"Nova Sento in Rete" n. 203 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 203     2001-04-16
> Nova Estraro de Itala Esperantista Junularo elektita en Bolsena (VT)
> Un premio per ricordarlo
> Diskoj acxeteblas nun enrete cxe www.vinilkosmo.com !!!
> Bondezirojn al Claudia Smeriglio
> Esperantista geedzigxo en Mestre


  Contenuto
Nova Estraro de Itala Esperantista Junularo elektita en Bolsena (VT)

Okaze de la 25a Internacia Junulara Festivalo kiu finigxos morgaux (kaj pri kiu NSiR raportos dum la venontaj tagoj), la jar-Asembleo de Itala Esperantista Junularo elektis sian novan estraron.

Gxin konsistigas:

Bethuel Chiesa - Prezidanto - bethulla@hotmail.com

Alessandra Masini - alus3@katamail.com

Daniele Binaghi - daniele.binaghi@libero.it

Flavia Dal Zilio - flavia.dalzilio@tiscalinet.it

Giovanni Matteo Quer - iomtov@tin.it

Manuel Giorgini - phalanx@kyuzz.org

Michele Gazzola - s780478@students.uni-bocconi.it

Ne rekandidatigxis Sonia Tavarone, Chiara Baro kaj Michele Bondesan.

Al cxi-lastaj iras dankon pro ilia laboro en la estraro, dum al la nov-elektitoj kaj, speciale al la juna prezidantino, iras la deziron de profitodona laboro dum la venonta jaro.

Framerio

***

Un premio per ricordarlo

Il tre febbraio scorso ci ha lasciati il nostro amico missionario Andreoni della Thailandia. Pensiamo che Padre Francesco Andreoni volesse aiutare sacerdoti o giovani che desiderano studiare la lingua internazionale Esperanto e usarla nell'ambito del loro impegno quotidiano di cristiano e cittadino del mondo. Per questo motivo l'Associazione Esperanto 'Giorgio Canutò di Parma mette a disposizione la somma di 2.100.000 per n. 7 premi di L.300.000 cadauno da assegnare a giovani uomini e donne di età compresa tra i 16 e i 40 anni, che, dopo aver studiato la lingua internazionale nei corsi di Esperanto in programma tra marzo e giugno 2001, conseguano il certificato di studio di 1° grado o di 2° grado.

I premi saranno erogati quale contributo per la partecipazione a un congresso dell'UECI (Unione Esperantista Cattolica Italiana), dell'IKUE (Unione Esperantista Cattolica Internazionale) o a un congresso ecumenico in lingua esperanto.

Ulteriori informazioni si possono richiedere all'Associazione Esperanto di Parma, c/o Vittorio e Luisa Madella, via Prampolini, 8 , 43100 PARMA, tel/fax:0521 78 55 82 email: vmadella@tin.it

***

VINILKOSMO KOMUNIKO

Diskoj acxeteblas nun enrete cxe www.vinilkosmo.com !!!

Post longega laboro finfine Vinilkosmo jxus enretigis sian propran TTTejon.

Tiu nova TTTejo estas trilingva (en Esperanto, Franca kaj angla).

Gxi ebligas malkovri fragmentojn de la diskoj de la katalogo de Vinilkosmo kaj mendi ilin enrete.

Jam proksimume 40 titoloj disponeblas.

Iom post iom aldonigxos tekstoj kaj klarigoj, kaj ni ankaux sxatus aldoni aliajn lingvojn (hispana, germana kaj portugala) por malkovrigi espomuzikon ankaux al neesperantistojn. (Homoj kiuj pretas helpi por fari tradukojn por la TTTejo en tiuj lingvoj sin turnu al ni).

Suficxas la klarigoj, nun ni invitas vin viziti nian TTTejon...

Bonan promenadon en la espomuzika mondo http://www.vinilkosmo.com

Dankojn pro via helpo en la disvastigo de tiu informo...

plej muzikajn salutojn de

Floreal Martorell

Direktoro de Vinilkosmo

vinilkosmo@esperanto.org

***

Bondezirojn al Claudia Smeriglio

La honora membrino de la Torina Esperanto-Centro, Claudia Smeriglio, la 29-an de aprilo atingos la agxon de 99 jaroj. Sxi estas aktiva esperantistino de pli ol 70 jaroj kaj ankoraux nun sxi dauxre interesigxas pri Esperanto. Versxajne, Claudia farigxis la plej agxa esperantistino nun vivanta en la mondo.

Cxiuj esperantistoj deziras, ke sxi festu multajn pliajn naskigxtagojn en venontaj jaroj.

La Estraro de Torina Esperanto Centro

***

Esperantista geedzigxo en Mestre

Giovanna Ambrosetto < gioambros@libero.it > kaj Paolo De Rossi < pderossi@bora.iuav.it >

geedzigxos Dimancxon la 27an de majo 2001 en Mestre (Venecio).

Ili kunlaboris por la Jubilea Pilgrimo en Venecio, ciceronante pri la baziliko de Sankta Maria de la Resanigxo kaj pri Torcello".

Kromaj informoj kaj fotojn de la geedzoj cxe http://digilander.iol.it/esperantovenezia

Paola Ambrosetto

________________________________________________

Permesu al mi aldoni bondezirojn nome de cxiu leganto de NSiR

Framerio

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia