"Nova Sento in Rete" n. 218 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 218     2001-07-13
> Internacia Junulara Kongreso
> Someraj Kursoj en Kvarner/Quarnero (Kroatio/Croazia)
> Kompleta kalendaro de Esperanto arangxoj
> Euxpa simpozio de lingvistoj, socioogoj kaj politikistoj en Zagrebo (Kroatio)
> LANCOV Non solo Esperanto con pochi soldi
> e-Books in Esperanto
> Korespondi deziras: el Prago


  Contenuto
Internacia Junulara Kongreso

La 57-a Internacia Junulara Kongreso, IJK okazas inter 29. 07. - 05. 08. en Strasbourg, Francio. La partoprenantojn atendas kiel cxiujare altkvalitaj programoj. IJK estas la plej granda junulara Esperanto-arangxo, kie renkontigxas gejunuloj el preskaux la tuta mondo. Oni povas havi neforgeseblan travivajxojn, amikigxojn kaj rememorojn pri la bonega etoso.

La cxi jara IJK estas pli bunta ol kutime, cxar okaze de la Euxropa Jaro de Lingvoj lokaj organizantoj arangxas grandan ekster IJK-an programon, kiu certe kreskigos la viglecon de la tuta arangxo.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Junulara Esperantista Franca Organizo

4 bis rue de la Carisaie, FR-75014 Paris, Francio

Rete: jefo@esperanto.org

El Eventoj 208 - Retposxta versio

***

Someraj Kursoj en Kvarner/Quarnero (Kroatio/Croazia)

Samtempe kaj samloke kun la 35-a ILEI-konferenco, de 28.07-04.08.01 en bela apudmara urbeto Lovran okazos ankaux Someraj Kursoj, porkomencanta kaj konversacia, ambaux laux la Zagreba Metodo.

Kunlabore kun la novfondita instruista sekcio de Kroata Esperanto-Ligo la kursojn proponas la loka organizanto de ILEI-konferenco, firmao Orbis Pictus el najbara Trieste.

Dum la liberaj horoj la lernantoj havos la okazon auxskulti Esperanton parolatan de instruistoj el cxiuj kontinentoj kaj la instruistoj konatigxi kun la konata rapida instrumetodo, gxis nun tradukita en 24 lingvojn!

La urbeto Lovran/Lauxrana kiu kun la promendistanca kaj pli fama najbarino Opatija/Abbazia pioniras kaj avangardas en la kroata turismo, en sia agrabla trankvilo ofertas multajn kaj diversajn kulturajn programerojn.

Ankoraux eblas aligxi cxe:

ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx

Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste

tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it

http://users.iol.it/orbispictus

***

Kompleta kalendaro de Esperanto arangxoj

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org

El Eventoj 208 - Retposxta versio

***

EUXROPA SIMPOZIO DE LINGVISTOJ, SOCIOLOGOJ KAJ POLITIKISTOJ EN ZAGREBO (KROATIO) LA 27-AN KAJ 28-AN DE JULIO 2001 "EUXROPA LINGVO - UTOPIO AUX NECESO?"

Organizantoj: Asocio por Euxropa Konscio, Maribor (Slovenio), Societo por Euxropa Konscio, Zagreb (Kroatio) kaj Internacia Akademio por lingvaj rajtoj, Bruselo (Belgio).

Adreso: AEK, Besednjakova 1, Si-2000 Maribor, Slovenio, Tel/Fakso: +386-2-4200669, e-mail: zlatko.tisljar@siol.net

Auxspicianto: Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio.

Subtemoj:

A) Lingvo kiel identeca signo kaj pluridenteco de unuopuloj

B) Lingva sekureco kaj fontoj de etnaj konfliktoj

C) Edukado por Euxropa konscio kaj egalrajteco de popoloj kaj minoritatoj en lernejoj de EU-sxtatoj

Gxis nun anoncitaj referantoj:

Dr. Vesna Stanicic, Germanio

Dr. Renato Corsetti (Italio)

Dr. Balasz Wacha (Hungario)

Dr. Gjergy Nanofzsky (Hungario)

Dr. Sean O Riain (Irlando)

Mag. Zorko Sojat (Kroatio/Britio)

Dr. Iwo Peeters (Belgio)

Mag. Vera Klopcic (Slovenio)

Mag. Nikola Rasic (Kroatio/Nederlando)

Mag. Zlatko Tisljar (Kroatio/Slovenio)

Programo:

27.7. 2001

9,00-9,30 h: Solena Malfermo de la simpozio

9,30-10,00 h: Enkonduka referajxo (en pleno)

10,00-13,30 h: Laboro en sekcioj

15,30-17,00 h: Raportoj de sekciaj kunordigantoj (en pleno) kaj disdono de propono pri konkluda deklaro

20,00-22,00 h: Kultura programo

28.07.2001

9-11 h: Diskuto pri la simpozia deklaro kaj akcepto de la deklaro

11-12 h. Partopreno en la fermo de UK de Esperanto

ALIGXILO

AL EUXROPA SIMPOZIO "Euxropa Lingvo - utopio aux neceso?"

Zagreb, 27-28.07.2001

Familia nomo kaj antauxnomo:______________________________________

Adreso:________________________________________________________

Tel: ___________ Telefakso:_______________ E-posxto:________________

Titolo kaj fako:____________________________________________________

Temo de la anoncita referajxo:________________________________________

Lingvo, en kiu mi prezentos la temon:______________________________

Mi rezervas hoteltranoktojn de jxauxdo 26-an gxis sabato 28-an en mezkategoria hotelo.

JES NE

Dato:_______________ Subskribo:_________________________

ASOCIO POR EUXROPA KONSCIO

SI-2000 Maribor, Besednjakova 1

Tel-Fax: +386-2-4200669, e-posxto: zlatko.tisljar@siol.net

***

LANCOV Non solo Esperanto con pochi soldi

In un magnifico posto tra i boschi della Moravia, a Lancov non lontano dal confine austriaco, nei pressi di un lago con spiaggia e barche a disposizione corsi di esperanto, inglese, tedesco, francese e russo con ottimi insegnanti. Vita un po' spartana in bungalow ma con 5 buoni pasti al giorno. Tradizionale atmosfera di amicizia e collaborazione. Cicli di due settimane : 1-14 luglio, 15-28 luglio, 29-11 agosto ( 10-12 agosto incontro di ex allievi ed amici di Lancov). Quota di partecipazione: circa 10.000 lire al giorno. Pavel Sittauer tel/fax 00420618841909

Per maggiori informazioni disvastigo@genie.it mikebond@tin.it

***

e-BOOKS IN ESPERANTO

Agli e-book hanno già pensato anche gli esperantisti.

Andate a vedervi www.esperanto.se troverete una bella biblioteca.

E comunque non solo lì, ma ora è questo l'indirizzo che mi viene in mente.

Cari saluti

Edvige

nored@tiscalinet.it

http://members.xoom.it/verdastelo

***

KORESPONDI DEZIRAS: el Prago

Olga Glendovà

nad Vovodovem 56/240

CZ 10800 Praha 10

sercxas en Italujo gekorespondantojn.

Mi interesigxas pri Italujo, ties lingvo kaj ties folkloro.

Miaflanke mi volonte respondus pri Prago, Cxehxujo kaj Esperanta movado kun aparta atento pri I.K.U.E.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia