"Nova Sento in Rete" n. 210 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 210     2001-05-17
> Membrostatistiko de UEA 2000
> Concorso letterario a Mantova
> Amnestio Internacia en Esperanto
> Subvencio por vojagxo de TEJO-aktivuloj al IJK
> 9 Giugno: Festa a Torino con spettacolo teatrale


  Contenuto
MEMBROSTATISTIKO DE UEA EN 2000

Post 13-jara periodo kun cxiujare pli ol 7000 individuaj membroj de UEA, en 2000 ilia nombro restis klare sub tiu limo. La nombro de 6580 individuaj membroj estas je 495 (7%) sub tiu en 1999, kiam gxi ankoraux estis 7075.

Kreskis siavice, unuafoje de post 1987, la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj anoj de la aligxintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA.

En 1999 ili estis 12096; en 2000 je 426 pli multaj, nome 12522. Tio preskaux kompensis la perdon de individuaj membroj, tiel ke la tuta membraro de UEA malkreskis nur per 69, t.e. de 19171 en 1999 al 19102 en 2000.

Pro la konsiderinde malpli granda UK en 2000 ol en 1999, malkreskis cxefe la kategorio Membro kun Jarlibro, kiun forte influas la nombro de la aligxoj al UK. La perdo en tiu kategorio estis 335 (16,9%). Iom falis (130, t.e. 3,6%) la kategorio Membro-Abonanto, cetere parte pro la plimultigxo de dumvivaj membroj. En 2000 aligxis la rekorda nombro de 34 novaj dumvivaj membroj, sed forpasoj limigis la netan kreskon en tiu kategorio al 5.

Plej multe da individuaj membroj perdis Brazilo (-58) kaj Usono (-37), dum ili pleje plimultigxis en la kongreslando Israelo (+16) kaj Hungario (+14).

El cxiuj individuaj membroj 489 aligxis unuafoje en 2000. El ili 182 estis junaj, t.e. 30% de la tuta individua membraro de TEJO.

En 17 landoj (20 en 1999) estis almenaux 100 individuaj membroj: Francio 651 (falo de 35), Germanio 572 (-15), Brazilo 493 (-60), Japanio 389 (-20), Usono 352 (-37), Nederlando 337 (-12), Svedio 238 (-17), Italio 223 (-30), Finnlando 222 (-12), Britio 207 (-23), Cxinio 186 (-1), Belgio 164 (-21), Hispanio 157 (-33), Pollando 138 (-12), Hungario 136 (+14), Ruslando 135 (-35) kaj Svislando 128 (-6). Sub la limon de 100 falis Danio 89 (-19), Cxehxio 88 (-14) kaj Kroatio 88 (-21).

La individuaj membroj malmultigxis malgraux tio, ke jam de tri jaroj ne okazis gxenerala kotiz-plialtigo. Kaze de Japanio kaj Usono la kotizoj ecx malaltigxis sekve de la plivalorigxo de iliaj valutoj kontraux Euxro, sed ankaux tie la membraro malkreskis. (En 2001 la kotizoj por tiuj landoj estis ree malaltigitaj kaj estas nun respektive 24,7% kaj 16,7% sub tiuj en 1999, sed malgraux tio ili sxajne ne sukcesas reatingi en 2001 la membronombron de 1999.)

Inter la aligitaj membroj plej rimarkinde kreskis Brazilo (+642) kaj Francio (+230). La plej grandan falon registris Germanio (-411) kaj Svedio (-245).

La revuo "Esperanto" havis en diversaj kategorioj 4729 pagintajn ricevantojn, t.e. je 161 (3,3%) malpli ol en 1999 (4890). Pli forte perdis "Kontakto", kies paginta ricevantaro falis de 1558 en 1999 al 1246 en 2000 (-312, t.e. 20%).

Resuma statistiko 1998-2000




1998


1999


2000

Membro kun Gvidlibro


435


510


474

Membro kun Jarlibro


1859


1528


1294

Membro-Abonanto


3405


3404


3253

Juna Membro kun Jarlibro


452


451


350

Juna Membro-Abonanto


260


220


241

Dumviva Membro


859


876


879

Juna Dumviva Membro


17


17


19

Honora Membro


61


57


59

Honora Patrono


12


12


11

INDIVIDUAJ MEMBROJ


7360


7075


6580

Aligitaj membroj


10853


10447


10744

Junaj aligitaj membroj


1959


1649


1778

MEMBROJ ENTUTE


20172


19171


19102

Societo Zamenhof


224


224


207

Abonoj "Esperanto"


195


185


165

Kolektivaj ab. "Esperanto"


121


119


102

Abonoj "Kontakto"


405


408


338

Kolektivaj ab. "Kontakto"


465


352


187

Patronoj de TEJO


100


96


94

Dumvivaj Patronoj de TEJO


13


14


17

KOTIZOJ ENTUTE


21825


20569


20212

(RIM. La statistiko montras la staton je 20 aprilo 2001. Definitivaj ciferoj aperos en la Estrara Raporto pri 2000 en la junia numero de "Esperanto".)

Gazetaraj komunikoj de UEA

Numero 121

***

Concorso letterario a Mantova

Il 2001, proclamato dall'Unione Europea e dal Consiglio d'Europa " anno europeo delle lingue" offre all'associazione esperantista l'occasione di invitare i mantovani ad una riflessione comune sul fenomeno linguistico nelle sue più ampie dimensioni.

La prima lingua (lingua madre) che nel passato ritrova le proprie radici, conserva anche nel presente la sua vitalità nonostante gli apporti di culture diverse.

Tuttavia la società attuale vive in un contesto di plurilinguismo che se da un lato arricchisce la persona, dall'altra impoverisce e mina il concetto di identità col prevalere di lingue egemoni .

L'Esperanto, lingua internazionale creata con l'apporto di radici sia di lingue neolatine occidentali, sia di lingue anglosassoni e slave orientali, al fine di essere lingua di tutti i popoli ma di nessuna nazione, nel rispetto di tutte le lingue madri, intende porsi come strumento che porti in Europa e nel mondo il senso della mantovanità. L_ iniziativa si propone il duplice scopo di dare visibilità al nome di Mantova e valorizzare un moderno concetto di mantovanità, autenticamente intesa come radice culturale di un popolo, che, in vista di un inserimento in strutture sociopolitiche extranazionali, intende salvaguardare come patrimonio prezioso e indistruttibile il senso profondo delle proprie radici.

L'Amministrazione Provinciale di Mantova e il comitato "Festival della letteratura" di Mantova sostengono ed approvano l'iniziativa.

Il bando è a disposizione degli interessati, dai 15 anni in su, richiedendolo alla c.p. 108 Mantova o al n° di telefono 0339/1522925 o all'indirizzo e-mail lbrazza@libero.it

Laura Brazzabeni

lbrazza@libero.it

***

Amnestio Internacia en Esperanto

Danke al Vincent Charlot, ek de nun eblas legi aktualajn komunikojn de Amnestio Internacia en la Internacia Lingvo Esperanto. La tekstoj estas libere uzeblaj, kaj vi povas aperigi ilin en viaj revuoj aux informiloj.

Kial ne traduki cxi tiun informon al via loka lingvo?

Bv. viziti: http://users.skynet.be/bs939002/amnestio.html

inf: jakvo Schram

< j.schram@skynet.be >

***

Subvencio por vojagxo de TEJO-aktivuloj al IJK

TEJO, per sia fondajxo 'Partopreno IJK' ofertas al siaj aktivuloj modestan kontribuon en iliaj vojagxkostoj al la IJK 2001 en Francio, Strasburgo. Cxi tiu iniciato estas ligita al alia iniciato: aktivula trejnseminarieto kiu okazos dum du duontagoj kadre de la IJK. Dum cxi seminarieto traktigxos diversaj aspektoj de aktivado en nia movado, celante plian profesiigxon de nia agado.

Per cxi iniciatoj TEJO penas pli altigi la profesiecon de asocio per trejnado de aktivuloj kaj samtempe finance subteni tiujn aktivulojn kiuj ne havas la monon por mem pagi diversajn vojagxkostojn.

Kriterioj por ricevi la subvencieton:

* esti individua membro de TEJO

* aktive partopreni la aktivulan trejnseminarieton kiu okazos dum IJK

* esti aktivulo, cxu rekte en TEJO, cxu en LS de TEJO, cxu en baldaux fondota LS de TEJO

* sendi kandidatigxan leteron kun, bazaj informoj pri si (lando, adreso, agxo, konataj lingvoj, interesigxoj), mallonga biografio, eseeto pri movadaj motivoj kaj celoj, priskribo de via vojagxvojo al Strasburgo, kaj takso de viaj vojagxkostoj.

La subvencio estos limita gxis 50-200 EUR depende de kvanto de subvencipetoj kaj via situacio. Elektante, prioritaton ricevos la pli junaj kandidatoj, kaj aktivuloj kiuj aktivas pli rekte en TEJO.

Pliajn informojn pri tio vi trovas en la retpagxo < http://fp-ijk.tejo.org >.

Vian kandidatigxon por la subvencio sendu papere, fakse aux retposxte al:

Ilja De Coster

Varendrieskouter 47

BE-9031 Gent

Belgio

fakso: *32 (0)9/227.86.64

rete: ilja.decoster@rug.ac.be

Vian kandidatigxon ni ricevu plej laste je la 1a de junio 2001. Meze de junio vi informigxos pri via jes aux ne elektigxo.



Ilja De Coster

TEJO-Kasisto

Ilja.DeCoster@rug.ac.be

***

CENTRO ESPERANTO DI TORINO: FESTA DEI DIPLOMI

Un'altra generazione di esperantisti ha visto la luce durante l'anno sociale 2000/2001.

Come ogni anno vogliamo dedicare loro una serata di cultura e spettacolo per poter godere di un'altra realtà torinese: la Torina Nova Trupo, gruppo teatrale che da anni, con nomi diversi, calca la scena in tutta Europa.

L'appuntamento, con nuovi e vecchi esperantisti è per

Sabato 9 Giugno 2001

Presso il teatro della Parrocchia Madonna delle Rose _ Corso Unione Sovietica 221

Programma:

Ore 19.30

Cena conviviale

Ore 21.00

Consegna dei diplomi

Ore 21.30

Spettacolo Teatrale della

TORINA NOVA TRUPO

Ore 22.30

La festa continuerà presso la sede del Centro Esperanto.

Costo della serata: Lire 15.000

Organizzazione:

Centro Esperanto di Torino, Corso Unione Sovietica 215 - Telefono 011 3188649

esperanto.torino@esperanto.it o esperanto.torino@libero.it

http://www.arpnet.it/~esper e http://www.esperanto.it
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia