"Nova Sento in Rete" n. 179 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 179     2000-12-07
> Enkonduko de Renato Corsetti
> STRATEGIA LABOR-PLANO DE UEA 2001/2010


  Contenuto
Aperis en la cxi-monata numero de la revuo Esperanto de UEA la teksto de la proponata laborplano. Oni lancxas per tio vastan publikan diskutadon pri tiu teksto, alivorte oni petas, ke vi diru, kion UEA faru kaj kion vi mem faros, cxar la laborplano, kiel vi vidos, estas gxenerala ideo, kiun UEA mem sed ankaux aliaj Esperanto-organizajxoj devos poste "versxi" en siajn labor-planojn.

Mi petas vin, ke vi bonvolu plusendi gxin al viaj naciaj ret-listoj kun la invito ke cxiuj esperantistoj bonvolu kritike ekzameni gxin kaj sendi siajn komentojn al la ret-adreso < labor-plano@esperanto.se >.

Cxiuj komentoj estos atentataj de la komitata komisiono pri la labor-plano.

Danke kaj amike

Renato Corsetti

UEA, Komisiono pri la Laborplano

_______________________________________

STRATEGIA LABOR-PLANO DE UEA - 2001/2010

AL LINGVA DEMOKRATIO

CEL-DEKLARO PRI UEA

"UEA celas grupigi tiujn uzantojn de Esperanto, individuajn kaj kolektivajn, kiuj volas kunlabori por ties progresigo en la vasta kadro de agado por pli justa mondo.

UEA aparte celas kontribui al pli vasta konscio pri la valoro de la neutrala lingvo Esperanto, kaj al pli amasa lernado kaj uzado de Esperanto en interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj.

UEA celas evoluigi idean kaj organizan kadron, en kiu gxiaj anoj povas senpere kaj efike kontaktigxi kaj kunlabori, sen limigoj rilate al etna, nacia, seksa aux ekonomia identeco, politikaj aux religiaj kredoj, kaj simile.

UEA bazas cxiun sian agadon sur respekto de la homaj rajtoj, de neperforta paca kunvivado kaj de la vivo-diverseco gxenerale.

************************************

STRATEGIA LABOR-PLANO DE UEA 2001/2010

Enkonduko

"Al lingva demokratio" estas plano por nova kampanjo kaj strategia plano por Universala Esperanto-Asocio 2001-2010. La plano estas sekvanto de la strategia plano de UEA "Kampanjo 2000 por nova lingva ordo", kiu pluvalidas gxis la definitiva akcepto de la nova plano dum la komitatkunsido en Zagrebo 2001.

"Al lingva demokratio" estas strebo surbaze de analizo de la nuna stato de la Esperanto-movado kaj la spertoj de Kampanjo 2000 plifortigi la agadon de Universala Esperanto-Asocio kaj kontribui al la bonfarto de la tuta Esperanto-movado. Memorante pri la celoj de Kampanjo 2000 (1. Levi la organizan kaj iden nivelon de la Esperantomovado, 2. Levi la prestigxon de la internacia lingvo, 3. Influi la internacian vivon) - la plano "Al lingva demokratio" difinas prioritatajn por la agado de UEA kaj provizas kadrojn por progresigo de la Esperanto-movado.



Gxi analizas la agadon por Esperanto laux TRI AGAD-KAMPOJ:

- komprenigo de Esperanto (ekstera informado, interna klerigado pri Esperanto kaj pri internacia komunikado);

- paroligo de Esperanto (de kursoj cxiunivelaj, gxis renkontigxoj kaj kongresoj), kaj

- utiligo de Esperanto (por interkultura edukado kaj internacia praktika kunlaboro).

Tiuj AGAD-KAMPOJ difinas la cxefajn agad-tavolojn. Ni rekomendas, ke cxiu kunlaboranta Esperanto-organizajxo analizu sian agadon en tiu kadro, kaj vastigu la laboron en tiuj tavoloj, kiuj estas plej malfortaj aux pri kiuj ili plej kompetentas.

La plano ankaux identigas strategiajn prioritatojn aplikeblajn al cxiu agad-kampo. Tiuj koncepteblas kiel TRI AGAD-DIREKTOJ:

- profesiigxo,

- plijunigxo,

- tutmondigxo.

La plano "Al la tria jarmilo" povas servi al cxiu kunlaboranta Esperanto-organizajxo kiel komuna bazo por agado. Cxiu organizajxo povas analizi sian agadon laux tiu cxi kadro. La baza planpropono estas gxenerala kaj nur indikas kelkajn cxefajn gvidliniojn. Post la definitiva akcepto de la plano cxiu organizajxo povas adopti gxin al siaj kondicxoj, tenante lauxeble la gxeneralan ideon de la plano: Agado "al lingva demokratio" per atento al la tri laborkampoj kaj labordirektoj indiktitaj.

Apartaj detalaj laborprogramojn estu faritaj pri la praktikaj pasxoj por la praktika plenumo de la plano. La ellaboron kaj plikonkretigon gvidos la estraro kaj aparta tiucele starigita komisiono surbaze de vasta publika diskuto gxis la komitatkunsido en 2001. La Komitato estu informita pri la progreso de la laboro minimume cxiun trian monaton. Lige al la Universala Kongreso 2001 estu organizita speciala strategia seminario por la Komitato.

La Komitato post la akcepto en 2001 cxiun duan jaron dedicxu specialan atenton al la pritakso de la atingoj de la plano. La Komitato povas kiam ajn por respondi al novaj evoluoj revizii gxin aux nuligi gxin por alpreni novan planon.

Plano

1-a agad-kampo:

KOMPRENIGO DE ESPERANTO

Tio signifas atingi, ke pri gxi la celataj homoj havu kiel eble plejgxustajn ideojn.

La agadkampo ankaux celas atenton al vasta kompreno pri la aspektoj de internacia komunikado en la Esperanto-movado kaj ekster gxi. Konsciigo kaj klerigo de la Esperanto-movadanoj estas esenca por sukcesa kaj vastskala konsciigo kaj klerigo ekster la movado.

Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, cxu al la publiko gxenerala cxu al pli faka publiko.

Tiucele, ni rekomendas, ke cxiu organizajxo pristudu la inform-kanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj-internaciaj agadoj en la koncernaj landoj aux medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektonikaj retoj por nacilingva informado. Oni ankaux utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dauxra klerigxado pri Esperanto, cxu temas pri la lingvo mem, gxia historio, literaturo, socipolitika signifo aux terminologia evoluo. Inter la eblaj rimedoj trovigxas librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al tutmonda konciigo kaj klerigo en regionoj kaj landoj kie la Esperanto-movado ne enradikigxis aux estas malforta.

Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al konsciigo kaj klerigo de junaj personoj en kaj ekster la Esperanto-movado.

Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al plikvalitigo de la studado de internacia komunikado kaj de la rolo de Esperanto.

2-a agad-kampo:

PAROLIGO DE ESPERANTO

Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj - inkluzive de Esperanto-renkontigxoj - estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

Necesas koncepti la esperantistigxon kiel dauxran procezon, kiu ne finigxas per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnigxu pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, cxu ekster- cxu en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifajxojn de Esperanto-instruado. Cxiuj kursgvidantoj dedicxu parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; lauxeble oni ankaux proponu konkretan dauxrigan kurson. En la planado de renkontigxoj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kunligu telefone kaj retposxte.

Direkte al tutmondigxo la agadkampo entenas atenton al sukcesa kultur-sentema instruado de la fenomeno Esperanto tutmonde.

Direkte al plijunigxo la agadkampo entenas atenton al instruado de la fenomeno Esperanto al junuloj kaj de junuloj.

Direkte al profesiigxo la agadkampo entenas atenton al la trejnado de Esperanto-instruistoj kaj al instruado de esperanto al personoj, kiuj povas utiligi siajn konojn de la fenomeno Esperanto en sia profesia vivo.

3-a agad-kampo:

UTILIGO DE ESPERANTO

Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo.

Necesas transiri de la nuna situacio al vast-skala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informigxo al komerco. Fakaj asocioj igxu pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj kaj en Interreto. Estu emfazo je interkulturaj utiligoj kaj je utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.

1-a agad-direkto

PROFESIIGxO

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, sciencistoj, organizistoj, jxurnalistoj, publicistoj, instruistoj, kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio.

Cxi tiuj homoj povas alporti valorajn kapablojn, sed tipe la tempo kiujn ili povas disponigi al movada agado estas limigita. Gravas tauxga apogo de la asocio (precipe de gxiaj propraj profesiuloj) al cxi tiuj fakuloj, por ke ili engagigxu en konsentitaj projektoj kaj tie povu labori kun maksimuma produkt-ebleco.

Reekzamenindas la celtrafeco kaj disdivido de la enmovadaj profesiaj fortoj, por ke ili ekvilibre dispartigxu al administrado, livero de servoj kaj apogo de la disvastigaj agadoj, kiel difinitaj en cxi tiu plano.

La nocio "profesiigxo" havas implicojn por la tri agad-kampoj:

En la kampo "komprenigo", tio signifas unuavice la ellaboron dece tauxga inform-materialo.

Gxi ankaux signifas la ellaboron de stud-programoj pri Esperanto je supera nivelo, kaj la eldonadon de kompetentaj verkoj pri esperantologio kaj interlingvistiko.

En la kampo "paroligo", tio signifas unuavice la plibonigadon de nia instruista tradicio, kun disponigo de rimedoj por programo de instrusta trejnado, perfektigo kaj ekzamenado kaj eldonado de lernil-produktoj, modernaj kaj enhave kaj prezentrimede. Tio inkluzivu la akceptitan principon, ke minimume unu enmovada aganto okupigxu pri instruado en profesiaj kondicxoj.

En la kampo "utiligo", tio signifas la kunligadon de samfakuloj por stimuli ilian agemon per Esperanto. Esperanto estos rigardata kiel vera lingvo, kiam gxi estos utila ankaux por atingi cxiuspecajn celojn de la homa vivo.

2-a agad-direkto:

PLIJUNIGxO

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de gejunuloj.

TEJO kaj gxiaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj la ceteraj movadaj strukturoj. Necesas pli da dialogado kaj reciproka subteno inter la generacioj je cxiuj niveloj. Ni rekomendas ke la Estraroj de UEA kaj TEJO ellaboru apartan laborplanon por tiu celo kaj donu la taskon por gxia efektivigo al komuna komisiito aux komisiono.

Fakaj kaj aliaj asocioj organizu siajn kongresojn, servojn kaj agadojn tiel, ke ili estu allogaj ankaux al junuloj, precipe praktikantaj fakuloj.

Estu lokoj por junuloj en iliaj gvidorganoj.

3-a agad-direkto:

TUTMONDIGxO

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de anoj en landoj kie Esperanto ankoraux ne trovis radikojn.

Euxropo ne plu rolas kiel la unusola pezocentro de la Esperanto-movado; ni bonvenigu kaj dauxrigu tiun evoluon. La regionaj komisionoj de UEA meritas plian apogon kaj diskonigon, interalie per pli elstara loko en gxiaj cxefaj eldonajxoj kaj arangxoj. La regionaj kongresoj transprenu rolon en la trejnado de instruistoj kaj klerigado pri Esperanto. Cxiuj organizajxoj donu pli grandan prioritaton en sia agado al translima kunlaboro kaj edukado al tutmonda konscio, interalie per utiligo de la rilatoj inter UEA kaj ILEI, kaj la diversaj brancxoj de Unuigxintaj Nacioj.

_______________________________________

REKOMENDOJ POR LA PLANO DE UEA 2001/2010

La estraro de UEA gxis la fino de oktobro 2001 starigu kampanjan strukturon por la realigo de cxi tiu plano. Gxi defintivigu la tekston de la Celdeklaro pri UEA kaj de la labor-planon 2001/2010 surbaze i.a. de reagoj ricevitaj de la komitatanoj kaj de la publiko. Tiuj dokumentoj estu akceptitaj en la UK 2001.

REKOMENDOJ POR LA PLANO DE UEA 2001/2004

La estraro de UEA kiel eble plej frue 2000 definitivigu la tekston de la Trijara Plano (t.e. 2001/2004) surbaze de reagoj ricevitaj en la UK en Tel Avivo kaj el la publika diskuto. La estraro aldonu al la plano analizon pri la necesaj homaj kaj financaj rimedoj bezonataj kaj akordigu la asocian bugxeton konforme. La plano estu prezentata al la komitato dum aparta tiucela seminario antaux la Universala Kongreso en Zagrebo.

_______________________________________

LA PLANO DE UEA - 2001/2004

STRUKTURAJ ELEMENTOJ

Ni premisas ke organizaj strukturoj utilas nur se ili plenumas difinitajn celojn. Ili ne estas valoro en si mem. Sekve la necesaj organizaj plifortigoj estu cxiam konsiderataj en la kadro de la atingo de la tri celoj de cxi tiu plano. Gravas la sekvaj principoj:

- Demokratiigo de la vivo de UEA kun pli da respekto por cxiuj agantoj je cxiu nivelo.

- Partoprenigo de komitatanoj kaj aliaj funkciuloj en la decidoj kaj en la plenumo.

- Esenca refortigo de la rolo de la komitato kaj la ceteraj gvidorganoj.

FINANCAJ ELEMENTOJ

Progreso sur la tri agad-kampoj okazos plej certe per akcepto kaj starigo de sxlosilaj projektoj. Cxi tiu tri-jara plano difinu por tiuj projektoj konkretajn agantojn (asociojn aux unuopulojn), uzeblajn bugxetajn rimedojn kaj kriteriojn por adekvate pritaksi la plenumon.

La asocio anticipe taksu por cxiu jaro la sumon da disponigeblaj rimedoj (el spezokonto, donacoj kaj rentoj el kapitalo).

La asocio dedicxu kaj anticipe bugxetu minimumon de kvin procentoj el tiu sumo cxiujare al novaj agadoj en cxiu el la tri cxefaj agad-kampoj proklamitaj en cxi tiu plano. La dezirata investo-nivelo (kondicxe je tauxgaj projektoj kaj plenumantoj) por cxiu el la tri cxefkampoj estas dek procentoj.

La asocio fortigu la kontroladon de ekster-asociaj projektoj ricevintaj subvencion el asociaj rimedoj, postulante repagon aux kompenson en kazoj de neplenumo.

Surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro lauxbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la dauxriga agado.

KOMPRENIGO DE ESPERANTO

Ni rekomendas la sekvajn agadojn en la periodo 2001-2004:

- Dauxrigo de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo kun la celo kunlaborigi cxiujn organizajxojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon.

- Okazigo la Kampanjo "Por pli vasta verdujo" por varbi kaj grandigi la membrarojn de UEA, Fakaj Asocioj, kaj Landaj Asocioj.

- Okazigo de specifaj agadoj en cxiu mondoparto por firmigi la movadon tie.

- UEA zorgu pri disvastigo de informiloj pri Esperanto kun la celo produkti gxisdatigitajn informilojn pri Esperanto kaj gxia movado por internaciaj kaj landnivelaj uzoj.

- La estraro de UEA donu apartan atenton al la materialo ekzistanta por informi lingvistojn kaj jxurnalistojn

- UEA starigu aux/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.

- UEA transiru de pasiva informado (nur al petantoj) al aktiva informado en internaciaj medioj.

- La estraro de UEA instigu landajn Esperanto-organizaojn starigi kontaktojn kun siaj registaroj kaj tute aparte kun la landaj instancoj, kiuj tenas ligoj kun internaciaj organizajxoj.

- UEA dauxrigu la Koalicion de NROj por Internacia Helplingvo kun la celo mobilizi neregistarajn organizajxjn cxe UN por disvastigi la ideon kaj eblecon de internacia helplingvo.

- UEA instigu al okazigo de informaj agadoj al europaj instancoj.

- UEA zorgu pri rilatoj kun la supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj kun la celo atentigi pri la lingva dimensio de Homaj Rajtoj kaj pri Esperanto kiel solvo

PAROLIGO DE ESPERANTO

La asocio dauxrigu la kunlaboron kun ILEI por la plenumo de sia instruada agago.

Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpagxoj kaj enretaj projektoj akcelantaj la lernadon kaj paroligon de la lingvo.

- Aparte oni klopodu pluevoluigi la ekzistantajn centrojn por instruado de Esperanto kaj kunlaborigi ilin inter si ankaux por oferti siajn servojn al neesperantistoj dezirantaj lerni Esperanton.

- La estraro de UEA, kunlabore kun ILEI, reviziu la ekzistantajn instruilojn kun la celo plibonigi la instruadon de Esperanto surbaze de modernaj metodikaj malkovroj, uzante ankaux novajn eblecojn de komputiloj, elektronikaj retoj k. s. kaj zorgante pri la integrigo de la finstudintoj en la komunumon.

- La estraro de UEA signife intensigu sian apogon al la projekto INTERKULTURO de UEA kaj ILEI per konkrete difinataj rimedoj.

- UEA kaj ILEI starigu programon de instruista trejnado, kiel esenca elemento de la nove starigata komuna ekzamena brancxo "Instru-kapablo", klopodante enkadrigi elementojn de tiu trejnado en la strukturojn de oficialaj edukaj instancoj.

- UEA dauxrigu la Kampanjon "Savu Esperantajxojn" kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantajxojn en bibliotekoj kaj muzeoj.

UTILIGO DE ESPERANTO

- La estraro de UEA instigu fakajn Esperanto-organizajxojn starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigxas pri sama aux apuda temo.

* UEA arangxu agadojn en la regionoj en kiu ekzistas etna/nacia strecxo por pruvi la pac-potencialon de Esperanto.

* La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.

* Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto.

*UEA havu klaran kaj deklaritan kulturpolitikon.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia