itala E-isto klopodu por eviti falon de IEF en la suban kategorion.

b) Interalie, al Via Villoresi ankoraux alvenis nek nomoj nek kotizoj de la gejunuloj/uloj siatempe aligxintaj al IEJ (do: al IEF) okaze de de la Festivalo de Cavallino. Tio sxajnas preterlaso malkonvena kaj tuj sxtopebla.

c) Restas malmulte da tempo por trovi tridekon da pli-malpli novaj alogxuntoj al IEF; tamen, la mankanta kvanto ne estas enorma kaj mi opinias, ke la mil-celuta nombro restas atingebla. Cxu ni provu?

2- Dum la jaro 2000, gxis hodiaux eltenis IIE-Ekzamenojn nur 44 homoj cxe nur 9 Katedroj, t.e.: 2 en Mantova, 4 en Verona, 2 en Livorno, 8 en Bolzano, 4 en/apud Roma, 3 en Torino, 4 en Rovigo fare de PD, 12 en Parma kaj Bologna fare de BO, 5 en Milano. Se memori, ke ekzistas trideko da Katedroj de IIE kun cxirkaux 150 IIE-Membroj, tio sxajnas magra rezulto por nauxmonata engagxigxo.

Mi rimarkadas, ke multaj pli-malpli novaj e-istoj (kaj pluraj ecx bonetaj) tute ne interesigxas pri eventuala elteno de e-ekzamenoj kaj propra, kaj malpropra; tio povas esti ne nepre malsagxa konduto, tamen, junuloj trovus pliajn (ecx bonegajn) eblojn se ili decidus ... frue sukcesi ankaux ekzamenojn de IIE. Aux ne ?

Korajn, fratecajn kaj kuragxigajn salutojn de: Carlo Bourlot.



ESAMI DI TERZO GRADO A MESTRE

Venerdì 29 settembre si è riunito a Mestre il Gruppo Esperantista Veneziano.

in particolare è stata decisa la DATA per L'ESAME DI TERZO GRADO: si svolgerà nei giorni 9 e 10 DICEMBRE 2000, presso il DOPOLAVORO FERROVIARIO di MESTRE.

Lunedì 2 ottobre a Mestre riprenderà il corso di preparazione guidato dall'ingegner Trombetta per quanti intendono sostenere l'esame di 3° grado.

Paola Ambrosetto

esperantovenezia@libero.it

el la Reta cirkulero 2 de Itala Instituto de Esperanto

Datumbanko de Int. Esperanto-Muzeo, Vieno



LA PLEJ GRANDA ESPERANTO-KATALOGO EN INTERRETO

Internacia Esperanto-Muzeo de la Auxstria Nacia Biblioteko, kiu posedas la plej grandan planlingvan bibliotekon, realigas ekde 1996 unikan projekton: la kreon de la elektronika katalogo TROVANTO, konsultebla en interreto.

En la nuna momento trovigxas jam pli ol 9.400 rikordoj (dokumentoj) en gxi, kaj tiu nombro kreskas cxiu-monate. Jam nun gxi estas la plej granda katalogo pri Esperanto kaj interlingvistiko.

Kiuj dokumentoj estas indikitaj en TROVANTO?

Libroj, brosxuroj, eksterkomercaj publikigajxoj, manuskriptoj, auxd- kaj vid-kasedoj, kompaktdiskoj, sciencaj artikoloj en libroj ktp. (sed ne revuoj).

Laux kiuj kriterioj oni trovas la dokumentojn?

Laux auxtoroj, titoloj, titolvortoj, temoj, eldonejoj, eldonlokoj, jaroj, k.t.p.

ALVOKO

La Auxstria Nacia Biblioteko financas la kreon de TROVANTO. La dauxrigo de la laboro tamen povas okazi nur, se la esperantistoj gxin fakte bezonas. Tio signifas: se suficxe da homoj utiligas TROVANTO-n en la interreto. Tial ni invitas vin regule viziti gxin. Gxia adreso: http://www.onb.ac.at/online_s/onspdbfr.htm

Alia eblo aliri estas tra la hejmpagxo de la Auxstria Nacia Biblioteko: http://www.onb.ac.at/sammlgn/safr.htm

Se vi volas esti regule informata pri la evoluo de TROVANTO, bonvolu skribi al jena adreso:

Mag. Helga Farukuoye

Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaeler Kuppel, AT-1010 Wien

helga.farukuoye@onb.ac.at

Nia retkatalogo: http://www.onb.ac.at/ev/online_s/onspdbfr.htm aux en kazo de sxangxo nur: http://www.onb.ac.at kaj de tie al "collections" aux "Sammlungen", kie vi trovos la Internacian Esperanto-Muzeon kaj ankaux gxian datumbankon!

fonto: ret-info



Praktika uzo de Esperanto - 2 retlistoj cxe egroups

Cxe la servilo "egroups" estas kreitaj 2 novaj retlistoj: per-Esperanto-gxenerale kaj per-Esperanto-turisme.

Se vi interesigx gxenerale pri agado PER Esperanto, vi estas invitata aligxi al la unua listo sendante malplenan mesagxon al: < per-esperanto-ghenerale-subscribe@egroups.com >

Se en viaj landoj estas homoj, kiuj interesigxas pri agado en turismo per Esperanto, bonvolu inviti ilin sendi malplenan mesagxon al: < per-esperanto-turisme-subscribe@egroups.com >.

Administraj estroj de la listoj estas Eugeno Perevertajlo resp. Mihail Lineckij.

fonto: ret-info



Teatrajxo pri la Siberiaj jaroj de Ada Sikorska

UEA jxus aperigis originalan unuaktan teatrajxon de la pola aktorino Jadwiga Gibczynska pri la infanaj jaroj en Siberio de nia forpasinta membrino Ada Fighiera-Sikorska. La verko bazigxas sur la leteroj de la 11-jara Ada al sia onklino, en kiuj sxi priskribas la vivkondicxojn kiujn sxi kun la familio travivis dum la milito en la lageroj, en kiujn Sovetunio enfermis la civilan logxantaron de la orienta parto de Pollando. La patro de Ada, generalo Sikorski, estis murdita kun cxiuj kaptitaj polaj oficiroj en la arbaro de Kattyn.

Gian Carlo Fighiera

giancarlo.fighiera@libero.it



PIRATI

Mi allaccio alla pirata uzado (vedi NS 167 N.d.R.) degli indirizzi per segnalare che molti esperantisti mandano circolari e appelli lasciando visibili i destinatari, rendendo possibile il pirataggio, la copia e la vendita di tali mailing list da parte di persone poco corrette che possono venirne in possesso in vari modi. Il mio stesso indirizzo è quello di una associazione culturale con 1000 soci, e chiunque può accendersi il computer senza permesso.

Quindi ti chiedo cortesemente di fare un appello su NS chiedendo a tutti di mettere i destinatari nascosti quando mandano circolari e magari spiegando brevemente come si fa per i non pratici

Ciao e grazie

Lorena



NOVA ADRESO DE GIUSEPPE CASTELLI

Cari lettori di Nova Sento in Rete, dalla prossima settimana mi trasferisco in Svizzera (vicino a Lucerna).

Il mio nuovo indirizzo di posta elettronica è giuseppe@agbms.ch

Per i primi due mesi abiterò in Beckenriedstr. 46, CH-6374 Buochs

Venitemi a trovare!

Giuseppe Castelli
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia