"Nova Sento in Rete" n. 190 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 190     2001-02-10
> PLL - Oltre 70 lettere pubblicate nel 2000
> Le congratulazioni dell'esecutivo FEI a PLL
> 33a Semajno de internacia interkomprenigxo (SIA)
> Mortis la Gastejo Emond Privat
> Hejmpagxo en E-o fare de japana mezlernejo.


  Contenuto
PLL: OLTRE 70 LETTERE PUBBLICATE NEL 2000

Oltre 12 milioni i potenziali lettori del servizio creato e coordinato da Dante Chierico di Schio (VI). Sono 70 le lettere e gli articoli pubblicati grazie al suo lavoro unitamente a quello dei suoi sagaci collaboratori che si impegnano a rispondere ad articoli e lettere pubblicate su quotidiani e periodici.

Per collaborare a questo prezioso servizio è sufficiente sapere l'italiano e scrivere un messaggio a

Dante Chierico

< dachieri@theoffice.net >

***

LE CONGRATULAZIONI DELL'ESECUTIVO FEI AL PLL

In occasione dell'uscita dell'articolo di Michele Perreira su "la Stampa" di domenica 28 gennaio dal titolo: L'Esperanto vale bene una lingua; il Comitato Esecutivo della FEI si congratula con Dante Chierico e con tutti i collaboratori del servizio PLL.

È chiaro che l'uscita dell'articolo in questione è il risultato dello sforzo collettivo di tutti quelli che hanno scritto al giornalista.

Speriamo di riuscire a fare lo stesso con altri giornali.

Buon lavoro.

Federazione Esperantista Italiana

Il Comitato Esecutivo

Renato Corsetti" < corsetti@itelcad.it >

***

Komuniko de la komisiito de UEA pri la Semajno de Internacia Amikeco

33-a SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO, S.I.A.

18 - 24 februaro 2001

INTERKOMPRENIGXO + AMIKIGXO = Esperanto

Ni ekbruligu la flamon de "amikeco trans limoj"!

Gxia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj.

Belaj frazoj, cxu ne? Ili tamen povas konkretigxi, se vi volas.

Tio ja validas la tutan jaron, gxi devus esti nia konstanta devizo kiel homoj, kiel esperantistoj.

Tamen, komuna strebado en definita tempo, en cxiuj mondopartoj, havas specialan karakterizon kaj forton, ni eluzu tiun cxi sxancon dum la lasta plena semajno de februaro.

Kion oni povus fari? Via demando.

Cxion, kaj ecx pli. Mia respondo.

Suficxas iom da fantazio, entuziasmo, bona volo, kaj jen S.I.A. aperas en siaj brilo kaj sentoj. Malfermu la jxurnalon kaj elcxerpu tie ideon. En gxi vi ja trovos amason da informoj bone utiligeblaj por akcenti bezonon de internacia amikeco, por atentigi viajn samurbanoj pri farendajxoj favore al homoj malpli favorataj ol vi.

Bona maniero celebri SIA-n estas ankaux subteni unu el la UEA-Fondajxoj, ebligi al iu Afrikano aux Aziano aux Sudamerikano partoprenon al internacia arangxo, sendi al nepagipovaj e-grupoj librojn kaj didaktikan materialon, abonigi ilin al kelkaj revuoj, mem aboni e-revuojn el foraj landoj.

Mallonge: Faru ion!!!

Kaj bonvolu raporti al mi (favore al statistiko) pri la rezulto.

Sed se vi sxatus interkonsiligxi, mi estas je dispono:

Edvige Tantin-Ackermann

nored@tiscalinet.it

***

MORTIS LA GASTEJO EDMOND PRIVAT

Sonja Brun, prezidantino de KCE, gvidis la ordinaran Asembleon de la kulturcentro, 27 jan 2001, kie oni anoncis la malfondon de Gastejo Edmond Privat!

KCE (naskita en 1968) en 1976 iniciatis la GEP-fondumon, kiel rimedon por akiri kaj administri la monon necesan por acxeti sep trietagxajn domojn, kun parceloj, ofertitajn de la urbestraro. GEP devis funkcii kiel banko, kaj utili kiel jure fortika kanalo ankaux por atingi subvenciojn de la kantono kaj de la urbo. Tial ne KCE, sed GEP acxetis la domojn (du en 1978, unu en 1981, kvar en 1985) per la mono de E-istoj kaj E-simpatiantoj.

Post kvarono de jarcento, la sama organo kiu decidis iniciati GEP (nome la Asembleo de KCE) opinias ke temis pri eraro. KCE estus povinta mem entrepreni la acxeton de la domoj (kiel gxi faris en 199799, savante al si almenaux la lastan); la rilatoj kun la publikaj auxtoritatoj kondukis al neniu subvencio (ecx ne unu centimo dum 25 jaroj); la statuso de fondumo kauxzis, ke la kontrolo ne plu apartenis al asembleo de E-istoj, sed al sxtata kontrolinstanco (kiu longtempe apenaux kontrolis); la financa truo sxvelis gxis unu miliono da svisaj frankoj en 1991 (en septembro 1991, dum la prezido de Mireille Grosjean, Claude Gacond cxesis esti la direktoro de KCE); kaj en la GEP-Konsilio KCE (kiu laux la GEP-statuto devus havi almenaux tri reprezentantojn) ekde 1995 havis neniun reprezentanton. Estas rimarkinde ke KCE ree bonfartigxis kiam gxi komplete sendependigxis de GEP, gxuste en 1995.

La leciono de la tuta historio estas ke, se iam ie la E-komunumo trovigxus antaux la sxanco acxeti senmoveblajxon sed ne havus suficxan monon, prefere gxi fondu kooperativon (kiel por Greziljono), aux societon kuplitan al transnacia organizo (kiel por La Kvinpetalo, iniciatita de LF-koop), aux ecx sin turnu al privata mecenato -- la risko ke tiu cxi iam koleros kontraux la ceteraj E-istoj kaj forjxetos ilin el "sia" domo estas malpli dangxera ol la riskoj devenantaj de la fonduma formulo (ecx se la formuloj varias de lando al lando; tamen baze restas la problemo, ke la kontrolo pri la afero ne plu apartenas al la nia popolo, sed al gagxoj kaj burokratoj).

La eraro de la 1970aj jaroj estas parte klarigebla per la tiama filozofio de la entrepreno, kiu estis alia ol la nuna. Tiam oni pensis pri la starigo de tuta kvartalo, kiu estos tiel grava por la urbo kiel la Internacia Horlogxa Muzeo aux ecx pli: KCE estis rigardata kiel estonta atuto de Cxauxdefono (La Chaux-de-Fonds), pli ol estonta pivoto de Esperantio. Krome, en la tiama kulturo de la entrepreno oni vidis prioritatan dimension por la instruado al infanoj kaj familioj (kongrue al la profesio de la cxefaj tiamaj KCE-aktivuloj). Nuntempe, KCE dauxre estas lernejo, sed kun alvokigxo pli universitatnivela; kaj certe gxi sentas sin pli engagxita vidalvide al la kulturaj bezonoj de la E-popolo, kiel transnacia centro, ol vidalvide al tiuj de la neusxatela kantono, kiel privata instituto altironta al Cxauxdefono vastan internacian klientaron (la origina projekto antauxvidis 180 litojn!).

La negativa sperto de GEP ne kuntrenu negativan jugxon pri unuopuloj. Cxiu faris laux siaj ebloj. Kiel sagacis la latinoj, "senatores boni viri, senatus mala res".

iom mll laux Heroldo Komunikas 095

fonto: ret-info

***

Hejmpagxo en E-o fare de japana mezlernejo.

Mezlernejo KIGAKU, Iwate, Japanio, havas sian hejmpagxon en E-o. En la lernejo lernas 14 geknaboj, de 13 gxis 16 jaragxaj. Vizitu la pagxon: http://www.rnac.ne.jp/~kigaku/jkigaku.htm , kaj sendu kuragxigan leteron!

Informa fako de E-Societo en Numazu

Jena informero aperis en NUN:

Mesagxo dissendita de E-INS = Esperanto-Instruado
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia