"Nova Sento in Rete" n. 177 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 177     2000-11-25
> Elekto de B-Komitatanoj de UEA
> IS-komuniko: Gravaj adressxangxoj
> Aktivulo sercxata por Euxropa Esperanto-Unio
> Cxu vi volas igxi prezidanto de io?
> Itala IKUE-sekcio demandas


  Contenuto
Oficiala komuniko:

ELEKTO DE B-KOMITATANOJ DE UEA

En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo estas elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la Komitato de UEA. Laux la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por cxiu komencita milo da IM. Laux la antauxvidebla nombro da IM je la 31-a de decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por la periodo 2001-2004.

La Gxenerala Regularo (art. 8) preskribas: "Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaux biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn."

Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo gxis la 28-a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aux retmesagxoj).

Cxiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaux la elektigxo (t.e. 1999 kaj 2000) kaj kompreneble kotizi ankaux por 2001.

Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondicxe ke en la periodo 1995-2000 li/sxi cxeestis almenaux unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas sxanco alporti fresxajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.

Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros cxiujn elektitaj.

Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo vocxdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.

Uzu vian demokratian rajton reprezentigxi en la supera gvidorgano de UEA!

Osmo Buller

Gxenerala Direktoro



IS-komuniko: Gravaj adressxangxoj

"Grave: Adressxangxigxoj en la IS-organizado!

IS - t.e. "Internaciaj Seminarioj" de GEJ estas unu el la plej famaj

kaj grandaj junularaj E-arangxoj.

Dum la 44-a Internacia Seminario de GEJ en Cuxhaven / Norda Germanio organizigxas, okazis du gravaj adressxangxoj.

Bv. ekde tuj sendi vian aligxilon NUR al Norbert Piechotta, Rondellstr. 3, 85540 Haar, Tel./Faksilo +49/89/688 37 79, rete < is.admin@esperanto.de >.

Krome, kontaktu por kontribuoj al la tema programo nun nur Sarah Nawroth, Sölder Str. 8, 59439 Holzwickede, Tel. +49/23 01/62 00, rete < is.tema@esperanto.de >.

Cetere, cxiaspecaj kontribuoj por la tema kaj distra programoj estas dauxre sercxataj - post interkonsento kun la organiza teamo haveblas rabatoj de 30 DEM kaj pli! Informigxu sub < http://www.internacia-seminario.de >."

Holger Boos

< Holger.Boos@gmx.de >

fonto: ret-info



Aktivulo sercxata por Euxropa Esperanto-Unio

Sekve de la ne-funkciado de la gxisnuna listo "europo", Euxropa Esperanto-Unio intencas refunkciigi similan liston por esperantistoj interesigxantaj pri agado por Esperanto en Euxropo (kaj tute aparte en la landoj de Euxropa Unio).

Aktivuloj kapablaj mastrumi liston cxe "egroups.com" kaj pretaj dedicxi relative malmultan tempon por aldoni kaj forigi adresojn, estas petataj kontakti rekte < corsetti@itelcad.it > aux < u.broccatelli@tiscalinet.it >.

Renato Corsetti

komisie de Umberto Broccatelli

fonto: ret-info



Cxu vi volas igxi prezidanto de io?

La itala iLEA, alivorte la itala SAT-asocio, nepre bezonas gvidanton, kiu reorganizu gxin, tenu gxin administre funkcianta, kunligu regule gxin kun SAT.

Kiu estas politike suficxe maldekstra por interesigxi pri cxi tiu afero?

Amike

Renato Corsetti

Colle Rasto

IT-00036 Palestrina

< corsetti@itelcad.it >



Itala IKUE-sekcio demandas

Mi sendas cxi tiun mesagxon laux peto de la prezidanto de la itala IKUE-sekcio, d-ro Serio Boschin.

Cxar la itala IKUE-sekcio planas realigi la esperantigon de la Katekismo de la Katolika Eklezio - ne la tuta verko, sed nur la finaj notoj de cxiuj cxapitroj - d-ro Boschin deziras scii, por eviti senutilan duoblan laboron, cxu en la movado ekzistas jam similaj iniciatoj kaj, se jes, je kiu punkto statas la realigo.

Se Vi havas informojn cxi-teme, bv. sciigi ilin al mi.

Oni akceptos ankaux sin-kandidatigojn por la traduka laboro.

Mi frate salutas cxiujn.

Carlo Sarandrea

c.sarandrea@tiscalinet.it
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia