"Nova Sento in Rete" n. 230 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 230     2001-09-29
> Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Verona
> Petskribo kontraux militagado
> Utiligado de Esperanto - priscienca listo
> E-Koresponda Servo, septembro
> Helpo al tanzana Esperanto-grupo
> Amikeco el Rusio
> Komuniko pri Ago-tago-2001
> Mortis Claudia Smeriglio


  Contenuto
Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Verona

23-28 auxgusto 2002

La Organiza Komitato informas ke la tempolimo por aligxi je la plej favoraj kotizoj estas sxovita gxis la 15a de oktobro 2001.

En tiu periodo la aligxkotizoj estas 60 euxroj ( = 116200 it. liroj) por la ordinara kotizo, kaj 30 euxroj (= 58100 it. liroj) por junuloj gxis 30-jaraj, kunuloj de kongresanoj kaj handikapuloj.

La pagojn oni faru al la kasisto de la kongreso, s-ro Sergio Antoniazzi, Via Brigata Casale 1, 37131 Verona, Italio, per posxta cxekkonto 25673328, je lia nomo, aux per cxeko, aux per pago al la UEA-konto (Salvatore Argentino, por la organiza komitato).

Aligxilon sendu al Organiza Komitato, Verona Esperanto-Grupo, CP 1616, 37100 Verona.

Oni povas ankaux pagi al la Itala E-Federacio.

Alilandanoj povas pagi al siaj asocioj. Gxis nun anoncis sin pretaj ricevi la pagojn la asocioj de Francio, Nederlando, Belgio (FEL), Germanio kaj Hispanio.

Aligxilon vi povas peti de la Organiza Komitato aux elsxuti en PDF-formato de la TTT-ejo de EEU:

http://lingvo.org/eo.html

Gxi aperas en la numero 15 de Euxropa Bulteno.

Umberto Broccatelli - Via G. Brodolini, 10 - 00139 Roma

Redaktoro de "l'esperanto", organo de Itala E-Federacio

Prezidanto de Euxropa Esperanto-Unio

u.broccatelli@tiscalinet.it



PETSKRIBO KONTRAUx MILITAGADO

Amiko mia indikis petskribon, kiun oni intencas sendi al prezidento Bush kaj diversaj aliaj (nenomitaj) mondaj gravuloj. Gxi estas en la angla (versxajne ekzistas ankaux hispanlingva versio). Se iu cxi tie volas viziti la koncernan pagxon: http://home.uchicago.edu/~dhpicker/petition kaj subskribi, jen rapide esperantigita versio de la petskribo:

"Ni, subskribintaj, civitanoj kaj logxantoj de Usono kaj de landoj tra la mondo, apelas al la Prezidento de Usono, George W. Bush; al la Gxenerala Sekretario de NATO, Lordo Robertson; al la Prezidento de la Euxropa Unio, Romano Prodi; kaj al cxiuj internaciaj popolestroj, ke ili montru moderecon kaj sinretenemon reagante al la lastatempaj terorismaj atakoj kontraux Usono. Ni petas al la potencoj, ke ili uzu, kiam ajn tio eblas, internaciajn jurajn instituciojn kaj internacian homrajtan juron por trafi per justico tiujn, kiu respondecas pri la atakoj, prefere al iloj de milito, perforto aux detruo.

"Ni cetere asertas, ke la registaron de iu nacio oni antauxsupozu aparta kaj distingebla de iu ajn teroristaro, funkcianta interne de gxiaj limoj, do gxin oni ne troe kulpigu pri la krimoj de tiuj lastaj. Sekve, la registaro de difinita nacio ne kondamnigxu pri la lastatempa atako sen definitivaj pruvajxoj pri gxia kunlaboro kaj kompliceco kun tiuj unuopuloj, kiuj efektive plenumis la koncernajn krimojn.

"Senkulpaj civiluloj logxantaj en iu ajn nacio montrita respondeca, parte aux entute, pri la krimoj plenumitaj kontraux Usono, ne estu supozataj respondecaj pri la agoj de ilia registaro, kaj tial oni garantiu al ili sekurecon kaj imunecon kontraux ia ajn milita aux jura agado kontraux la nacio, en kiu ili logxas.

"Fine, kaj plej emfaze, ni postulas, ke oni ne utiligu atomajn, kemiajn aux biologiajn armilojn, aux iajn ajn armilojn de sendiskrimina detrupovo, kaj ni sentas, ke estas nia neforigebla homa rajto vivi en mondo sen tiaj armiloj."

Se vi volas subskribi, jen la klarigoj apud la plenigeblaj fakoj malsupre:

Email address = retadreso

Name = nomo

Location (city, state, country) = Situo (urbo, provinco, nacio)

Comments = komentoj

Don HARLOW

Usono



Utiligado de Esperanto - priscienca listo

Enfakte la listo < scienco_esperanto@yahoogroups.com > estas cxefe por intersxangxi sciencajn novajxojn aux malnovajn temojn en la tri fakoj de fiziko, kemio kaj biologio kiujn oni nomas precizaj aux bazaj sciencoj. Interfakaj, filozofiaj aux historiaj rimarkoj pri tiuj cxi fakoj ankaux estos bonvenaj. La niveloj de la listo (mi esperas) estu en

la akademia nivelo kaj por studentoj de la universitatoj, sciencistoj kaj esploristoj. Tamen tio ne signifas ke nefakuloj ne devu profiti la diskutojn kaj la temojn.

Aligxu per malplena mesagxo al < scienco_esperanto-subscribe@yahoogroups.com >

Behrouz Soroushian

< behrouz_fr@yahoo.fr >



E-Koresponda Servo, septembro

Aperis la nova listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn.

14a septembro 2001. Distribuata monate.

Por partopreni en la oktobra listo, bonvolu sendi vian korespondpeton antaux la 8-a de oktobro 2001.

Adresoj de retpagxoj de EKS:

http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm (listo, nur Esperanto)

http://members.aol.com/enrike/ekseo.htm (Esperanto)

http://members.aol.com/enrike/eksang.htm (English)

http://members.aol.com/enrike/ekscas.htm (Castellano - Español)

http://members.aol.com/enrike/eksfra.htm (Français)

NOTU: Se vi sendas ret-posxton al mi, NEPRE metu "EKS" aux iun esperantan vorton cxe la temlinio. Mi ricevas multege da rubajxo kaj mi forjxetas la nekonatajn mesagxojn.

Enrike@aol.com

fonto: ret-info

http://www.eventoj.hu



Helpo al tanzana Esperanto-grupo

La Esperanto-klubo

Matabila Esperanto-Klubo

Mtab Ext/2 - AB/Rd 18/Bl 10/Cl 1/PL4

P.O.Box 243

Kasulu - Kigoma

Tanzanujo

sercxas kasedon en Esperanto por alkutimigi siajn membrojn al la elparolo de Esperanto.

Krome, gxi esperas starigi bonajn rilatojn kun esperantistoj en Italujo.

Cxu iu povas sendi ion aux interesigxas pri intergrupaj kontaktoj?

Amike

_____________

Renato Corsetti

Via del Castello, 1

IT-00036 Palestrina

Italujo

< renato.corsetti@esperanto.org >



Amikeco de Rusio

Saluton,

Mi estas Valerij Malihin. Mi estas profesia Esperanto-instruisto, pagata de la sxtato en urbo Krasnojarsk, Siberio, Rusio. Mi instruas pri Esperanto al geknaboj (13-17j.) en pionirpalaco. Ili deziras korespondi kun geesperantistoj de via lando per helika posxto.

Mi sendas al vi ties kelkajn adresojn.

1). Korinna Grisxuk

ul. Krasnodarskaja 5"A"-95

Krasnojarsk, 660005

Siberio, Rusio.

(15j. simpatia knabino. Sxiaj hobioj estas desegnado, animaloj, desegnado, legado, muziko. Sxi kolektas bildkartojn, murkalendarojn, monerojn, suvenirojn. Tiu knabino havas tre raran nomon por Rusio: Korina. Sxi tre interesigxas pri vivo en Italio kaj revas igxi kuracisto. Respondo estas garantiata.)

2). Jana Frolova

ul. Lvovskaja 62-31

Krasnojarsk, 660013

Siberio, Rusio.

(16j. bela knabino. Sxiaj hobioj estas moderna muziko, vojagxoj, kuirarto. Sxi kolektas bildkartojn, kalendarojn, riceptojn de mangxajxoj. Jana studas en faklernejo kaj igxos kuiristo. Ankaux sxin interesas vivo en Italio. Respondo estas garantiata.)

3). Anastasia Pravkina

ul. Dubrovinskogo 106-136

Krasnojarsk, 660017

Siberio, Rusio.

(15j. cxarma knabino (la 4an de oktobro igxos 16 jaragxa). Sxiaj hobioj estas lingvoj, vojagxoj, kantado, muziko. Sxi kolektas kalendarojn, suvenirojn (mankas de Italio), telefonkartojn. Respondo estas garantiata.)

4). Mihail Malihin (mia filo, igxos 13j. la 24an de septembro)

PK 24847, Krasnojarsk

660133, Rusio.

(inteligenta knabo. Liaj hobioj estas komputiloj, komputado, vojagxoj, legado, muziko. Li kolektas monerojn, bankbiletojn, kalendarojn, suvenirojn, sonkasedojn, CD. Respondo estas garantiata.)

5). Tatjana Lunina

pr. Metallurgov 34-13

Krasnojarsk, 660005

Siberio, Rusio.

(15j. bonkora knabino. Sxiaj hobioj estas animaloj (hundoj, cxevaloj....), muziko (ludas fluton), vojagxoj, Esperanto, legado. Sxi lernas en faklernejo kaj igxos veterinaro. Tatjana kolektas cxion pri animalojn, modmagazinojn, suvenirojn. Respondo estas garantiata.)

6). Maria Bormotina

ul. Semafornaja 19-25

Krasnojarsk, 660012

Siberio, Rusio.

(15j. bela knabino. Sxiaj hobioj estas kantado, dancado, muziko (sxi kantas en folklora ensemblo), legado, vojagxoj, Esperanto. Sxi kolektas suvenirojn, sonkasedojn, telefonkartojn, fotojn de geamikoj. Respondo estas garantiata.)

7). Olesja Karimova

ul. 60 let SSSR 20-100

Krasnojarsk, 660119

Siberio, Rusio.

(16j. simpatia knabino. Sxiaj hobioj estas lingvoj, vojagxoj, legado, muziko, animaloj. Sxi kolektas cxion pri Italio. Respondo estas garantiata).

8). Maria Donova

pr. Metallurgov 38-165

Krasnojarsk, 660005

Siberio, Rusio.

(19j. cxarma studentino de komerca universitato. Sxiaj hobioj estas vojagxado (sxi jam vizitis Danlandon, Svedion), legado, muziko, modo, floroj. Sxi kolektas bildkartojn, mapojn, kalendarojn, suvenirojn. Respondo estas garantiata.)

9). Margarita Jxoludeva

ul. Semafornaja 19-24

Krasnojarsk, 660012

Siberio, Rusio.

(14j. knabino. (Sxi igxos 15 jara la 27an de novembro). Sxiaj hobioj estas vojagxoj, desegnado, modo. Sxi kolektas bildkartojn, monbiletojn, kalendaretojn, plakatojn, suvenirojn, fotojn. Respondo estas garantiata.)

Mi kredas, ke vi sukcesu trovi letergeamikojn en via lando por miaj Esperanto-gelernantoj.

Gxis la reskribo. Via rusa amiko Valerij Malihin de Siberio.



Komuniko pri Ago-tago-2001

Karaj gesamideanoj!

Jam tradicie en la unua sabato de oktobro okazas la Ago-tago - samtempa internacia agado de E-movadanoj por plilargxigi la sociajn sciojn pri la ideo de internacia lingvo.

Cxi-jare la Ago-tago okazos la 6-an de oktobro, sabate. Jam firme anoncis pri sia partopreno E-organizoj de Brazilo, Francio, Hungario, Auxstralio kaj Rusio. Plej versxajne io okazos ankaux en aliaj landoj kun aktiva E-movado.

Lancxita iam de la Verdula E-Asocio kaj Esperanto-Radikala Asocio kiel surstrataj manifestacioj sub verdaj flagoj, nun la Ago-tago pasas kiel aro da pli tradiciaj arangxoj: oni prelegas pri Esperanto, okazigas ekspoziciojn, partoprenas en Lingvofoiroj ktp.

Esperanto cxiam servis al pliproksimigxo de popoloj, por interkomprenigxo kaj plifortigo de internacia paco, tial tute naturaj estos ankaux porpacaj agadoj, ligitaj kun la nuna monda situacio.

Nova agadformo cxi-jare estos la surstrata enketado pri Esperanto: en kelkaj landoj oni planas demandi surstrate, cxu kaj kion oni scias pri nia lingvo, kiukondicxe oni pretus gxin lerni.

Sukcesojn al viaj planoj!

La estraro de UEA

"Andrej Grigorjevskij"

< andreo@mailru.com >



MORTIS CLAUDIA SMERIGLIO

Karaj amikoj,

Kun funebro mi informas vin, ke merkredon la 20-an de septembro, je la 14h10 mortis Claudia Smeriglio, 99-jaragxa, fidela esperantistino dum 70 jaroj.

La entombiga ceremonio okazis jxauxdon la 22-an de septembro.

Gian Carlo Fighiera

giancarlo.fighiera@libero.it
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia