"Nova Sento in Rete" n. 227 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 227     2001-09-13
> UEA sercxas novan Gxeneralan Direktoron de la Centra Oficejo en Rotterdam
> Cxu ankaux vi auxdis ke la Universala Kongreso okazos cxi-vintre en Afriko?
> Nova retejo de E.Euroscola
> Naskigxis TR'AFRIK - Afrika oficejo de UEA
> Euxrop-Uniaj subvencioj por projektoj, jaroj 2002-2004
> Una Lingua o un codice?
> Giovane croata vuole imparare l'Esperanto
> Laste: katastrofo en Usono


  Contenuto
UEA SERCXAS NOVAN GXENERALAN DIREKTORON DE LA CENTRA OFICEJO

Je la 1-a de marto 2002 ekvakos la ofico de GXENERALA DIREKTORO DE UEA

La Gxenerala Direktoro estas la cxefa administra oficisto de UEA, kiu respondecas antaux la Estraro pri la gxenerala funkciado de la Asocio kaj de ties profesia stabo. Kiel cxefa funkciulo en la prismo de la servoj kiujn la Asocio disponigas al siaj membroj kaj al la ekstera mondo, la Gxenerala Direktoro tenas superrigardon pri plenumo de la diversaj operacioj de la Asocio, inkluzive de

- gxeneralaj operacioj;

- eksteraj rilatoj;

- gvidado kaj evoluigo de la financoj;

- gvidado de la organizado de Universalaj Kongresoj;

- gvidado de la eldona agado;

- realigo de la decidoj de la Komitato, Estraro kaj aliaj organoj.

La Gxenerala Direktoro regule kontaktigxas kun la Estraro, tenante gxin informita, plenumante gxiajn decidojn, kaj kunlaborante kun individuaj estraranoj. La funkcio praktike estas multenhava, strecxa sed ankaux tre kontentiga.

LA ASOCIO. Universala Esperanto-Asocio estas plurmilmembra neregistara organizajxo kun preskaux centjara historio sed ankaux kun konstanta bezono transformi sin laux sxangxigxantaj mondaj cirkonstancoj. La gvidaj organoj de la Asocio, nome la Komitato kaj Estraro, konsistas plejparte el spertaj movadanoj, kiuj faras sian por-Asocian laboron libervole en libera tempo. Preter ili, la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa, konsistante el individuaj membroj; lokaj, landaj kaj fakaj asocioj; kaj aliaj lernantoj kaj utiligantoj de Esperanto. La Centra Ocejo de la Asocio, kie laboras profesia stabo kaj volontuloj de UEA kaj de TEJO (gxia junulara sekcio), situas en Roterdamo, Nederlando, kaj konsistas el oficejaj cxambroj kaj logxocxambroj, granda libroservo, grafikejo, kaj la Biblioteko Hodler.

KVALIFIKOJ. Inter la preferataj kvalifikoj de la Gxenerala Direktoro estas:

- eduko laux universitata nivelo;

- plurjara profesia sperto pri administrado;

- kono de la Esperanto-movado;

- flua scipovo de Esperanto kaj bona rego de aliaj cxefaj lingvoj, prefere i.a. la angla aux la franca;

- bona skriba kaj parola esprimkapablo;

- kapablo komuniki kun homoj, plenumi decidojn de la organoj de la Asocio, kunlabori kun samranguloj kaj gvidi, estri kaj organizi stabanojn kaj respondeci pri ili;

- iniciatema, matura, reprezenta kaj diplomatia personeco;

- energio, imagemo, kaj praktika kapablo plenumi la laboron de multfaceta kaj dinamisma organizajxo.

RENOVIGO DE LA ASOCIO. En tiu cxi mandata periodo la Asocia Estraro, kune kun la Komitato kaj la oficistoj, reekzamenos la diversajn operaciojn de la Asocio por plej bone kombini tradiciajn elementojn kun novaj elpasxoj tauxgaj por nova jarcento. Oni sercxas homon malferman al novaj metodoj, sed kun klara kompreno ankaux de tradiciaj labormetodoj, kiu povas helpi la Asocion rekoncepti la laboron. Reekzameno de la Asociaj labormetodoj inkluzivos konsideron de la neceso fizike renovigi la nunan oficejan domon de la Asocio aux sercxi novan, cxu en Roterdamo, cxu en alia loko. Kandidatoj, do, estu pretaj akcepti ankaux eventuale aliajn laboran kaj organizan skemojn de la Asocia administrado.

DAUXRO KAJ ENPOSTENIGXO. La dungo okazos plej versxajne laux 5-jara kontrakto, kun 1-jara provperiodo. En Nederlando la agxlimo por pensiigxo estas 65 jaroj.

Kandidatoj bonvolu konsideri tion rilate al la versxajna kontrakta periodo.

Dungigxo estas kondicxa je ricevo de restad- kaj laborpermeso en Nederlando.

KANDIDATIGXOJ. Informpetojn kaj skribajn kandidatigojn kaj kandidatigxojn (prefere kun plenaj biografiaj informoj) oni direktu al la Estraro cxe: s-ino A.J. Bakker-ten Hagen, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando, retposxta adreso: < tenhagen_uea@hotmail.com >. La Estraro prefere ricevu la leterojn antaux la 15-a de oktobro 2001. (Kaze de retposxta kandidatigxo antaux tiu dato, originalaj dokumentoj estos akceptitaj ankaux kun iom da

prokrasto.)

GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 133 (2001-09-07)



Cxu ankaux vi auxdis ke la Universala Kongreso okazos cxi-vintre en Afriko?

Strangaj aferoj okazas en la mondo. Vere strangaj.

Cxu vi auxdis, ke la usona firmao Microsoft (kiu ankoraux ne lernis, ke gxia vera nomo estas Majkrosoft) enkondukis la rimedojn por skribi per la cxapelitaj literoj de Esperanto sen iu ajn peto fare de esperantistoj? Nu, bone, ili certe enuis pro la 130 projektoj de reformo de la alfabeto por forigi la supersignojn, kaj pro la batalemo de iliaj subtenantoj.

Cxu vi auxdis, ke Unesko komencas taksi esperantistojn seriozaj, subskribis partnerecon kun UEA pri la Jardeko por Kulturo de Paco, ktp.? Nu, bone, tio nur estas signo de la profunda krizo de Unesko kaj ne de alproksimigxo de la fina venko.

Cxu vi auxdis, ke seriozaj lingvistoj asertas ke Esperanto estas pli afrika ol euxropa lingvo? Nu, bone, tio ne estas tiel stranga. Cxiuj scias ke Zamenhof prenis la sonojn de Esperanto el la svahila, la gramatikan sistemon el la araba kaj etiopa, amaseton da radikoj el la afrikansa, ktp.

Parolante pri Afriko, cxu vi auxdis, ke la Universala Kongreso okazos cxi-vintre en Afriko?

Ne, tion mi ankoraux ne auxdis, sed tio estus vere stranga. Efektive, malgraux la strangeco tio sxajne vere okazos, mi scias, ke iu vidis la prezidanton de UEA mendi flug-biletojn por si kaj por cxiuj siaj familianoj. Kaj tio estas nenio kompare kun la pretigoj farataj de la konata belga esperantistino Agnes Geelen, kiu lauxdire gvidos grandan ekspedicion al Afriko gxuste por tiu okazo.

Sed kia estos cxi tiu nov-speca Universala Kongreso? Nu, gxi ne enhavos la kutimajn programerojn tre tedajn de UK-oj. Ekzemple tri-horaj prelegoj de Detlev Blanke pri lingvaj problemoj en la scienco estos rigore malpermesataj. Aliflanke oni jam nun arangxas serion da arangxoj en la najbaraj landoj Ganao, Togolando, Benino kaj Nigxerio, tiel ke la eksterkontinentaj gastoj posvos salti de unu nacia kongreso al alia kaj koni la tutan regionon.

La tempo estos de kristnasko 2001-a al la unuaj tagoj de januaro 2002-a.

Eblas, tamen, ankaux partopreni nur parte, se oni ne havas suficxe da libera tempo.

Sxajne la organizantoj garantias amason da afrikaj dancoj kaj piedpilko-ludoj, kiujn oni spektos (oni ne devos kundanci kaj kunludi).

Krome oni volas montri al la nekredemaj euxropanoj, ke mirakloj vere okazas en Afriko (bastonoj, kiuj igxas serpentoj, kaj jarlibroj kiuj igxas legeblaj).

Ne mankos (tamen mallongaj) paroladoj en Esperanto, salutoj de urbestroj, aux ecx labor-grupoj (kiujn oni povas eviti per la facila preteksto, ke oni fartas malbone pro la kultura sxoko).

Amasa partopreno de eksterkontinentanoj estos utila por igi niajn afrikajn samideanojn renkonti neafrikajn parolantojn de Esperanto kaj forlasi siajn strangajn ideojn pri tio, ke Esperanto estas afrika lingvo.

Informojn pli detalajn oni povas ricevi de Agnes Geelen < agnes@esperanto.be > aux Gbeglo Koffi < esp.togo@cafe.tg >.

Cxu vi auxdis, ke tiuj, kiuj partoprenos cxi tiun ekster-serian Universalan Kongreson, kaj amuzigxos kaj signife helpos la finan venkon alproksimigxi?

____________

Renato Corsetti

Colle Rasto, prima strada, 3

IT-00036 Palestrina

Italujo

< renato.corsetti@esperanto.org >



NOVA RETEJO E-EUROSCOLA.

De la 21a de auxgusto 2001, la projekto Euroscola-en-Esperanto nun havas tute novan retejon, kies adreso estas : > http://e.euroscola.free.fr <

Sekvante Xavier-n GODIVIER, mi nun zorgas mem tiun taskon. Por cxia rimarko aux peto de informo, retmesagxu

al mi cxe < e.euroscola@free.fr >.

PRI LA KONSISTO DE LA RETEJO E-EUROSCOLA.

La retejo celas doni al la interesatoj helpon, informojn pri la farotaj klopodoj, pri la novajxoj... Gxi tial

entenas kvin rubrikojn jenajn :

1- Nuna stato.

Sciu la nunan staton de la projekto por la jaro 2002, la portantojn de la projekto kaj la liston de la parto-

prenontaj lernejoj.

2- Kiel partopreni.

Cxi tie estas difinitaj la celo de la pluvivo de nia projekto E-Euroscola kaj la farendaj klopodoj por bone prepari la Euroscola-tagon. Plie, en tiu rubriko tiuj, kiuj deziras partopreni la projekton, tuj povas plenigi la formularon por partopreno !

3- Euroscola 2001.

Travivu aux retravivu tiun gravan 8an de majo 2001 legante la kompletan dosieron pri tiu Euroscola-tago, kiam esperantistan delegacion la Euxropunia Parlamento akceptis por la unua fojo, kaj vidu la liston de la tiam parto-prenintaj lernejoj.

4- Retlisto E-Euroscola.

Pere de la dissendolisto E-Euroscola la agantoj de Euroscola-en-Esperanto interkomunikas. Abonu la liston kaj konsultu gxian retejon cxe YahooGroups !

5- Lastaj novajxoj.

Informu vin pri la lastaj novajxoj rilataj al la projekto Euroscola-en-Esperanto.

La enhavo de la retejo tre ofte kaj regule gxisdatigxos.

Cxar Euroscola-en-Esperanto estas cxies afero, cxar Euroscola-en-Esperanto estas la afero de cxiuj Euxropaj asocioj landaj, junularaj kaj instrufakaj, cxar gxi estas cxefa fruktodononta entrepreno por Esperanto en Euxropo, ni tuj laboradu kune por plej lauxte auxdigi la vocxon de nia lingvo en la Euxropunia Parlamentejo maje 2002 !

Samideane kaj plej elkore via,

Xavier DEWIDEHEM,

Respondeculo pri la retejo E-Euroscola,

Estro de la franca grupo de la Esp-delegacio kaj Prezidanto de la Esperantista Komisiono en majo 2001.

________________________________

E-EUROSCOLA | http://e.euroscola.free.fr

EUROSCOLA EN ESPERANTO POR LA JARO 2002!

____________

Renato Corsetti

Colle Rasto, prima strada, 3

IT-00036 Palestrina

Italujo

< renato.corsetti@esperanto.org >



Naskigxo de TR'AFRIK': afrika oficejo de UEA

Lome, la 24-an de auxgusto 2001

Plupasxas la Oficejo. Venas al gxi diversaj vortoj pri la klopodoj de Esperantistoj Afrikaj kaj eksterafrikaj por/pri/pro la afrika agado. Cxu nur la Afrika Oficejo sciu tion ?

La stabo de la Afrika Oficejo proponas informi perrete gesamideanojn tra la mondo pri la movado en Afriko. Raporto pri klubvespero en Ugando, futbalmacxo en Kongolando Demokratia, kolekto de mono en Japanujo por Tanzanio, ktp. estu prezentataj al cxiuj. Tr'afrik' prenas sur sin la tasko esti la kanalo por tio.

Koncizaj tekstoj estos prezentataj. Esperantistoj afrikaj aux eksterafrikaj, kiuj faras ion por/en Afriko simple sendu raporteton al la Afrika Oficejo. Tiu cxi tr'afrik'os gxin al la tuta mondo.

Tutkorajn salutojn

Rakoko

______________________

Afrika Oficejo de UEA (AO)

- Taskoj :

administri la afrikan Esperantistaron, respondi informpetojn, instrui perkoresponde, eldon(ig)i verkojn kaj informilojn de Esperantistoj precipe Afrikaj,zorgi pri transpago inter afrikaj landoj kaj CO, informadi pri la afrika movado.

- Informilo

TR'AFRIK' estas la reta informilo de la Afrika Oficejo. Gxi prezentas konkretan agadon de Esperantistoj afrikaj kaj de Eksterafrikaj Esperantistoj pri/por/pro Afriko. Tial raportoj pri agadoj por la movado en Afriko estu disponigataj konstante al AO.

- Adreso

Afrika Oficejo

B.P. 13169, Lome, TOGO

Tel :(228) 27 21 17

E-posxto : Afrikaoficejo@hotmail.com

UEA-kodo : afof-t



Euxrop-Uniaj subvencioj por projektoj, jaroj 2002-2004

En la oficiala gazeto de la Euxropaj Komunumoj de la 15a de auxgusto (C230, p. 5-18; http://europa.eu.int/eur-lex/en/oj/index.html - pdf-formato) aperis la regularo por la jaro 2002 kaj bazaj informoj por 2003 kaj 2004.

Cxefaj subvenciotaj projektoj dum

2002 estos 'visual arts' (skulptado, fotado, video...)

2003 estos teatro, danco, muziko ks.

2004 estos 'kultura heredajxò (konstruajxoj, arhxivoj...)

Prioritaton ricevos projektojn kiuj ligas plurajn EU- kaj kandidat-EU-membrojn.

Al interesitoj sen retaliro mi povas sendi la landajn informadresojn en EU, Norvegio, Islando kaj Hungario.

Roland ROTSAERT,

Visspaanstraat 97, B-8000 BRUGGE, t/f/a +32-50-330004

rotsaert@xs4all.be

fonto: ret-info



Una lingua o un codice?

Contributo di Nicola Minnaja al "foro" di discussione sull'anno europeo delle lingue (inviato anche in inglese e francese).

I diversi contributi a questo 'forò sostengono soluzioni diverse perché in realtà si prefiggono obiettivi diversi. Cercherò di chiarire questo punto in termini di obiettivi ed effetti collaterali, partendo dall'assunto (generalmente accettato) che una lingua è la combinazione di (1) un codice di comunicazione, e di (2) una tradizione, che è parte del patrimonio culturale che si trasmette alla comunità di coloro che la parlano: la lingua diventa anche (3) un elemento (forse il più importante, certamente il più visibile) di identificazione della comunità stessa. Quindi i 'parlantì di una lingua sono o 'utilizzatorì di (una lingua come) un codice di comunicazione, o 'membri di una comunità (linguistica)'. Questi membri non sono necessariamente di 'madrelinguà: possono essere entrati nella comunità per le scuole frequentate, per immigrazione, per scelte culturali o politiche ecc.; analogamente molti sono contemporaneamente membri di più comunità linguistiche (dialettale e nazionale, della madrepatria e della zona di residenza ecc.).

Detto questo, che cosa vogliamo per l'Europa?

Opzione 1: Un codice di comunicazione puro e semplice, sfruttando una qualsiasi delle lingue esistenti. Obiettivo: Non costituire una comunità linguistica europea di nessun tipo. Effetto collaterale a breve termine: Asimmetria fra gli 'utilizzatorì del codice e i membri della comunità 'privilegiatà per cui quel codice è anche 'là lingua. Effetto collaterale a lungo termine: Questa opzione rischia di essere instabile, e di portare ad un allargamento strisciante della comunità 'privilegiatà, e in conclusione all'opzione 2 senza che questa sia stata voluta nè pianificata.

Opzione 2: Una comunità linguistica vera e propria. Obiettivo: Fondare un patrimonio culturale comune, che con l'andar del tempo costituisca un chiaro strumento di identificazione. Questa opzione si può perseguire attraverso due linee:

Linea 2.1: Tutte le comunità linguistiche preesistenti si fondono in una sola, scelta fra loro, che è l'unica a sopravvivere, mentre le altre finiscono con lo scomparire. Effetto collaterale a breve termine: Asimmetria fra i membri attuali della comunità destinata ad assorbire le altre e i nuovi aderenti. Effetto collaterale a lungo termine: Perdita della maggior parte delle tradizioni culturali delle comunità assorbite, in quanto la probabilità che possano contribuire a formare il patrimonio culturale della comunità europea allargata è esigua.

Linea 2.2: Tutte le comunità esistenti continuano a sopravvivere, e i loro membri aderiscono anche ad una nuova comunità europea fondata su una lingua comune. Effetto collaterale: Conflitto fra la tradizione culturale della lingua scelta e la nuova tradizione europea da fondare sulla stessa lingua.

Sul piano individuale la scelta di un'opzione (e, nel caso 2, anche di una linea) è un fatto squisitamente culturale; da parte dei governi e della Commissione Europea, decidere di indirizzare (o anche di non indirizzare) questa scelta è un fatto politico, che deve tenere conto di tutti gli aspetti del problema, e quindi anche degli effetti collaterali.

Nel caso della linea n° 2.2, il possibile conflitto indicato come effetto collaterale sarebbe ridotto in maniera sostanziale se la lingua prescelta fosse l'esperanto. La maggior parte delle persone chiamano l'esperanto una lingua 'artificialè, in contrapposizione con le altre 'naturalì; gli esperantisti affermano che si tratta di una lingua 'pianificatà, mentre le altre sono 'etniché. La mia definizione è: l'esperanto è una lingua 'elettivà, cioè la maggior parte degli esperantisti lo sono diventati per libera scelta; le altre lingue sono 'ereditariè, in quanto la maggior parte dei membri delle relative comunità linguistiche sono diventati tali per nascita. Proprio per la sua qualità di lingua 'elettivà, i valori culturali associati all'esperanto, e trasmessi via via ai nuovi aderenti, includono l'appartenenza contemporanea ad almeno un'altra comunità linguistica (e questo vale anche per gli 'esperantisti dalla nascità). Di conseguenza, la tradizione basata sull'esperanto non si propone di sovrapporsi alle altre tradizioni linguistiche, anzi piuttosto di diffonderne la conoscenza, e di aggiungervi qualcosa di nuovo e complementare.

Cordialmente.

Nicola Minnaja

nicolaminnaja@interfree.it



GIOVANE CROATA VUOLE IMPARARE L'ESPERANTO

Salve,

Bruna, una giovane croata di 16 anni di Pola, cerca un giovane esperantista italiano disposto a insegnarle l'Esperanto per corrispondenza. Chi è interessato può scriverle presso: bbrunahr@yahoo.it

Ciao,

Nino Vessella



Katastrofo en Usono

Ankoraux sub la sxoko pro la katastrofo okazanta en Usono, mi sentas la devon nome de Universala Esperanto-Asocio esprimi al la usona popolo, kaj tute aparte al la usonaj esperantistoj, la solidarecon de la tutmondaj esperantistoj.

En la venontaj horoj eble estos pli klara la amplekso de la katastrofo, kaj oni scios pli pri la kauxzoj kaj pri la respondecoj, sed jam nun eblas diri, ke la Esperanto-movado nun kiel cxiam nete rifuzas perforton kaj militon kiel rimedojn de interhoma konduto.

La nuna katastrofo montras al ni, ke ni devas ankoraux pli intense labori por disvastigi niajn ideojn pri paco kaj dialogo inter malsamaj gentoj.

Sincerajn kondolecojn al la viktimoj kaj al iliaj parencoj kaj sinceran solidarecon al la usona popolo kaj al la usonaj esperantistoj!

Renato Corsetti

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

< renato.corsetti@esperanto.org >

Al la Esperantistoj el New York

Al ELNA

Profunde sxokitaj pro la kosxmaro kiu vin trafis, la Torinaj Esperantistoj volas esprimi sian solidarecon kun la enlogxantoj de New York kaj tutspeciale al la gesamideanoj kiuj suferas pro tiaj terurajxoj.

Kiel esperantistoj ni volas firme kontrauxstari la abomenon de perforto kiu neniam solvas interhomajn kaj internaciajn disputojn.

Fratece

Torino, 12a de Septembro 2001

La torinaj ge-esperantistoj
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia