"Nova Sento in Rete" n. 225 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 225     2001-09-06
> TEJO-Seminario Esperanto@interreto en Stokholmo
> UEA akceptita en la Monda Forumo pri Edukado
> Mesagxoj de UN kaj Unesco al la Kongreso de Zagrebo
> Pontolingvo, vortaro, reto, Langenscheidt
> Koresponda servo
> Auxtuna kunveno de la Bavara Esperanto-Ligo
> E-renkontigxo en Respubliko Serba (Bosnio - Hercegovino)


  Contenuto
TEJO-Seminario Esperanto@interreto en Stokholmo

La venonta TEJO-seminario Esperanto@Interreto, kiu okazas inter 27.10 - 04.11 2001 en Stokholmo, Svedio, havos la temojn:

Retregado - la bazaj scioj kiujn oni bezonas por povi uzi/regi la reton (sercxi, publikigi, prezentstrukturoj, grafikado, HTML, unikodo, bazaj scioj pri kiel funkcias Interreto teknike kaj socie).

Retkunlaboro - kiel oni povas kunlabori pere de la reto (retposxtlistoj, icq, irc, publikfontaneco, kiel TEJO povas uzi la reton plej bone).

Retprogramado - teknikoj por povi fari programojn funkciantajn en la reto (CGI, ASP, JSP, PHP, Python, JS, formularoj, SQL, labormetodoj en retprojekto).

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Hokan Lundberg

Rete: hokan.lundberg@home.se

El Eventoj n-ro 211, retposxta versio



UEA AKCEPTITA EN LA MONDA FORUMO PRI EDUKADO

Cxi-matene UEA estis oficiale akceptita kiel organizajxo partoprenonta la Mondan Forumon pri Edukado en Portoalegre.

Tiu Monda Forumo pri Edukado okazos en Portoalegre (Brazilo) de la 24-a gxis la 27-a de oktobro. Por pliaj informoj vizitu jenan ttt-ejon, 4-lingvan (angla, franca, hispana, portugala) : www.forummundialdeeducacao.com.br

Retadreso de tiu organizo < organizacao@forummundialdeeducacao.com.br >

Ili volonte akceptas kontribuojn per retaj mesagxoj en unu el la kvar lingvoj.

La Komitato mem zorgas pri traduko portugalen de senditaj kontribuoj.

UEA estos reprezentata fare de Brazila Esperanto-Ligo, kiu nun organizas la sercxon de tauxgaj personoj.

Cxu ne estus bone ke ankaux ILEI aligxu kaj reprezentigxu pere de la brazila ILEI-sekcio?

Amike

Renato

____________

Renato Corsetti

Colle Rasto, prima strada, 3

IT-00036 Palestrina

Italujo

< renato.corsetti@esperanto.org >



MESAGxO DE LA GxENERALA SEKRETARIO DE UNUIGxINTAJ NACIOJ

AL LA 86-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Estas por mi plezuro transdoni miajn bondezirojn al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto.

La Esperanto-movado cxiam partoprenis la celon interligi homojn trans naciaj limoj. Hodiaux ni vivas en nova epoko de komunikado, en kiu eblas transsendi informojn pli rapide kaj pli foren ol iam ajn antauxe. Tamen unu homo el du neniam faris aux ricevis telefonvokon. Largxa digxita disdivido forbaras multajn malricxajn landojn de la rimedoj de informteknologio. Unuigxintaj Nacioj, kunlabore kun la civila socio kaj la privata sektoro, havas firman volon transponti tiun dividon.

Inter la novaj iniciatoj, pri kiuj mi esperas, ke ili konstruos digxitajn pontojn al la evolulandoj, estas la Teknologia Servo de UN, UNITeS. Tiu norda reto de volontuloj dividas sian scipovon kun grupo en sudaj landoj, donante trejnadon pri la aplikado de teknologio. Plibonigita komunikado havigas multajn avantagxojn: por distanca lernado, pli rendimenta negocado kaj pli rapida reago al urgxaj okazajxoj. Dividante la neelcxerpeblan varon informado ni povas plibonigi cxies aliron al edukado, sano kaj prospero.

Dum ni alstrebas niajn komunajn celojn de plibonigitaj komunikado kaj komprenado, mi antauxgxojas pri pluaj kunlaboro kaj bonvolo inter Unuigxintaj Nacioj kaj la Esperanto-movado. En tiu spirito mi deziras al vi plenan sukceson.

(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesagxo estis skribita en Esperanto.)

MESAGXO DE UNESKO AL LA 86-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

Estas ja mia plezuro transdoni miajn bondezirojn al la partoprenantoj de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo, Kroatio, pri la temo "Kulturo de Dialogo - Dialogo inter Kulturoj".

Unesko aparte sin koncernas pri tiu cxi temo: unue rilate gxian mandaton antauxenigi kulturon de paco, kaj due, kaj pli aktuale en la nuna jaro, en la kadro de la Jaro de Unuigxintaj Nacioj pri Dialogo inter Civilizoj. La fakto, ke la Universala Kongreso de Esperanto sin dedicxas al tiu cxi jaro de Unuigxintaj Nacioj, estas aparte signifa al Unesko. Ne-registaraj organizajxoj kiel la via ludas gravan rolon en antauxenigo de la celoj kaj objektivoj de Unuigxintaj Nacioj, kaj Unesko alte taksas siajn jam longedauxrajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio.

Lingvoj kaj lingva diverseco konsistigas la sxlosilon al interkultura dialogo. Cxar estas la lingvo mem, kiu esprimas la komunan historion de kulturo kaj ebligas al gxiaj membroj komunikigxi inter si. Je sama tempo, estas la lingvo, kiu povigas kulturojn intersxangxi ideojn kaj prunti kaj adaptigxi inter si. Same estas la lingvo, kiu permesas al ni komune dividi niajn ideojn pri la mondo sur tereno de kultura diverseco kaj malsami dum ni samtempe festas nian komunan homecon. Fine, estas per parolado kaj auxskultado unu al alia, ke ni atingas komprenigxon, tiel esencan al paca kunekzisto.

La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo dauxre emfazas la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diverseco en tutmondigxanta terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto por perforto aux konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dedicxis sin al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.

En tiu cxi kadro ni alte taksas la laboron de la Universala Kongreso de Esperanto, cxar vi antauxenigas lingvon, kiu estas ilo de dialogo inter civilizoj kaj ne fiksis siajn radikojn en la kulturo aux intelekta tradicio de difinita grupo de nacioj.

Mi deziras al la Kongreso plenan sukceson.

John Daniel

Asista Gxenerala Direktoro pri Edukado

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 131 (2001-08-14)



Pontolingvo, vortaro, reto, Langenscheidt

La fama germana firmao Langenscheidt ofertas komputilan programon por parkerigi vortojn de fremdaj lingvoj ("Vokabeltrainer"). Gxi uzeblas jam por 57 lingvoj; la koncernajn vortlistojn oni povas elsxuti senpage el la reto. Inter ili trovigxas ankaux bonkvalita vortlisto Esperanto-germana kun 8.430 vortoj. Laux nombro de la elsxutoj, Esperanto trovigxas nun sur la 22a loko (aux sur la 12a, se ni adicias la elsxutojn de cxiuj vortlistoj de la sama lingvo). Sed ankoraux pli interese estas, ke laux informo sub http://www.vokabeln.de/autovoc.htm plimulto de la vortlistoj estas farita surbaze de Esperanto kiel pontolingvo. La programon - kiu, laux mia sperto, funkcias bonege - oni povas testi sub http://www.vokabeln.de

Ulrich Matthias

< Ulrich.Matthias@t-online.de >

fonto: ret-info



Koresponda Servo, auxgusto 2001, EKS

Listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn.

10a auxgusto 2001.Distribuata monate.

NOTU:Se vi sendas ret-posxton al mi, NEPRE metu "EKS" aux iun esperantan vorton cxe la temlinio.Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjxetas la nekonatajn mesagxojn.

Por partopreni en la septembra listo, bonvolu sendi vian korespondpeton antaux la 10-a de septembro 2001.

Adresoj de retpagxoj de EKS:

EKS WWW page adresses:

http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm (listo, nur Esperanto)

http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm (Esperanto)

http://members.aol.com/enrike/eksang.htm (English)

http://members.aol.com/enrike/ekscas.htm (Castellano - Español)

http://members.aol.com/enrike/eksfra.htm (Français)

Aliaj korespondservoj kaj babilejoj:

Por babili kun aliaj esperantistoj.

ICQ listo Esperanto: 421 gesamideanoj el 50 landoj (8 jan 2001)

http://esperanto.digiweb.com/icq/icqlisto.htm

La Listo "Esperanto" elektis ICQ-on kiel preferatan komunikilon inter siaj membroj. ICQ permesas al siaj anoj interbabili kiel ajn ili volas kaj ebligas al ili intersxangxi ideojn, diskuti pri similaj interesoj aux io ajn.

Por vocxe-babili kun aliaj esperantistoj per "PalTalk". http://PalTalk.com

Post la instalado, iru al "Groups" (grupoj) Poste elektu:By Language / Nationality / Other(lingvo, gento, alia) Esperanto Internacia

EVENTOJ  La plej ofta internacia Esperanto-gazeto: http://www.eventoj.hu

RET-INFO Retposxta Esperanto-novajxservo: http://www.eventoj.hu/ret-info.htm

Scienc-Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/index.htm

Plena kalendaro de cxiuj Esperanto-arangxoj: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm

Laszlo Szilvasi ret-info@esperanto.org  ; eventoj@esperanto.org

Eldonejo LINGVO-Studio / Eventoj en la Budapesxta Esperanto-Domo

Leiningen u. 4, Budapest, HU-1193 Hungario.

Posxta adreso: pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario.

Telefono/fakso: 282-88-85

****** RetoKlubo ******

Cxu vi scias ke ekzistas RetoKlubo por infanoj kiuj lernas Esperanton kaj volas korespondi per la reto kun aliaj infanoj? Ili sxatus havi pli da anoj en la klubo - eble vi konas infanojn kiuj sxatus aligxi.

La retadreso estas jene:

http://www.geocities.com/EnchantedForest/2755/gastklub.html

******E K S******

Se via nomo ne estas en la listo aux se vi volas malsaman anoncon, bonvolu sciigi min.(Bonvolu aldoni "EKS" al la temlinio!)

EKS afisxos la novan liston la duan vendredon de cxiu monato.

Jen sube la informoj, kiujn vi sendu al mi. Se vi volas ellasi kelkajn, faru tion, sed nepre metu vian nomon, la nomon de via urbo kaj lando, kaj laprovincon aux sxtaton se necese. Por paper-posxto metu vian tutan adreson.Bonvolu uzi la "x" sistemon (cx gx hx jx sx ux).

Skribu Esperante.

nomo (familia nomo majuskle)

personaj informoj, agxo, sekso, Esperanto-kapablo, interesoj

adreso (ret-posxte kaj/aux paper-posxte - vi povas indiki preferon)

urb(et)o, sxtato, provinco, lando, proksimeco al konata urbo aux loko.

Cxu vi volas, ke via adreso estu ankaux en la retpagxo de EKS?

http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm

Enrique ELLEMBERG,

kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS.

enrike@aol.com (NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio [subject])

fonto: ret-info

http://www.eventoj.hu



Auxtuna kunveno de la Bavara Esperanto-Ligo

Estimataj gesamideanoj -

Mi volas uzi la okazon memorigi aux sciigi al la recevantojn de cxi tiu mesagxo, ke dum la semajnfino 06./07.10.2001 en Weilheim (Supra Bavario) okazos la cxijara auxtuna kunveno de la Bavara Esperanto-Ligo (BELO). Nia samideano Alfred Schubert arangxis interesan programon kaj volonte bonvenigos multajn partoprenantojn.

Mi elkore invitas cxiujn aligxi al la kunveno kaj partopreni.

Inviton kaj aligxilon kun la partopreno-kondicxoj vi trovas en la lasta eldono de "Esperanto en Bavario", numero 03/2001 aux por presi je la interret-adreso: http://www.esperanto-bayern.com/Weilheim01.pdf

Estu elkore bonvenaj al Weilheim!

Herzlich willkommen in Weilheim!

Korajn salutojn!

Frank Kasper

sekretario de BELO

Schriftfuehrer von BELO

frank.kasper@esperanto-nuernberg.de



E-renkontigxo en Respubliko Serba (Bosnio - Hercegovino)

Esperanto - Ligo de Respubliko Serba cxi jare organizas sesa foje e-renkontigxon kiu okazos de la 12-a gxis 14-a de oktobro en Banja Luko. Banja Luko estas cxefa urbo de R.Serba kaj estas la plej granda urbo en respubliko.La organizantoj esperas ke partoprenantoje estos el Rumanio, Jugoslavio, Bulgario, Auxstrio, Slovenio, Hungario, Makedonio....

PROVIZORA PROGRAMO

VENDREDO 12.10.

a.. 12.00 - 20.00 alveno de partoprenantojkaj registrigxo kja logxigo

b.. 19.00 solena malfermo

c.. 19.30 koncerto

SABATO 13.10.

a.. 9.30 - 12.00 ronda tablo "LINGVAJ MALEGALECOJ EN LA MONDO"

b.. 12.15 - 14.00 promenado trala urbo kun turisma cxicxrono

c.. 16.00 - 19.00 lingva festivalo

d.. 20.00 - 21.00 teatrajxo " La malfermilo"

DIMANCXO 14.10.

a.. 9.00 - 9.30 solena fermo

b.. 10.00 ekskurso

La kotizo estas 10 DEM (dokumentoj kaj ekskurso)

Aligxantoj ekster Bosnio povas pagi cxe alveno al Banja Luko. Banja Luko atingeblas buse, trajne kaj aviadile.

Prezoj por bus-biletoj: Belgrado - B.Luko 25 DEM, Zagrebo - B.Luko 20 DEM. Ni povas sendi al vi oficialan invitilon bezonata por la vizo.

La informojn pri logxado ni sendos al vi baldaux.

Por aliaj informoj vi povas kontakti ESPERANTO LIGO DE RESPUBLIKO SERBA, P.FAH 335, BA - BANJA LUKA, BOSNA -HERCEGOVINA

telefonoj : ++387 51 347 186, ++387 51 302 875; e-mail: elrs@blic.net kaj vsilva@blic.net - Mico Vrhovac

ljubopr@inecco.net - Ljubisa Preradovic

prezidanto de E - Ligo

Mico Vrhovac
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia