"Nova Sento in Rete" n. 234 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Archivio di "Nova Sento in Rete"
  Numero 234     2001-10-14
> Presto un gruppo esperantista giovanile in Puglia
> Projekto de Intersxangxo de studentoj
> Klasoj kontaktu per Esperanto
> Invito al Kuba
> Lauxdon al la ago-tagintoj


  Contenuto
PRESTO UN GRUPPO ESPERANTISTA GIOVANILE IN PUGLIA

Movimenti di truppa nell'Italia sud orientale.

Grazie al lavoro di Nicola Ruggiero e di altri giovani pugliesi entro breve gli esperantisti avranno un nuovo punto di riferimento.

Chi volesse aderire o avere informazioni contatti

Nicola Ruggiero

340/5696575

www.esperantobari.3000.it

nruggiero@ciaoweb.it

via Trento 59 - 70042 Mola di Bari (BA)

Framerio



Projekto de Intersxangxo de studentoj

Karaj Geamikoj!

Jam antaux 10 jaroj dum UK en Vieno dank'al prelego de prof. Humbpry Tonkin pri fondajxo Fullbright mi decidis la Internacian Studumon pri Tursimo kaj Kulturon Bydgoszcz transformi gxin al tri-jaran lernejon kiel klerigejon de AIS (Internacia Akademio de Sciencoj San Marino) por ebligi la studentajn intersxangxojn.

Bedauxrinde gxis nun pro la malforteco de Esperanto-movado ne ekzistas alia tiaspeca E-altlernejo kun kiu eblus intersxangxo de gestudentoj. Tamen cxiutagan komunan lernadon de Esperanto kaj de aliaj fremdaj lingvoj ni realigas sen probleme en Bydgoszcz. Ekzemple cxi-ajre ekstudis en Bydgoszcz preskaux 200 gejunuloj el Albanio, Japanio, Mongolio, Kenio, Kongo DR, Senegalo, Litovio kaj Pollando, kaj ekstercxeeste el Bulgario, Latvio, Rumanio,.

Tutjara studado 2001/2002 kostas de 200 USD(pagata gxis 31 de oktobro 2001) gxis 440 USD, se ili aligxas ekzemple venontjare lastmomente.

Preskaux por cxiuj eksterlandanoj ni sukcesis arangxi logxadon kaj mangxadon en studenta domo, kio kostas cx. 60 USD monate, do meze 2 USD tage.

Do, dume eblas aligxi cxe ni por realigi la valorajn ideojn.

Aldone ni sendas al Vi la raporton pri la lastaokazinta en Bydgoszcz 24 SUS.

Kore salutas

Prezidanto

de MONDA TURISM

Andrzej Grzebowski

andreo@rubikon.net.pl



Klasoj kontaktu per Esperanto!

Instruisto de franca lernejo (klasoj de 12-17 jaragxaj gelernantoj) deziras kontaktigxi kun kolegoj de similaj klasoj en Euxropo (precipe, sed ne nepre, de Hispanio, Italio kaj Rumanio) por kunlabori pere de Esperanto, kadre de la Euxropa projekto Socrates-Comenius.

Interesitoj kontaktu:

Jose Manuel Soria

Rete: josemanuel.soria@wanadoo.fr



PASPORTA SERVO 2002

Oni dauxre havas eblecon igxi gastiganto de Pasporta Servo-2002.

Tiu cxi servo de TEJO enhavas nun 1161 adresojn de esperantistoj el 80 landoj. Momente estas kolektataj konfirmoj de membroj de antauxa eldono por la venonta jaro 2002 kaj kompreneble sercxatas novaj gastigantoj. Farigxu unu el tiuj!

Fresxajn informojn pri Pasporta Servo sercxu cxe: < http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm >

Vian aligxon kaj demandojn sendu al la adreso: < pasporta-servo@esperanto.org >

el TEJO-Aktuale

Gxis komenco de septembro jam preskaux 700 membroj konfirmis per retposxto dauxrigon de sia gastiga agado. Bv. averti aliajn por resendi la konfirmilon, kaj bonvenas via helpo por varbi novajn membrojn-gastigantojn! - L.S.

fonto: ret-info

http://www.eventoj.hu



INVITO AL KUBA

Kuba bona esperantisto pretas gastigi dum 1 monato italan esperantiston en sia domo, kie li logxas kun edzino kaj 1 filo. Li logxas 30 kilometrojn for de la cxefurbo Havano.

Se iu interesigxas, bonvolu kontakti:

ingx. Marino Portal Gonzalez

Apartado 4

Ceiba del Agrua

La Habana

Cuba

Renato Corsetti

< renato.corsetti@esperanto.org >



Lauxdon al la ago-tagintoj

Mi scias, ke vi, la partoprenintoj en la pluraj eventoj de la Ago-tago, pri kiuj nun venas raportoj, nek bezonas nek postulas lauxdojn. Vi apartenas al tiu speco de esperantistoj, kiuj faras tion, kion oni devas fari, simple cxar vi havas la internan emon al tio.

Tamen, bonvolu permesi al mi diri al vi, ke viaj informaj agoj pri Esperanto estas rimarkitaj de cxiuj esperantistoj.

Mi ne mencios iun ajn el viaj nomoj, cxar mi certe forgesus multajn.

Simple dauxrigu tiel!

Nun, cetere, ni trovigxas antaux ege pli urgxaj taskoj: malfermi la kursojn pri Esperanto en niaj logxlokoj. Mi certas, ke vi faros ankaux tion, ne gxenante iun ajn per teoriaj demandoj cxu lernolibroj devas esti longaj aux largxaj.

Se mi rajtas proponi ankoraux ion por fari, mi kredas, ke ni cxiuj devus koncentrigxi je la jenaj du aferoj:

* estu en cxiu lando almenaux unu reta koresponda kurso en la nacia(j) lingvo(j);

* estu en cxiu lando almenaux unu reta listo por la esperantistoj. Tiuj retaj listoj ludas nun grandan rolon por instigi la landajn esperantistojn al agado kaj por doni al la retaj kursanoj medion, en kiu ili povas kontakti la movadon kaj spertigxi.

Mi konscias, ke kelkaj povas pensi ke la internacia situacio ne estas tauxga gxuste en cxi tiu momento. Tamen, Esperanto vivas plej bone gxuste en malfacilaj situacioj. Neniam kiel nun estas klare al mi, ke la mondo bezonas nin, la favorantojn de dialogoj inter homoj, nacioj kaj civilizoj.

Dankon pro via laboro kaj gxis la Zamenhof-festo!

Renato Corsetti

prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

< renato.corsetti@esperanto.org >
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia